TTT-ejo de UEA |
Disliniitaj konfesoj
jun 1980
Recenzas Vladimir V. Samodaj (Soveta Unio):
Vivendo, de Lina Gabrielli. Ascoli Piceno: Gabrielli, 1979. 189p. 20cm. Plejado 6.
Por homo, kutimiĝinta vidi en poezio kunfandiĝon de pensoj-bildoj kaj rimo-ritmo, tiuj ĉi verketoj unuavide povas ŝajni nepoeziaj. Vere ja, tio estas senrimaj ŝanĝritmaj frazoj, disliniitaj po unu-du-tri vortoj kaj esprimantaj tre simple iun bildon, ideon, senton . . . Tamen la temo — la amo-serĉo, la simpla sincero de tiuj konfesoj, donas impreson de pura riĉanima poezio, naskas estimon al la aŭtorino.
Plejmulton de la poemoj akompanas variantoj verkitaj itale, multajn el ili apudas tradukoj en la lingvoj franca, angla, kataluna, latva, germana, pola, serbokroata. Legi tiujn tradukojn, komparante ilin kun la esperantlingva originalo, aŭ senkompare, ankaŭ tio estas interesa.
Kaj la titolon ”Vivendo” bone esprimas tiu ĉi poemeto: Mia apero / en la mondo / ne estis rana, / se mi amis / kaj estis / amata. / Mia apero / en la mondo / ne estis vana, / se mi verkis / poemojn / pri amo.
Reen al:
Vivendo | Lina Gabrielli | Listo de recenzoj en revuo Esperanto | Ĉefpaĝo originala literaturo |