La
-paĝo
en Esperanto
(*)
Iksa versio
·
Unikoda versio
Enkonduko
![[bildo: Asteriks kaj Kleopatra]](bildoj/kleopatra.gif)
Prezenti al la leganto Asteriks la gaŭlon,
tio ŝajnas ja tute nenecesa klopodo.
Ĉu ekzistas iu, kiu ankoraŭ ne konas la bravan
gaŭlon kaj liajn amikojn, kiuj nun jam de pli ol 30 jaroj (kaj
ĉiam sukcese!) rezistas la romiajn invadintojn?
Nu, tamen, tiu ĉi Asteriks-paĝo en la reto estus nekompleta
sen almenaŭ eta enkonduko al la historia fono.
En la jaro 50 a.Kr. la tuta Gaŭlujo (antikva nomo de Francujo)
estas okupita de la romianoj.
Ĉu la tuta? Ne! Unu vilaĝo de nevenkeblaj gaŭloj ne ĉesas
rezisti al la invadintoj.
Julio Cezaro, romia imperiestro, per ĉiam novaj rimedoj
klopodas rompi ilian kontraŭstaron.
Sed
ne ĉiam nur estas la romiaj legianoj kiuj minacas la pacon de
la eta gaŭla vilaĝo: Ofte estas la homa, la tre homa karaktero
de la gaŭloj mem kiu endanĝerigas ilian idilion.
Tamen per
la ruzo de la militisto Asteriks,
la muskolforto de lia kunbatalanto Obeliks,
la saĝo kaj magio de la druido Miraklomiks,
kaj kelkfoje eĉ la misvoĉo de ilia bardo Malmuziks
kiel sekretaj armoj
ili ĝis nun ĉiam sukcesis defendi sin kontraŭ
la batoj de l' sorto aŭ provokoj de Romo.
Ĉiujn aventurojn de Asteriks kaj liaj amikoj ĝuinde
spicas lertaj vortludoj kaj aludoj, ofte literaturaj citaĵoj
aŭ anakronismaj satiraĵoj pri nia hodiaŭa socio.
Je pluraj okazoj la herooj vojaĝas eksterlanden, kio donas
plezuran eblecon amikece primoki la kliŝajn kaj antaŭjuĝajn
imagojn kiujn ni havas pri niaj eŭropaj (kaj foje eĉ ekstereŭropaj)
najbaroj.
Asteriks (originale: Astérix) estas fame konata
bildstria serio el Francio,
kreita de René Goscinny (kiu verkis la serion)
kaj Albert Uderzo (kiu desegnis la serion,
kaj post la morto de Goscinny ankaŭ verkis ĝin).
La serio ampleksas 30 volumojn.
Volumo 30
(verkita kaj desegnita de Uderzo) aperis en oktobro 1996.
La aventuroj de Asteriks estas tradukitaj al plurdek
diversaj lingvoj, interalie tiel ekzotikaj kiel la ŝvaba, berna,
frisa, kimra, islanda, afrikansa, birma, vjetnama, diversaj hindiaj,
klasikaj latina kaj greka, kaj Esperanto.
La tre impona listo de diversaj Asteriks-tradukoj estas
videbla en la sube menciita TTT-ejo de Hendrik Jan Hoogeboom.
Asteriks parolas Esperanton!
La unua Asteriks-volumo en Internacia Lingvo (kiu ankaŭ estas la
unua en la franca originalo) enmondiĝis jam en la
sepdekaj jaroj (iuj fontoj diras 1973, aliaj insistas pri 1979),
per la grupa laboro de Internacia Tradukrondo.
Ĝi aperis ĉe la sama germana eldonejo kiu ankaŭ produktis
la germanajn versiojn kaj en la sama bona preskvalito kiel tiuj.
(Ŝatantoj de kuriozaĵoj povas ĉasi la unusolan germanan
vorton kiu erare postrestis en la esperanta eldono!)
Post tiu pionira sukceso ŝajne ĉiuj fortoj disipiĝis.
Bedaŭrinde daŭris du jardekojn, ĝis kiam denove iu esperanta
Asteriks ekvidis la mondan lumon. La nova vento blovis el
tute ne atendita angulo: Meze en militsuferanta Zagrebo, la
kroata eldonejo Izvori kun tradukanto Nedeljko Korasiĉ
reprenis la stafeton, kaj en
densa jara sinsekvo lanĉis unu Asteriks-tradukon post la
alia - ĝis nun jam tri, kaj pli da estas anoncitaj.
Ĝis nun aperis:
(Interkrampe la vicnumeroj kaj titoloj de la franca originalo.)
- Asteriks la Gaŭlo (1. Astérix le Gaulois) / El la franca k
aliaj lingvoj trad. Internacia Tradukrondo. Korektis W. Auld,
R. Rossetti, R. Moerbeek. Red. K. Trimborn. -
Stuttgart : Delta Eldonejo, [1979]. -
( Granda Asteriks-Volumo ; 1 )
- Asteriks, la gladiatoro (4. Astérix gladiateur) / Trad.
Nedeljko Korasiĉ. Lingve kontrolis Robert Moerbeek. -
Zagreb : Izvori, 1994 [1995?]. -
( La granda Asteriks-volumo ; 1 ). -
ISBN 952-6157-10-1
- Asteriks kaj Kleopatra (6. Astérix et Cléopâtre) / Trad.
Nedeljko Korasiĉ. Red. Damir Mikuliĉiĉ. Lingve kontrolis Robert
Moerbeek. -
Zagreb : Izvori, 1995. -
( La granda Asteriks-volumo ; 7 ). -
ISBN 953-6157-20-9
- Asteriks kaj la normanoj (9. Astérix et les Normands) / Trad.
Nedeljko Korasiĉ. Red. Damir Mikuliĉiĉ. Lingve kontrolis Robert
Moerbeek. -
Zagreb : Izvori, 1996. -
( La granda Asteriks-volumo ). -
ISBN 953-6157-25-X
- Asteriks ĉe la Olimpiaj Ludoj (12. Astérix aux jeux
olympiques)
/ Trad. Jean-François Cousineau k. Patrick Lagrange. -
Zagreb : Izvori, 1996. -
( La granda Asteriks-volumo )
Se vi volas aĉeti Asteriks-librojn en Esperanto,
turnu vin al unu el la konataj Esperanto-libroservoj,
ekz-e tiu
de
UEA,
de
FEL,
aŭ
de
ELNA,
aŭ rekte al la eldonejo
Izvori, Trnjanska 47, 10000 Zagreb, Kroatio;
izvori@bakal.hr (skribu prefere kroate aŭ angle!).
Vidu ankaŭ sube pri iliaj TTT-paĝoj.
Nova Asterikso preparata!
Jen eltiraĵo el preparata Esperanto-traduko de
Asteriks kaj la divenisto (Le Devin),
fare de Martin Weichert.
Recenzoj
Kelkaj esperantaj Asteriks-recenzoj kiuj estas rete legeblaj:
- Recenzo
pri "Asteriks gladiatoro"
de Jesper Lykke Jacobsen en "Kvinpinto".
- Digna
posteulo:
Recenzo pri "Asteriks gladiatoro"
de Paul Peeraerts en "Monato".
- La reveno de Asteriks:
Recenzo pri "Asteriks gladiatoro"
kaj "Asteriks kaj Kleopatra"
de Lariko Golden en "La Paĝio".
- "Asteriks kaj la Normanoj" aperis:
Recenzo pri "Asteriks kaj la Normanoj"
de Ulrich Matthias en
soc.culture.esperanto
[Hiperligo per "DejaNews"; vi povas ignori eventualan
erarmesaĝon antaŭ la artikolo]
Ne en la reto:
- Krak, pif, pof, poc, clap, bouhouhou:
Recenzo pri "Asteriks, la gladiatoro"
kaj "Asteriks kaj Kleopatra"
de Hervé Gonin en revuo Esperanto,
aprilo 1996, pĝ. 74.
- Recenzo pri "Asteriks kaj Kleopatra"
de Ulrich Matthias,
aperinta ?? en ???
Asteriks en TTT
Ekzistas abunde da TTT-ejoj pri Asteriks.
Jen nur malgranda elekto:
Aldona literaturo pri Asteriks
Ke la Asteriks-libroj apartenas al literaturo, estas ekster dubo.
Pluraj aliaj verkoj aperis kiuj pritraktas literaturajn aspektojn
de Asteriks.
Pri la vortludoj en Astérix kaj iliaj tra(nskon)dukoj al Esperanto
eĉ ekestis universitata laboraĵo. Ĉu Nedeljko Korasiĉ, la
tradukinto de la pli novaj Asteriks-eldonoj, legis ĝin?
La dua menciita verko ĉi-sube enhavas liston de sepdek(!) lingvoj
aŭ eldonoj en kiuj jam aperis Asteriks-elfrancigoj.
- Grassegger, Hans: Asterixübersetzungen im Esperanto : eine
Studie zur Übertragung von Sprachspielen. -
Innsbruck : Inst. für Sprachwiss. d. Univ. Innsbruck, 1992. - 19
Bl. - ( Scientia ; 28 )
- Kessler, Peter: The complete guide to Asterix. -
London : Hodder Children's Books, 1995. - ISBN 0 340 65346 9.
Interesaj ligoj
Vidu ankaŭ la TTT-paĝojn:
What is Esperanto?
L'espéranto, c'est quoi?
Was ist Esperanto? ... :
Esperanto.Net: Multlingva Informcentro pri Esperanto
Tio ĉi estas
http://www.esperanto.net/martin.weichert/asteriks3.html.
NE kopiu ĉi tiun paĝon! Sed hiperligoj al ĝi estas bonvenaj.
Last modified: Thu Apr 23 12:29:05 MET DST 1998
Kopirajto / Copyright İ 1996 Martin Weichert
<martinw@cs.chalmers.se>