TTT-ejo de UEA

Arno kun ranoj

Urno kun runoj. Meva Maron. Chapecó: Fonto, 1996. 96p. 21cm. 19,80 gld.

Laŭdifine Urno kun runoj konsistas el du poemaroj samaŭtoraj, nome Viburno kaj Damaskaj prunoj (elementaĵo, kara Watson). Sed ne demandu min pri la origino de ĉi tiuj du titoloj: neplenumebla tasko ĉe Meva Maron, kiun la plimulto suspektas avataro de Kris Long.

Kiel Long, (ankaŭ) Maron asimilis kaj transcendis Parnasan Gvidlibron, kune kun tre diversaj poetikoj (kimra, ukraina ktp). Ŝi (li?) mastras la Esperantan metrikon, la uzadon de rimoj kaj aliteracioj, sed por spuri la enhavon necesus helpo de l' ĉashundo de la Baskerviloj. Por ekzemplo, jen la sufiĉe karakteriza poemo "Memore pri 13a de Decembro" (p. 50):

Fabel': irlandanin' englutis
frambmarmeladon -- sen substrat',
vazplenon! -- vundojn superŝutis
sen grundo ĉar... ĉar mortis frat'.
Alian 4an de septembro
(ne: 9an) mortis en Lublin'
Jozef' Ĉeĥoviĉ, mia membro.
Mi estas mem dublinanin'.

Uf! La spasma stilo, kaj la indiko "mia membro", povus pensigi pri poemo de Piĉ, sed mankas ties ĉi klaro kaj eleganto. Ni legu nun la aŭtoran noton (enestas en la libro pli da notoj kaj klarigoj ol en la plena verkaro de Silfer):

Fabelo irlanda -- sed konata dank' al Simone Weil. Fratino manĝis tutan poton da ĉar frato mortis. "Sen substrat'", t. e. sen rostita pano (ho ve, kion oni faras por rimo!). Por legontoj de l' 22a jarcento mi klarigu, ke la datoj estas tiuj de l' nazia invado de Pollando (la sovetia venis poste) en 1939 kaj komenco de "milita stato" en 1981. Pri Ĉeĥoviĉ [la plej granda pola avangarda poeto] legu poste. La 4an de septembro mortis Vasil Stus (vidu "Viburnon") en Perma koncentrejo 36-1.

Probable ankaŭ la noto bezonas plian noton, kaj tiel senfine. Kalocsay skribis ke la rimo bela ne povas esti "vorto altirita ĉe la nazo, / sed nur esenca parto de la frazo", tamen Maron ripetas sian pretekston en almenaŭ ok okazoj. Tial ke plej ofte la enhavo montriĝas bagatela aŭ banala, aŭ ekstreme kripta kaj esotera, kaj ke Maron uzadas preskaŭ nur unu strofon, la rezulto iĝas peza kiel kaĉalota kolbaso. Eble aliaj, kiel Štimec, ĝuos la verkon. El ĝi mi savus nur unu poemon, la sekvan:

Eliri frumatene
por aŭskulti ranojn

Jorge Camacho (Bruselo)

 

Reen al:

Urno kun runoj Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo