Pardonu la anglan lingvon, sed temas pri senpaga kalkulilo. Esperanto ne estas inter la elekteblaj lingvoj.
Rimarko de Torben Kehlet estro de esperanto.net
C'i tiuj tekstoj estas nur la krudaj komputilaj eltiraj'oj. En la papera Forumo aperas pli belaj bildoj, desegnaj'oj kaj pli bona grafika arang'o. C'i tiuj pag'oj estas publikigitaj en esperanto.net por doni al ne-abonantoj eblecon koni nian organizon

lej frue plurajn monatojn post la lasta G'eneralkunveno de L.S.G. en Montpeliero en aügusto 1998, kaj plej malfrue legante gian protokolon aperintan en februaro 1999, pli ol 90 % de la LSG-anoj s'oke aü almenaü surprize eksciis, ke la nomo de ilia asocio, kiu de sia fondig'o en 1977 g'is hodiaü estis laü la plu valida statuto de 1979 "Ligo de Samseks-amaj Geesperantistoj" - mallongigite "L.S.G.", "de nun estu Gej-Lesba Es-peranto-Asocio - mallonge: G.L.E.A." (laü la protokolo en Forumo 110). Tiu informeto konsternas nin pro jenaj kaüzoj:
- Neniam antaü la apero de la protokolo en februaro 1999 oni povis legi en nia membrogazeto Forumo ion ajn pri s'ang'indeco de la nomo de nia asocio. Dum dudek jaroj aperis nek ideo, nek deziro, nek propono, nek diskuto, nek tagordero de okazonta G'eneralkunveno, nek demandilo por laüstatuta voc'do-nado pri noms'ang'o.
- La paragrafo 1 de nia statuto diras, ke "La nomo de la asocio estas Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj". ÿang'o de la nomo signifas do s'ang'on de la statuto. Pri tio la paragrafo 10 de nia statuto diras, ke "La g'eneralkunveno povas s'ang'i la statuton nur per 2/3-a plimulto de la esprimitaj voc'oj, kaj nur se la s'ang'-propono estis dissen-dita kun la tagordo" Laü la paragrafo 7, "La prezidanto mini-mume ok semajnojn antaü la kunveno sendu al c'iu membro (...) tagordon de la okazonta kunveno kaj kopion de la alvenintaj proponoj traktotaj en la kunveno" kaj "Membro, kiu ne povas c'eesti la kunvenon rajtas skribe delegi sian voc'on al alia membro. C'iu c'e-estanto povas reprezenti nur kvar membrojn inkluzive de si mem". C'ar neniu membro ricevis plej malfrue en junio 1998 (kaj ec' poste) tagordon de la okazonta kunveno aü tie traktotan s'ang'proponon de la nomo kaj do ankaü de la statuto, pli ol 90 % de la LSG-anoj ne povis uzi sian laüstatutan voc'donrajton.
Sendepende de nia persona opinio pri s'ang'indeco de la nomo de nia asocio, ni losogoanoj konsekvence ne rajtas rekoni la senpreparan kaj kontraü-statutan noms'ang'on, kiun deko da membroj en Montpeliero farsis au fus'is (supozeble sub influo de tro bona vino). Malgraü la evidenta nevalideco de la "Montpeliera noms'ang'o" ni insiste petas
1. la prezidanton de L.S.G., ke li konfirmu en nia membrogazeto, ke ne okazis oficiala noms'ang'o de nia asocio, kies nomo laüstatute estis kaj plu estas L.S.G.
2. la redaktoron de la oficiala bulteno de L.S.G., ke Forumo nomu nian asocion nur per g'ia oficiala nomo L.S.G.
Fine ni volas substreki, ke ni principe ne kontraüas laüstatutan noms'ang'on de L.S.G. en la okazontaj G'eneral-kunvenoj. Sed se losogoanoj konsi-deras s'ang'indecon de la nomo de sia asocio serioza problemo, ili nepre ankaü ne forgesu konscii, ke noms'ang'o indas kaj endas seriozan preparon de necesa voc'donado.
Umberto (200) kaj Benito(201)
RESPONDAS LA ESTRARO
araj Umberto kaj Benito,
dankon pro via letero pri la nomo-s'ang'o de LSG. Vi pravas: la nomo-s'ang'o okazis kontraüstatute. Tial estos proponite en Berlino, ke oni ratifu aü malakceptu la decidon de la G'enerala Kunveno 1998. La teksto de la propono aperos en la antaükongresa numero de Forumo.
Amike
Graham
ar pasintjare pluraj anoj protestis la tedecon de la publika kunveno por la c'eestantaj ne-anoj, en Berlino ni konvenos private por nia g'enerala kunveno, kaj en la publika kunveno "LSG (GLEA) sin prezentas" ni tute ne pritraktos nian internan politikon. La lokon kaj horon de kaj la publika kaj la privata kunveno vi ekscios de la kongresa libro kaj de la anonctabulo en la kongresejo. Sendu eventualajn proponojn por la g'enerala kunveno al la sekretario. Venu amase, pretaj kanditatig'i por vakaj postenoj en la estraro.
ri anoj protestis (prave), ke la no-mo-s'ang'o okazis kontraü la postu-loj de la Statuto, kaj tial estas sen-valida. Tial la sekretario nun proponas:
KE la nomo de la Ligo estu Gej-Lesba Esperanto-Asocio
La kvazaüa ratifo de la Montpeliera decido validos se du trionoj de la esprimitaj voc'oj subtenos g'in.
araj anoj,
g'is la G'enerala Kunveno en Berlino, mi estos oficinta kiel sekre-tario - provizore kaj oficiale - 16 mona-tojn. Mi akceptis la oficon manke de alia volontulo - por sekurigi la atingojn de Peter kiam li ekmalsanig'is. Mi kla-re konscias, ke mi ne tute taügas por tiu laboro, interalie pro mia ofte longa estado for de la hejmo, kaj pro mia malposedo de komputilo. Ankaü mi oficas en kvar aliaj organizaoj, havas familiajn devojn, direktas ne malgran-dan entreprenon kaj profesias pri antik-vaoj - do havas jam plene okupatan vivon.
Nu, trovig'as inter ni personoj tre taügaj por sekretarii kaj por pluporti la torc'on de Peter. La laboro estas - kun kompu-tilo - infane facila, tre interesa, kleriga, amuza ec'. Mi definitive eksig'os en Berlino, do bonvolu konsideri kandi-datig'on .mi petas.
Graham

es, Forumo tamen aperas ankaü en 1999. Pro multaj kialoj - ne c'iuj estis en mia kontrolo - la aperritmo ne estis tre regula. Espereble tiu duobla numero povas iom rekompenci vian longan atendadon.
Tiun leteron al vi mi reskribis plurajn fojojn kaj nun mi devas skribi kelkajn liniojn por plenigi la liberan lokon kaj por eviti ankoraüfojan rekompostadon. Niaj vivoj espereble estas sufic'e plenaj sen LSG, sed ial mi sentas, ke multaj inter ni bedaürus se g'i malaperus. Se vi kara leganto - kun aü sen komputilo povas fari ion por la ligo, ne hezitu anonci vin c'e la sekretario. Ec' se via koro bata por redaktorado, c'ar multaj certe estas pli kapablaj kaj kompetentaj ol mi. Estus kromo bone, se la estraranoj havus sian propran laborkampon, c'ar nur asocio kun ioma aktiveco interesas min. Ne imagu, ke vi bezonas tage kaj nokte peni por la ligo - kelkaj horoj densa laborado de tempo al tempo sufic'us.
Inter alie ni devas pripensi, kian bildon de samseksamoro ni volas doni al niaj samlingvanoj. Ni devas kvazaü difini nin mem.
En tiu numero vi trovas ankaü temojn ne nepre gejajn, sed de g'enerala espe-ranta intereso. Gesinjoroj Robineau ofer-tis la artikolon pri ilia mond-vojag'o. Ili ne estas membroj de nia ligoj aü asocio. Por mi ne estas dubo, ke ankaü temoj, kiuj ne nepre rilatas al gejeco povas aperi en Forumo. Kion vi opinias?
Claude Martins ja membrig'as. Mi ha-vas opinion pri lia propono. Propraj kaj landaj nomoj povas c'iam denove eksciti la esperantistaron. En forumo c'iuj opinioj valoras kaj se vi volas reagi, bonvolu fari tion.
La sekva numero de Forumo aperos c'iukaze antaü la UK en Berlino. Ankaü la sekva numero estos duobla numero. C'u ankaü laü amplekso dependas ekskluzive de vi kaj de via kontri-buemo.
Espereble la demisio de Graham ne donas novan krizon al nia ligo. Graham eble troigas la posedon de komputilo. G'i ja faciligas la laboron, sed ne estas nepre necesa.
En Berlino devas okazi kelkaj s'ang'oj. Ni tutcerte bezonas novan sekretarion, sed estas ec' pli grave, ke ni havu prezidanton, kiu pretas doni ioman atenton al sia asocio. Kial ne elekti L.L. Zamenhof?
Ni vivas en rapida mondo kaj foje necesas dissendi rapide informojn. Mi proponas, ke ni fondu informservon pere de elektronika pos'to. Ec' se vi ne havas aliron al Interreto en via hejmo, vi povas utiligi tiun servon, c'ar jam estas multaj eblecoj por senpagi kroc'i al Interreto. Du informoj ne aperas en tiu numero de Forumo, c'ar ili ne plu aktualas. Se estas sufic'e da intereso, mi fondos tian cirkuleron. Mi ankoraü ne havas aliron al la reto hejme, sed ja e-pos'tan adreson: wolfki@forum.dk . Mi dankas tre kore al tiuj, kiuj sendas kontribuaojn al tiu adreso, c'ar ili definitive faciligas mian laboron kaj vivon.
Wolfgang
LASTMINUTA FULMINFORMO: Jean-Michel proponas neformalan renkontig'on en la kadro de "JEFO" BAVELIDO en Kehl c'e Rejno (sudok-cidenta Germanio apud Strasburgo (Francio). G'i okazos de la 11a g'is la 13a de junio 1999. Alig'u c'e JEFO kaj petu informojn de Johano (Telefono + 33 (0)3 88 450088 (inter 19 kaj 22h30).
aliaj Tendencoj- geja televidmagazino
undon, la 22-an de februaro je la 23-a horo, la germana televidstacio RTL elsendis la unuan gejan televid-magazinon en Germanio.
La prezentanto Georg Uecker estas konata aktoro el germana sap-opero "Lindenstrasse" en kiu li ludis simpa-tian gejon. Sed li ne nur ludas gejon, li same estas en la reala vivo.
Per tiu nova televid-elsendo li donas enrigardon en la c'iutagan gejan vivon kaj montras la aktualan staton de gejoj en la hodiaüa socio. La magazino trak-tas c'iujn eblajn facetojn de la geja vivo kaj ne nur la erotikan parton.
G'is nun ne certas, c'u transvivos tiu nova elsendo. Estas simpla demando de sufic'a rigardokvanto. Se anders Trend atingos sufic'e da spektantoj &hibar;g'i estos regule elsendata, alikaze &hibar;g'i c'esos post kvinfoja elsendo.
Gejoj kaj la eklezio - preskaü c'iama kontraüdiro
ejoj kaj eklezio - tio estas ofte kiel akvo kaj fajro. Multaj gegejoj kiuj s'atus kredi al Dio kaj eble ec' aparteni al siaj ekleziaj komunumoj iam rezignas pro la kontraügeja sinteno de la eklezio mem. Speciale la rom-katolika eklezio kaj ties plej alta c'efo - la Papo Johano Paülo II. - ankoraü hodiaü suferas de grandega homofobio kvankam nekrede-ble granda parto de la rom-katolikaj sacerdotoj estas mem gejaj. Esti geja kaj samtempe kristano s'ajnas esti antagonismo. Kelkfoje al gejoj estas prezentataj bibliaj eldiroj pri la seks-umado inter viroj kiel argumento, ke Dio mem mals'atus gegejojn kaj ke ili ec' devus morti pro tio.
Tiu kristana fanatikismo kaüzas bedaürinde g'is nun terure grandan nom-bron da memmortigoj inter kristanaj gejoj. En ilia mizero esti "alie" ili spertas nek komprenon nek subtenon sed malakcepton.
Sed felic'e ne c'iuj eklezioj estas tiel fanatikaj. La protestantaj eklezioj ofte estas multe pli malfermaj kontraü gegejoj kaj en kelkaj komunumoj ec' formig'as porgejaj kutimoj. Tamen g'is hodiaü la protestantoj oficiale ne vere akceptas gejan vivstilon. Tute kontraüe kaj elstare agas malgranda, preskaü nekonata eklezio meze de Eüropo kiu nomig'as "Malnov-Katolika Eklezio". G'ia nomo elvokas la impreson, ke tiu eklezio estu ec' pli pape ol la Papo, sed kontraüe g'i estas reform-katolika (pro tio en Svislando g'i nomig'as "kristkatolika").
La Malnov-Katolika Eklezio estig'is dum la Unua Vatikana Koncilo en 1870 kiam la tiama Papo Pio IX. proklamis sian Nepovecon Erari en kredaj aferoj. Multaj katolikaj pastroj el Germanio, Aüstrio, Svislando kaj Nederlando simple ne povis sekvi tiun stultaon. Ili kontraübatalis, sed finfine malvenkis kaj estis forpelataj el la rom-katolika eklezio. Tial en 1873 ili formis propran sinodecan (t.e. demokratan) eklezion kiu sekvis la malnovan kredon de la unua jarmilo post Kristo. Ili forigis pas'on post pas'o c'iujn netaügajn hom-faritajn ekleziajn leg'ojn kaj tiel farig'is la plej moderna inter la kristanaj ekle-zioj de Eüropo - kaj kompreneble ili ne plu agnoskas la Papon! Ili tuj c'esis la latinlingvan diservon favore al nacilingvan. Ili permesis edzig'i al la pastroj kaj ne plu kontraüstaris divor-con. En 1996 oni enkondukis la rajton, ke virinoj povas esti pastrinoj. La Malnov-Katolikoj plene akceptas gejan vivstilon kaj samsekseman partnerecon, ne nur inter normalaj homoj, sed tio validas same por la gepastroj. En malnov-katolikaj komunumoj eblas ricevi partnerecan benon, kiu similas al geedzig'o.
Por tiuj, kiuj parolas la germanan eble estas interesa la germanlingva hejm-pag'o de la malnov-katolikoj: www.alt-katholisch.de kvankam oni tie nenion legas pri samseksemo.
Sed ekzistas du interesaj germanlingvaj publikaoj pri samseksemo.
Marteno (581)
ion povis legi la legantoj de dana bulvarda publikao fine de febru-aro. Temis pri la ambasadoro de Aüstralio, Stephen Brady, kiu kiam li prezentis sin c'e la reg'ina korto ankaü prezentis sian partneron Peter Stevens.
Aüstralia pastro, Fred Nile, tuj kric'is pri la nacia honto. La konservativa c'ef-ministro tamen ne reagis tiel histerie.

La dana geja organizao komentis: estas mirinde, kiel gegejoj els'rankig'as kiam la reg'ino c'eestas.
a angla Domo de Lordoj denove malagnoskis la egalecon inter gea kaj negea seksumado. Por la gea varianto la leg'a limo estas 16 jaroj, por la negea 18. La registaro pripensas ri-medon por tamen atingi sian proponon pri jura egaleco de samseksa amoro.
Ok jaroj da nomadismo c'irkaü la mondo
Estante agrikulturisto enradikig'inta en sia hejmgrundo, Bruno iam forlasis siajn kampojn por vojag'i kun Maryvonne tra la mondo. En li ardas la flamo iri g'is la limoj de la tero por partopreni en la c'iutagaoj de la homoj, plekti ligilojn, percepti la aliulon en g'ia aütenteco, en g'ia vero.

Animate de la nesatigebla scivolo tra-vivi la kondic'on de fremdulo, ni estis forirontaj por kvar jarojn. Ni ja bezonis ok por renkonti la homojn tra iliaj kul-turoj kaj agrikulturoj, ok jarojn por konatig'i kun kelkdekkvino da landoj. Vojag'o postulas tempon, se oni volas sorbig'i la senton de la vizititaj popoloj.
Vojag'i ne signifas esti spektanto: por pli bone ekkoni la homojn, ni parto-prenis en ilia laboro, inters'ang'ante la lacig'on de niaj muskoloj kontraü gastigo kaj nutrado. Ni log'is kun iliaj familioj, dividis kun ili la mang'ojn, partoprenis iliajn festojn, g'ojojn kaj malfelic'ojn.
La kamparana mondo estis la preferata medio de niaj renkontoj (sed ni ankaü spertis familian vivon en tre diversaj medioj, c'e bulgara oficiro, japana kadro aü aüstralia instruisto...) Post volontula laboro en la izraelaj kibucoj, ni rikoltas la lentojn kun Ram Prasad, modesta hinda kamparano, kiu akceptas nin per la jenaj vortoj : "Mi estas felic'a, ke Dio elektis min por vin akcepti". Elstara kulturo de tiuj, kiuj scias nek legi nek skribi, sed posedas kornoblecon. C'iumatene, ni estas sur la kampoj ekde la kvina, por profiti de la relativa mal-varmeto. La najbaroj miras kaj venas palpesplori la manojn de tiu stranga fremdulo kiu kaüras kun ili sur la tero. La komuna tasko, nepre universala lingvo, havas la mirindan povon plekti ligilojn.
Kunvivi la c'iutagecon de la familioj ne c'iufoje estas facile. Ses monatoj da simpla dieto konsistanta sens'ange el rizo, tritikaj platkukoj kaj lentoj, perdigas al Bruno pli ol 15 kilogramojn. Vidante lin elc'erpita, sen-energia, mi maltrankvilig'is: ni havis nek medikamentujon, nek asekuron, krom tiu de Providenco! Saman mis-nutrado-problemon li spertis en Boli-vio, kiam la familio Cruz dividis kun ni siajn c'iutagajn terpomojn kaj cerealojn.
Enkarcerigite en la betono de la cent-braka tokia urbego, ni sufokig'is kaj indignas pro la konsumadego, la fus'-perdado... c'u estas ni sur la sama planedo? Felic'e, la gastigado en fami-lioj kompensas la malfacilaojn: Kenzi Muraoka invitas nin en sian vilag'on; Umiko partoprenigas nin en siajn kursojn pri teceremonio, florarang'o; en Oomoto ni travivas serenan novjaran nokton... Kaj malavarulo doncacas al ni biletojn por Kabuki teatrao. Ne malpli ol 22 familioj akceptas nin hejme dum la naü monatoj de nia restado. Tamen nia gvidlibro informis: "la eksterlandaj turistoj havos tre malmulte da s'anco ekkoni japanan hejmon, ankoraü malpli da s'anco tie tranokti". Ankoraüfoje ni povas danki al Esperanto.
La lingvo, kiun ni lernis survoje en la bulgara lernejo de Pisanica, farig'is la vera s'losilo de niaj renkontoj kaj, dan-ke al g'i, ni povis eniri la intimecon de multaj familioj. C'iuj restas karaj en nia memoro: en Bulgario, niaj unuaj espe-rantistaj gastigantoj, Cvetan, Stveka kaj aliaj, akceptis nin, malgraü la tiama registara malpermeso gastigi ekster-landanojn; hungara altrangulo arang'is por ni oficialan vojag'on kun tradukisto, luksaj restoracioj kaj hoteloj, por ke ni malkovru la tiean agrikulturon. Tibor Sekelj, kiu dormigis nin en c'ambro kie maskoj el la kvar anguloj de la mondo strange rigardis nin, forte kurag'igis nin al nia entrepreno.
Alia kontinento, sama utileco de Esperanto. Jam fervoraj pri la lingvo, ni g'in instruis al g'ainaj mona´inoj, en Hindio. Tamen unu lecionon ni ne suk-cesis enkapigi de niaj bonegaj ler-nantinoj : temas pri la sufikso a. Kiam ni klarigis ke g'i utilas por esprimi la nocion pri viando, niaj lernantinoj tuj forpus'as g'in. "Ne, nepre ne, ni ne bezo-nas lerni tiun vorton!" ili naüzite ek-krias. Por tiuj striktaj vegetaranoj ne eblas ec' elparoli la malpiegan vorton!
Esperanto kondukas al c'io, ec' al luksaj hoteloj! En longdistanca rondvojag'o, c'io povas okazi, la plej malbona kaj la plej bona. Kun la sama sereneco oni devas akcepti tion, kion proponas la Destino: tranoktadon sur publika benko aü unu semajnon en la hotelo Merlin, en Kuala-Lumpur, Malajzio, senpage, proponita de la direktoro - parolanto de Esperanto!
Ne tiel luksa, sed tiom agrabla estis la restado c'e Wei Chi, juna c'ina kampa-rano kiu gastigas nin en sia izolita vilag'o el provinco ÿanhi. Ni ne povas mencii c'iujn, kiuj tiom kore akceptis nin en Aüstralio, Nov-Zelando, Usono, Bolivio... Aparte karmemora restos por ni tiu lando, ne nur c'ar de tie devenas Vincent, nia filo adoptita kiam kvar-monata bebo, sed ankaü c'ar tie naskig'is vera amikeco kun Freddy kaj Tomoko, membroj de Pasporta Servo: ni alvenis c'e ili por tri tagoj kaj... kvin monatojn poste, ni plu gastis c'e ili!
Sed... kaüze de Esperanto mi perdis la fadenon de mia rakonto! Mi devus ankaü paroli pri nia laboro en aüstralia aborigena komunumo, kiu konsciigis nin pri la respondeco de la blankuloj en la detruo de indig'enaj popoloj. Aüstra-lio, tiu vastega kontinent-lando, ankaü donis al Bruno la okazon farig'i vakero en 600000-hektara bieno. Kia kontrasto kun Japo K'asa, indiana vilag'eto en la bolivia altebenao, kie Luis Cruz kul-tivas 1,15 hektaron dividitan en 34 et-etajn parcelojn. Tamen, en tiuj glaciaj solejoj, 4300 metrojn alta, la kampara-noj daüre dankesprimas al "Pac'ama-ma", la tero-patrino, kiu estas sufic'e bonkora por donaci al ili la c'iutagajn terpomojn.
C'u mi povas forgesi la inviton al geedzig'festo en kanaka tribo el Nov-Kaledonio: unu semajnon da festoj, bankedoj, ceremonioj laü la tradiciaro? Aü memori - kun malpli da sereneco - pri la tago kiam, en Gvatemalio, ni ricevis mortminacon subskribitan de la gerilo: "Vi disponas tri tagojn por forlasi la landon. Aü trafos vin morto"!
Ne eblas c'ion diri pri tiuj ok jaroj. Ok jaroj por trakuri la planedon, renkonte al viroj kaj virinoj en la c'iutago. Tiujn homojn, ni trovis kiaj ili estas, kiaj estas vi kaj mi, teneraj kaj kruelaj, blankaj kaj nigraj kun iliaj angoroj kaj revoj. Tial, kiel strange estas nomi la alian Fremdulo!
Maryvonne Robineau
La libro "Ili vivis sur la tero - Ok jaroj da migrado c'irkaü nia planedo" haveblas c'e la libroservo de UEA. G'i kostas 120 FFR
Vi petas de mi klarigon pri mia propra opinio de geografiaj nomoj, prave c'ar se mi skribus sur la koverto "Danio" anstataü "Danmarko" sen skribi DK an-taü la kodo - c'u vi kredas, ke la letero forirus al via lando? Mi povas certigi ke g'i revenus hejmen kun aldono: nekonata adreso!
En gazetoj mi ofte legis artikolojn de franceana akademiano Albaut diktaktore skribante, ke nepre oni devu traduki la nomojn tiel, tamen li plurfoje s'ang'is la formon!
Mi multe pripensis tiun problemon c'iumaniere nefacila, kaj mi opinias, ke oni devas konservi kiel eble plej proksime la originalajn nomojn kiuj estas uzataj en la lando mem. La plej grava eraro estas, traduki la signifon de la nomoj,
Alia grava aspekto de la afero estas: se ni malrespektas la nomojn de landoj, c'u vi opinias, ke tiuj landoj povus respekti kaj agnoski Esperanton se esperantistoj ne respektas iliajn proprajn nomojn? Plie: ni daüre donas al ili koloniajn nomojn!
Dum multaj jaroj mi batalas kontraü la nomojn "Hinda Unio" kaj "Ebura Bordo" donita de Albaut - spite la grupoj en tiuj landoj nomig'as "Bharata E-a Asocio kaj Kotdivoara E- a Asocio! Sed ve! U E A povas s'ang'i nur post agnosko de la akademio.
Zamenhof c'iam uzis la nomon Boulogne-sur-mer kiam okazis la unua kongreso de Esperanto, sed stultaj franceanaj opiniis, ke estus inteligente s'ang'i tiun nomon al "Bulonio c'e la maro" anstataü "Bulojnsurmer" laü la francea prononco. Tiuj etaj cerboj ne pripensas la konsekvencojn de iliaj s'ang'oj, c'ar se ili tradukas la signifon de la nomo, ili devus fari same por c'iuj urboj. Ekzemple ili devus traduki la najbaran urbon "Dunkerque" kiel "Dunpreg'ejo", stultao komprneble.
Esperanto imitu la naciajn lingvojn. C'u "Slovensko" estas malpli esperanta ol Slovakio? Egiptio nomig'as vere Misr, do en Esperanto "Misro" kaj g'iaj log'antoj "misranoj". Eblas konservi la nomon "Egiptio" por la antikva lando.
Claude Martins (Franceo)

el "Apendico al poemoj" (1927-1938)
Doloron dolc'an mi kunportas. Vagas
mi en landoj pli belaj ol amoro.
Mi alstaras c'e maro sin batanta
kontraü rifojn ridante nur pri si.
Solecan junuleton mi ekvidas
enpense drona en obskura io
nedivenebla... Jen, malkovrite, li
eksalte sagas por forkas'i gaje
redone al la maro sian pekon.
En la lunlumo ekaperis verte
de muro en haremo mia knabo.
Ree´is pafo en silent' c'irkaüa.
Ne suben iru plu luno de marto.
Ama melankolio, kies restas
blanka la rido de knabeto, kia
la lasta mevo kiam jam tempestas.
La luno, kiu en c'iel ekdormis
eniras mian c'ambron tiom viva,
ke mia sekso saltas kaj sin kas'as.
Ridas la junulet sin montre c'asta
dirante "Ho, senhonta tiu luno!"
el "Stranga vivog'ojo" (1949-1955)
IV
Kiel bele vin sekvi,
ho junul ondumante
kvieta en la nokta urbo.

Se vi haltos angule, mi lontana
restos, restos lontane
de via pac - ho arda
solizoleco mia.
V
Ho soleculo c'irkaü c'i fontano.
La poetika nudo de l soldata
rekruto ardis en la kor'amata
pli ol Venus' el Botic'ela mano.
XII
De l romantiko kombinea
ne nur la s'elo min amtentis,
sed ja la kas'delico fea
de l pugmontetoj min turmentis.
XIII
Sole rigardinte lin eliri
de l butiko kien mi enpas'is,
tiom sojle gape li ekmiris,
ke salivon li el bus'o tiris,
muta ensorc'ite embarasis,
ke l kunulo lin kubute s'iris.
Poste priridis c'ion ni la tri
kas'ante al cetera ion ni,
la kialon de c'i nia fantazi
s'ajnante lica al la opa tri.
XVI
Amo perdita min al g'oj tioma
pri novaj sentovibroj surprizigas.
Sed am perdita estas.
Kaj dolor min religas.
XXI
Sed kune kun tioma kridoloro,
kaj fora estas vi de c'i okuloj,
kial en mi plu restis c'i fervoro
plu streba al aliaj virokuloj?
C'u restas plu en mi, do, via spuro
de pura junulec se vi vanue
el mia trist-malgaja scenfiguro,
restadis kiel neg'o sunsitue?
el "Strangaoj" (1965-1970)
Samseksamo.
Siajn sekretajn sopirojn kaj siajn
sovag'ajn privenkojn de la karno
ili al si diris. Iun nokton
(estis ili la tagon tutan, tagon
de frusomero
vagantaj tra la kamparo
en kuno) en kuno
pro lacec ili dormadis.
Aürore renkontig'is
iliaj korpoj nudaj.
Estis afero tute laünatura.
For de mia lito
laü alispeca rito...
La pugon, nudigito,
c'u grava lia sorto,
montris kvazaü g'ardenon
publikan sen la pordo.
Mildparolis alia
al vir honeste pia,
apenaü amorema
sed ene vivoplena.
Parolis vir al koro,
l'alia al krompordo
ekbatis. Sen ekskorto
mi dronis en amoro.
Variacio
Mi emas tiom kisi belan knabon.
Suno kaj luno, maro kaj arbaroj.
C'iuj kune sin kisi en c'i bus'o.
Sed la knabet ne scias, kuras pordon
el lumo trista. Li enbus'as morton.
Pezas, sur l'urbo, kreve la somero.
En horto de vilao jen junulo
ac'a, kiu rigardas revogape
sian sekson s'velintan, kaj suspiras
poeton reposede. Hor deliras.
La nigra trajno kiu kuris meze
de lkampar morta sed je suno viva
igadis viva c'e l' fenestro, kiel
c'i floro rug'a sed je brilo manka,
junulon kiu kuris al laboro.
Junulo kiu kuris al laboro
dum alia kus'adis laü rivero,
dube c'u dorma en la vivmistero,
inter s'pruco da sun kaj akvos'pruco.
Junulo kiu kuris al laboro!
Eniris ombron mi kie necerta
sin movas virfiguro: La kunulo
de l pisejo. Obskurajn gestojn provas
tiu figur al mia c'astnaivo.
Nin persvadas al fug'o ia stinko
je trista servistina festlascivo.

Amo, juneco, gaja parolkuno,
kio splendas c'e vi kaj faras seka?
Restas odoro kvazaü feka seka
apud la heg'oj, sub la peza suno.
El "Sendorma vojag'anto" (1977)
Els'ipigo en Ankono
Ekde la nubo el pulvora karba
min salutas rideto tute blanka.
Sed la ang'elo ligna de l boato
rigardas la pisejojn tristodorajn
improvizitaj c'e angul - rivaloj
aü amikoj al rug'aj sukmelonoj.
Amikoj miaj, la pisejoj ... sed
c'u mi ne strebas al la mont por trovi
- fora la maro kaj lodor perversa -
l'adoleskanton, kiu figparfumas?

Mi´ail KUZMIN (1875-1936)
Ne tiel kus'u, ho A1i,
Kiom virina la kutimo!
Skapola belas dufoli',
Per spina dividita limo,
Ke dorso dislarg'ig'u je
Du globoformaj hemisferoj,
Kaj en malhelo de 1' ale'
Sekreta pordo ekaperu.
Tremetas la koraltuber,
Kiel naztru de stepc'evalo,
Kaj g'iaj c'armo kaj fier
Superas c'ion en realo.
Ho rozaromo! Ho magnet
De la vesperdezir' senbrida!
Tenera juna lanuget
En loko de la disdivido!
Se rajtus mi, se povus nur,
Ho mia caro kaj amaro,
En la batala aventur
La klingon mergi sen avaro!
Kaj flami dum la longa ten
Pro la pasio kaj memfido,
Kaj ree mergi sen elpren,
Vers'ante la amorfluidon.
Jen najtingalo de juli
Fontanas kanton en ravino.
La dorson tumu sor, Ali,
For la kutimojn de virinoj!
1918
Homoj vidas g'ardenojn kun domoj
kaj maron purpuran pro sunsubiro,
homoj vidas mevojn super maro
kaj virinojn sur plataj tegmentoj,
homoj vidas militistojn en kirasoj
kaj sur placoj vendistojn de kuketoj,
homoj vidas sunon kai stelojn,
fontojn kaj klarajn riveretojn,
sed mi c'ie, c'iam vidas nure
paletajn brunhaütajn vangojn,
grizokulojn sub malhelaj brovoj
kaj senkomparan svelton de 1'staturo,
tiel vidas okuloj de amantoj
tion, kion vidi ordonas la sag'a koro.
(Aleksandriaj kantoj II (Amo), nr-o 4)
Ni ne vane legis teologojn,
c'e retoroj lernis ni ne vane,
ni scias signifon de c'iu vorto
kaj povas c'ion interpreti sepmaniere.
Kvar virtojn mi povas trovi en via korpo
kaj certe sep mortajn pekojn,
kaj volonte posedos beatecojn,
sed unu vorto restas c'iam sama:
se mi rigardas viajn grizokulojn
kaj diras ke "amas" - c'iu retoro
komprenos nur "amas" - kaj ne plu ion.
(Aleksandriaj kantoj II (Amo), nr-o 6)


C'e fenestro junul' staras, stelon rigardas,
Per radio minca briletas la stel:
"En la koron spegulan falos mi kun ardo,
Ig'os c'iama g'ojo, ig'os c'iama bel".
Vortoj disvolvig'as per akra strio.
Kiu ne amis, tiu ne komprenos, ne.
Sed al kara kor novas la vario,
Kaj mi pretas kanti g'in c'iam re kaj re.
1911, marto-majo
(Aütunaj lagoj III (Printempa reveno) nr-o 5)
Helaj bukloj kaj hela malferma okulpar.
Tondron kas'as densa aera nektar.
Manoj teneraj ekmovis la remilojn kun strec',
Ombroj ekrampis el c'iu brec'.
Rug'a kolor ekkus'is sur konata vizag',
Peroneto videblas tra pluvegmirag'.
Kune sidis ni tiom proksime apud ligna tabl,
Sub fenestro estis borda humida sabl'.
Memorinda estos c'i somera tondro kaj fulm,
Helaj bukloj kaj hela okullum!
1907?
(Aütunaj lagoj VII (Folietoj de disaj noveloj) nr-o 3)
Traduko el la rusa de M.R. (577)
p. 6 Bruno helpas dum rizplantado
p. 11 C'u mi forprenu ankaü la kalsoneton? (por stimuli la intereson de la legantoj de la interreta tekstversio)
Ekde la lasta jaro la Grafika Centro en Antverpeno, zorgas por la dissendo de Forumo. Tio okazas normale en malfermita koverto. Tio povas esti ne-oportune por kelkaj anoj. Se vi deziras ricevi Forumon en fermita koverto, nepre kontaktu Torben Kehlet.
Torben Kehlet E-pos'to:torben_kehlet@
Strandvejen 22, esperanto.net
DK-4771 Kalvehave
tel. + 45 55 31 10 10
fakso: + 45 55 31 10 11
C'iujn leterojn koncerne LSG sendu al:
Graham Blakey
76a Hayes Road
Bromley
Kent
BR2 9AB
Sendu viajn beletraojn al:
Benoît Philippe, Haus Abu Sina,
Pillnitzer Landstrasse 25,
DE-01326 Dresden (Germanio)
tel. kaj fakso: + 49 351 268 27 35
Forumo 112
Sendu amase kaj prefere antaü la 1an de junio 1999 viajn kontribuojn por Forumo. Bonvenas ankaü gazetoj, urnaloj kaj bultenoj kun informoj.
La sekva numero aperos eroj pri la kongreso kaj la g'enerala kunveno de LSG. Krome vi povas legi pri la historio de Berlino. Eble aperos ankaü eta lingvokurso: La germana dumnokte.
Wolfgang Kirschstein
Hvedebjergvej 30
DK-8220 Brabrand (Danio)
tel. + 45 86 25 69 60
retpos'te: wolfki@forum.dk

001 GB London
030 HU Budapest
040 GB Sheffield
101 NZ Auckland
164 GB Leeds
200 DE Dresden
201 DE Dresden
206 GB Bristol
220 DE Dortmund
272 FR Strasbourg
286 NL Den Haag
371 DK Århus
381 AR Saenz Peña
392 FR Quimper
397 LV Liepaja
407 CZ Pardubice
425 RU Taganrog
426 US San Francisco
453 DE Hildesheim
480 CZ Vrchlabi
512 FR Metz
530 FR Dijon
568 GB Sur boato (!)
574 CH Neuchatel
575 CP Holguin
577 BY Minsk
588 DE Heidelberg