La
-pagxo
en Esperanto
(*)
Latin3-a versio
·
Unikoda versio
Enkonduko
![[bildo: Asteriks kaj Kleopatra]](bildoj/kleopatra.gif)
Prezenti al la leganto Asteriks la gauxlon,
tio sxajnas ja tute nenecesa klopodo.
Cxu ekzistas iu, kiu ankoraux ne konas la bravan
gauxlon kaj liajn amikojn, kiuj nun jam de pli ol 30 jaroj (kaj
cxiam sukcese!) rezistas la romiajn invadintojn?
Nu, tamen, tiu cxi Asteriks-pagxo en la reto estus nekompleta
sen almenaux eta enkonduko al la historia fono.
En la jaro 50 a.Kr. la tuta Gauxlujo (antikva nomo de Francujo)
estas okupita de la romianoj.
Cxu la tuta? Ne! Unu vilagxo de nevenkeblaj gauxloj ne cxesas
rezisti al la invadintoj.
Julio Cezaro, romia imperiestro, per cxiam novaj rimedoj
klopodas rompi ilian kontrauxstaron.
Sed
ne cxiam nur estas la romiaj legianoj kiuj minacas la pacon de
la eta gauxla vilagxo: Ofte estas la homa, la tre homa karaktero
de la gauxloj mem kiu endangxerigas ilian idilion.
Tamen per
la ruzo de la militisto Asteriks,
la muskolforto de lia kunbatalanto Obeliks,
la sagxo kaj magio de la druido Miraklomiks,
kaj kelkfoje ecx la misvocxo de ilia bardo Malmuziks
kiel sekretaj armoj
ili gxis nun cxiam sukcesis defendi sin kontraux
la batoj de l' sorto aux provokoj de Romo.
Cxiujn aventurojn de Asteriks kaj liaj amikoj gxuinde
spicas lertaj vortludoj kaj aludoj, ofte literaturaj citajxoj
aux anakronismaj satirajxoj pri nia hodiauxa socio.
Je pluraj okazoj la herooj vojagxas eksterlanden, kio donas
plezuran eblecon amikece primoki la klisxajn kaj antauxjugxajn
imagojn kiujn ni havas pri niaj euxropaj (kaj foje ecx ekstereuxropaj)
najbaroj.
Asteriks (originale: Astérix) estas fame konata
bildstria serio el Francio,
kreita de René Goscinny (kiu verkis la serion)
kaj Albert Uderzo (kiu desegnis la serion,
kaj post la morto de Goscinny ankaux verkis gxin).
La serio ampleksas 30 volumojn.
Volumo 30
(verkita kaj desegnita de Uderzo) aperis en oktobro 1996.
La aventuroj de Asteriks estas tradukitaj al plurdek
diversaj lingvoj, interalie tiel ekzotikaj kiel la sxvaba, berna,
frisa, kimra, islanda, afrikansa, birma, vjetnama, diversaj hindiaj,
klasikaj latina kaj greka, kaj Esperanto.
La tre impona listo de diversaj Asteriks-tradukoj estas
videbla en la sube menciita TTT-ejo de Hendrik Jan Hoogeboom.
Asteriks parolas Esperanton!
La unua Asteriks-volumo en Internacia Lingvo (kiu ankaux estas la
unua en la franca originalo) enmondigxis jam en la
sepdekaj jaroj (iuj fontoj diras 1973, aliaj insistas pri 1979),
per la grupa laboro de Internacia Tradukrondo.
Gxi aperis cxe la sama germana eldonejo kiu ankaux produktis
la germanajn versiojn kaj en la sama bona preskvalito kiel tiuj.
(Sxatantoj de kuriozajxoj povas cxasi la unusolan germanan
vorton kiu erare postrestis en la esperanta eldono!)
Post tiu pionira sukceso sxajne cxiuj fortoj disipigxis.
Bedauxrinde dauxris du jardekojn, gxis kiam denove iu esperanta
Asteriks ekvidis la mondan lumon. La nova vento blovis el
tute ne atendita angulo: Meze en militsuferanta Zagrebo, la
kroata eldonejo Izvori kun tradukanto Nedeljko Korasic'
reprenis la stafeton, kaj en
densa jara sinsekvo lancxis unu Asteriks-tradukon post la
alia - gxis nun jam tri, kaj pli da estas anoncitaj.
Gxis nun aperis:
(Interkrampe la vicnumeroj kaj titoloj de la franca originalo.)
- Asteriks la Gauxlo (1. Astérix le Gaulois) / El la franca k
aliaj lingvoj trad. Internacia Tradukrondo. Korektis W. Auld,
R. Rossetti, R. Moerbeek. Red. K. Trimborn. -
Stuttgart : Delta Eldonejo, [1979]. -
( Granda Asteriks-Volumo ; 1 )
- Asteriks, la gladiatoro (4. Astérix gladiateur) / Trad.
Nedeljko Korasic'. Lingve kontrolis Robert Moerbeek. -
Zagreb : Izvori, 1994 [1995?]. -
( La granda Asteriks-volumo ; 1 ). -
ISBN 952-6157-10-1
- Asteriks kaj Kleopatra (6. Astérix et Cléopâtre) / Trad.
Nedeljko Korasic'. Red. Damir Mikulic'ic'. Lingve kontrolis Robert
Moerbeek. -
Zagreb : Izvori, 1995. -
( La granda Asteriks-volumo ; 7 ). -
ISBN 953-6157-20-9
- Asteriks kaj la normanoj (9. Astérix et les Normands) / Trad.
Nedeljko Korasic'. Red. Damir Mikulic'ic'. Lingve kontrolis Robert
Moerbeek. -
Zagreb : Izvori, 1996. -
( La granda Asteriks-volumo ). -
ISBN 953-6157-25-X
- Asteriks cxe la Olimpiaj Ludoj (12. Astérix aux jeux
olympiques)
/ Trad. Jean-François Cousineau k. Patrick Lagrange. -
Zagreb : Izvori, 1996. -
( La granda Asteriks-volumo )
Se vi volas acxeti Asteriks-librojn en Esperanto,
turnu vin al unu el la konataj Esperanto-libroservoj,
ekz-e tiu
de
UEA,
de
FEL,
aux
de
ELNA,
aux rekte al eldonejo
Izvori, Trnjanska 47, 10000 Zagreb, Kroatio;
izvori@bakal.hr (skribu prefere kroate aux angle!).
Vidu ankaux sube pri iliaj TTT-pagxoj.
Nova Asterikso preparata!
Jen eltirajxo el preparata Esperanto-traduko de
Asteriks kaj la divenisto (Le Devin),
fare de Martin Weichert.
Recenzoj
Kelkaj esperantaj Asteriks-recenzoj kiuj estas rete legeblaj:
- Recenzo
pri "Asteriks gladiatoro"
de Jesper Lykke Jacobsen en "Kvinpinto".
- Digna
posteulo:
Recenzo pri "Asteriks gladiatoro"
de Paul Peeraerts en "Monato".
- La reveno de Asteriks:
Recenzo pri "Asteriks gladiatoro"
kaj "Asteriks kaj Kleopatra"
de Lariko Golden en "La Pagxio".
- "Asteriks kaj la Normanoj" aperis:
Recenzo pri "Asteriks kaj la Normanoj"
de Ulrich Matthias en
soc.culture.esperanto
[Hiperligo per "DejaNews"; vi povas ignori eventualan
erarmesagxon antaux la artikolo]
Ne en la reto:
- Krak, pif, pof, poc, clap, bouhouhou:
Recenzo pri "Asteriks, la gladiatoro"
kaj "Asteriks kaj Kleopatra"
de Hervé Gonin en revuo Esperanto,
aprilo 1996, pgx. 74.
- Recenzo pri "Asteriks kaj Kleopatra"
de Ulrich Matthias,
aperinta ?? en ???
Asteriks en TTT
Ekzistas abunde da TTT-ejoj pri Asteriks.
Jen nur malgranda elekto:
Aldona literaturo pri Asteriks
Ke la Asteriks-libroj apartenas al literaturo, estas ekster dubo.
Pluraj aliaj verkoj aperis kiuj pritraktas literaturajn aspektojn
de Asteriks.
Pri la vortludoj en Astérix kaj iliaj tra(nskon)dukoj al Esperanto
ecx ekestis universitata laborajxo. Cxu Nedeljko Korasic', la
tradukinto de la pli novaj Asteriks-eldonoj, legis gxin?
La dua menciita verko cxi-sube enhavas liston de sepdek(!) lingvoj
aux eldonoj en kiuj jam aperis Asteriks-elfrancigoj.
- Grassegger, Hans · Asterixübersetzungen im Esperanto : eine
Studie zur Übertragung von Sprachspielen. -
Innsbruck : Inst. für Sprachwiss. d. Univ. Innsbruck, 1992. - 19
Bl. - ( Scientia ; 28 )
- Kessler, Peter · The complete guide to Asterix. -
London : Hodder Children's Books, 1995. - ISBN 0 340 65346 9.
Interesaj ligoj
Vidu ankaux la TTT-pagxojn:
What is Esperanto?
L'espéranto, c'est quoi?
Was ist Esperanto? ... :
Esperanto.Net: Multlingva Informcentro pri Esperanto
Tio cxi estas
http://www.esperanto.net/martin.weichert/asteriks.html.
NE kopiu cxi tiun pagxon! Sed hiperligoj al gxi estas bonvenaj.
Last modified: Thu Apr 23 12:28:49 MET DST 1998
Kopirajto / Copyright © 1996 Martin Weichert
<martinw@cs.chalmers.se>