TTT-ejo de UEA

Pledo por la rajto je alieco

Silka kuseno. Johan H. Rosbach (1921). Hyvinkää: Mendoservo, 1991. 64p. 20cm. 18,30 gld.

Unumane. Johan H. Rosbach. Oslo: Esperantoforlaget, 1991. 126p. 21cm. 26,10 gld.

Foliumante la verkojn de Rosbach, ni ne kunpuŝiĝas kun esceptaj temoj kaj vortumoj; male, lia prozo ĉerpas el la fontoj de ĉiutageco, el la problemoj de "malgranda" homo.

La dek ok etaj rakontoj de la novelaro Silka kuseno similas al nostalgiaj rememoroj. Karakterize, priskriboj dominas super agoj kaj okazaĵoj. Ne la intrigo profilas la stilon de Rosbach, sed la medita etoso, tra kiu li gvidas la leganton al ĉiamaj demandoj aŭ rekte al konkludoj, tamen sen trudema edifo, ofte kun humura tono.

La romano Unumane daŭrigas kaj disvolvas la samajn trajtojn en la temaro kaj proponas formon iom nekutiman por la ĝenro. La unuaj kvar el ĝiaj kvin partoj dediĉitas al kvar personoj, junuloj el malsamaj landoj, kiuj pro hazardo de la destino renkontiĝas. En la fino kunestas tragedio kaj feliĉa fino, pruvante ke malgraŭ ĉio la vivo daŭras. Ĉiu protagonisto portas sian handikapon, socian, psikan aŭ fizikan, kaj strebas solvi la problemon de sia vivo. La ĉefa premo venas de la socio, kiu altrudas sian falsan moralon.

Al la ulceroj de la socio kaj la purgatorio de la propra konscienco Rosbach direktas sian rigardon plenan je humanismo. La plej aprobindaj trajtoj de lia verkaro estas la estimo al la homo, malgraŭ ties malperfektaĵoj, kaj la mallaŭta pledo por respekto al la aparteco de la individuoj, por la rajto je alieco.

Aleksandar Ŝivarov (Bulgario)

 

Reen al:

Unumane Silka kuseno Johan Hammond Rosbach Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo