Martin Weichert
novembro 1996
Cxu festinda jubileo? Kiun rolon vere ludis Yellow Kid? Kaj - kio do entute estas bildliteraturo?
Bildliteraturo, bildrakontoj, grafika literaturo, komiksoj, bildstrioj - multaj nomoj por la sama fenomeno. Sed ne nur la nomo varias, ankaù gxia difino. Por iuj gxi signifas proksimume «multkoloraj desegnitaj kajeretoj kun ridindaj figuracxoj kaj primitiva lingvajxo, sen arta valoro, kaj morale fiinfluantaj nian junularon». Bedaùrinde fipriskriboj tiaspecaj gxis hodiaù persistas! Ili minacis kaj malhelpis, kaj daùre malhelpas, la evoluon kaj ecx la ekziston de la bildliteraturo. Necesas do klarigi pri kio ni parolas.
Oni ankaù nomas gxin sekvenca arto (1) aù la naùa arto: al la klasikaj «sep artoj» oni aldonis en moderna tempo du novajn: la kinarton (kiu rakontas per sinsekvaj aù «movigxantaj» bildoj) kaj la bildliteraturon, kiu en sia moderna formo proksimume same junas kiel la kino, kvankam gxiaj radikoj ja antaùas gxin je pluraj jarcentoj, ja ecx jarmiloj. Mi cxi tie ne prezentos detalan historion de la bildliteraturo. Gxi estus longa kaj povus mencii ekzemplojn kiel hieroglifkomentitajn egiptajn bildseriojn, mezepokajn ilustritajn sanktullegendojn aù la faman tapisxon de Bayeux. Cxiuj havas ili komune: pluraj bildoj apudmetitaj kune rakontas sinsekvon de eventoj. Cxu unu sola bildo povus rakonti la turmentadon de Sankta Erasmo, aù la konkeradon de Anglujo? Unu bildo, kiom ajn realisma gxi estas, havas gravan limigon: gxi estas esence momenta. Bildsekvo per sia sekvenco malfermas tute alian dimension al bildarto: la tempan. Bildsekvenco povas rakonti anekdotojn, historiojn, novelojn, romanojn. (Cxi-lastajn oni nomas grafika romano (2), sed iuj, kiel la 4000-pagxa Cerebus de Dave Sim laù amplekso kaj profundo pli meritus la titolon «eposo».) Bildrakonto, kiel proza aù lirika rakonto, estas strukturita kaj progresas tempe. Iuj bildrakontoj, ekzemple, sekvas la strukturon de helena dramo kun enkonduko, intensigxo, kulmino, konkludo; aliaj de novelo aù de romano aù alia literatura aù drama formo, aù inventas sian propran laùplacxe. Nia lingvouzo malkasxas nin: Ni «rigardas» bildon, sed «legas» bildrakonton - ecx se tiu bildrakonto enhavas ecx ne unu vorton!
Malgraù sia longa historio la bildliteraturo cxiam restis en la ombro de siaj «baptogepatroj» bildarto kaj literaturo, kutime nur preteratentata de la «grandaj» artoj, sed foje ecx persekutata kiel nedezirata bastardo. Daùris gxis nia jarcento ke oni ekperceptis gxin kiel propran artformon, kiu havas sian propran lingvon, siajn proprajn esprimilojn kaj proprajn kapablojn. Antaù cxio estis la bildliteraturaj artistoj mem kiuj per eksperimentado malkovris - aù pli gxuste: kreis - tiun propran lingvon.
En tekstgvidita bildrakonto, la vortoj ankoraù misfidas la bildojn - kiel tiuj ja kapablus prezenti cxion? Rekta parolo, pensoj, movigxoj, temposaltoj, cxiuj sens-impresoj aliaj ol la vidaj - estas ja tiel multe rakontenda kion la okulo ne vidas! Kion la bildoj ankoraù ne kapablis esprimi, tion ili lernis. Ili ekrompis la striktajn limojn de realisma bildarto kaj komencis sendependigxi de la gvida teksto. Kaj simile kiel la parola filmo sennecesigis la tekstplatojn de la malnova mutkino, tiel ankaù la bildrakonto sennecesigis la gvidtekston kaj nun integris parolatajn vortojn en la bildojn per genia invento de la parolujoj, kiuj farigxis kvazaù rekonilo de la moderna bildliteraturo. Tamen ili fakte ne estas nova inventajxo! Parolrubandoj ornamas busxojn de bibliaj figuroj en malnovaj pregxejaj pentrajxoj; pasintjarcentaj anglaj karikaturoj jam havis «parolnubojn». Kaj la parolujo en kiu Yellow Kid eldiris sian getan slangon estis - lia cxemizo! Sed jam la jaron poste li ricevis konkurencon kiam Rudolph Dirks en Novjorko revivigis Makson kaj Moricon kiel The Katzenjammer Kids kun la hodiaù kutimaj parolvezikoj kaj kun frap- kaj movlinioj. Fine la bildoj liberigxis de la gvida teksto, kaj naskigxis la «vera», la bildgvidita bildrakonto, kiu do ne plu havas kontinuan gvidan tekston.
En bildgvidita bildrakonto la bildoj devas transpreni cxiujn taskojn kiujn la teksto havis. Cxu ili kapablas? Jes ja, kaj pli sukcese ol atendite! Unuopaj teksteroj povas ankoraù aperi en la bildoj (ekz-e por montri parolon, sonon, pensojn aù klarigojn), sed subite oni malkovras kiom parolemaj bildoj povas farigxi! Kiel proza literaturo jam delonge faris, bildoj subite komencas paroli «per bildoj», metafore: terura travivajxo havas laùvorte «harstarigan» efikon sur bildheroo, aù la «frosta klimato» de konversacio vidigxas en glaciigita parolveziko. Ecx antaùe «eksterbildaj» faktoroj ricevas atenton: ankaù la kadroj de la bildoj, la interbilda spaco, la arangxo de bildoj en la pagxo aù la blanka(?) pagxmargxeno, se uzataj gxuste, estas iloj kiuj kontribuas al la esprimpovo de la bildrakonto. Sekve ne plu eblas konsideri la unuopajn bildojn aparte; necesas rigardi ilin kiel komponajxon kiu formas tuton: ni nun parolas pri bildstrio.
Nur antaù nelonge unuopaj esploristoj, ekzemple Will Eisner (*) kaj Scott McCloud (*), ambaù mem bildliteraturaj artistoj, komencis serioze esplori la lingvo(j)n de bildliteraturo. Konvene McCloud prezentas sian trovajxojn mem - en bildrakonta formo!
Ne eblas paroli pri humuraj bildstrioj sen mencii Walt Disney, «patron» de Mickey Mouse (3) kaj Donald Duck (3). Disney ne desegnis mem la bildstriojn, sed lia imperio laborigas amason da desegnistoj, inter kiuj elstaras la «anasaj» artistoj Don Rosa kaj Carl Barks. La Disney-aj figuroj estas mondvaste konataj eksportartikloj de Usono, kaj ne senkaùze oni riprocxas al ili usonan kulturan imperiismon (*).
Ekde la komenca tempo humuro estas kaj restas unu el la plej gravaj kampoj de bildstrioj.
La rolantoj de aventuraj rakontoj estas kutime, sed ne cxiam, pli realece pentritaj ol tiuj de humurajxoj. En la detektivaj aventuroj de la (ordinara, ne super-)heroo Tintin, la desegnisto Hergé (pseùd. Georges Remi) de la renoma franca-belga skolo, enkondukis la stilon de la «ligne claire» (klara linio), kiun multaj post li imitis.
Pluraj el ili komentas tagan politikon. Jam en la 30-aj jaroj en Vieno publikigxis la kuragxe kontraùnazia bildstria serio Tobias Seicherl. La serio Doonesbury de G. B. Trudeau en Usono kritike komentas la tagan politikon kaj ricevis por tio, kiel unua bildstrio, la prestigxan Pulitzer-premion.
Alia ofta temo estas familia vivo. Ecx kiam cxefrolas en ili infanoj, la filozofiemaj aù socikritikaj komentoj en ili estas ofte tre aprezataj de plenkreskuloj, kiel en Peanuts kun Snoopy de Charles M. Schulz aù Calvin and Hobbes de Bill Watterson, aù el Sudameriko Mafalda de Quino.
Priskribi la nepriskribeblajn terurojn de Aùsxvic kaj Hirosxima kuragxas la bildliteraturistoj Art Spiegelman kaj Nakazawa Keizi. Spiegelman elektis en sia biografia grafika romano Maus simbolplenan prezenton de judoj kiel musoj kaj nazioj kiel katoj. El Japanio, lando kun propra bildliteratura tradicio sendependa de la amerika-eùropa, venas la ankaù al Esperanto tradukita Nudpieda Gen de Nakazawa, kiu bildigas la terurajn travivajxojn de la knabo Nakaoka Gen kaj lia patrino post la atombombo sur Hirosximo.
Pli ol duonon de la ekzistanta esperanta bildliteraturo konsistigas infanlibroj, inter ili longa vico de bildlibroj produktitaj dum la pasintaj kvardek jaroj en Cxinio.
Krom tiuj cxinaj infanlibroj, eldonado de bildliteraturo en Esperanto estis tre malabunda gxis la fino de la 70aj jaroj. En 1961 aperis en Francio La Eta Princo de Antoine de Saint-Exupéry. Samjare kaj samlande naskigxis Astérix de Goscinny kaj Uderzo, sed daùris pli ol dek jarojn gxis la apero de Asteriks la gaùlo en Esperanto 1979 cxe germana Asterix-eldonejo. Tiu sukcesa kunlaboro inter rondo de tradukemaj esperantistoj kaj neesperanta eldonejo bedaùrinde ne ripetigxis, cxu pro manko de pluaj tradukfortoj, cxu pro malemo de la neesperanta eldonejo investi en la ne profitdonan esperantan merkaton, kaj dum du jardekoj tiu numero de Asteriks en Esperanto restis unika.
Je la sojlo al la pli produktivaj 80-aj jaroj Hungara Esperanto-Asocio eldonis plurajn literaturajn verkojn, interalie la Faraono-n de Boleslaw Prus, en bildrakonta formo de Tibor Cs. Horváth. La menciita serio Tintin esperantigxis kiel Tincxjo en du albumoj cxe Casterman kaj Esperantix. Du germanaj klasikajxoj aperis retradukitaj: Der Struwwelpeter eldonigxis en nova traduko kiel Hirthara Petro, kaj Max und Moritz ecx en tri malsamaj tradukoj dum tri jaroj.
Dume aperis en Japanio la menciita Nudpieda Gen (Hadasxi no Gen). Moskva eldonejo Progreso daùrigis en 1989 la seriozan bildliteraturon per tri volumoj pri la rusa revolucio. Sveda eldonejo samnoma publikigis kvalitajn infanlibrojn, interalie kvinlibran serion Plupo de Inga Borg.
La 90-aj jaroj vidas francan bildrakonton Zamenhof (!) de Ghislaine Tilleux (teksto) kaj Bruno Disano (bildoj) tradukitan al Esperanto. Kaj fine la kroata eldonejo Izvori prenas la stafeton kaj regalas nin per pluraj novaj albumoj de Asteriks.
La premion pri la unua bildstrio kun originala Esperanto-teksto versxajne gajnas - neesperantisto! Jam en 1971 aperis verko apenaù konata en Esperantujo (4), cxar nek gxia aùtoro, nek gxia intencita publiko estas esperantistoj. Iom malflate por ni, Richard Corben en sia dulingva fantazimonda bildrakonto Rowlf paroligas la malamikajn monstracxojn en Esperanto, dum la «bonuloj» uzas ordinaran anglan. Laù propra eldiro Corben inspirigxis de la uzo de Esperanto kiel «aggressor language» en manovroj de la usona armeo kaj krome ne havas iujn, cxu pozitivajn aù negativajn, rilatojn al Esperanto (5).
Al la unuaj vere esperantistaj bildrakontoj apartenas Sergxo Sire, kies Noktoj kaj Rejn-Or' aperis en la 70-aj jaroj per «La KancerKliniko». En la postaj jaroj diversaj bildstrioj, ofte parodiaj, aperis jen kaj jen en junularaj Esperanto-periodajxoj: La brita «Kial Ne» presis La aventurojn de SuperZam, «Kontakto» la Tentaklon, kaj diversaj eretoj aperis dise en «GEJ-Gazeto», «Rok-Gazet'» kaj aliaj. Arnau Torras, kies verkajxoj jam aperis diversloke, nun aperigis propran albumon pri la D-ro SenEsperanto; pri tiu libro kaj aliaj novaperajxoj vi povas legi en cxi tiu numero de «Literatura Foiro». Ankaù al bildliteraturo apartenas la (tekstgvidita) rakonto porinfana La arbo kiu forkuris de Martin Burkert. Malgraù la manko de taggazetoj en Esperantujo ekzistas unu gazeta bildstri-serio: Gogo, la testudo de Martin Weichert satire komentas la Esperanto-Movadon en areto de diversaj Esperanto-gazetoj.
Literaturo + bildoj = bildliteraturo ? Ne cxiu teksto kun bildoj jam estas «bildliteraturo». Ofte oni aldonas ilustrajxojn al jam ekzistanta rakonto kiu estigxis sendepende de postaj aldonoj. Diversaj eldonoj de la teksto povas aperi kun malsamaj (aù ecx sen) ilustristoj. Tion prefere ni nomu ilustrita rakonto.
Kontraste en bildliteraturo ni havas bildrakontojn, kie la bildoj estas esenca kaj integra parto de la artajxo kaj ekestis kun gxi, cxu kunlabore inter tekst- kaj bildaùtoro, cxu - pli ofte ecx - de unu sama aùtoro por la tuta verko.
Kiel komunan terminon por ilustritaj rakontoj kaj bildrakontoj ni povas uzi bildhava rakonto.
La bildrakontojn oni plue povas distingi inter tekstgviditaj kaj bildgviditaj (vidu en la teksto). Kiel «verajn» aù striktasencajn bildrakontojn, la bildstriojn, oni ofte konsideras nur la bildgviditajn.
Klasifo de bildhava literaturo
Tiu sceno el Maks kaj Morits
(en traduko de Rudolf Fischer)
aspektas tre vigle - dank-al la falanta akvo,
kiu formas striojn tre similajn al «movlinioj» en modernaj bildstrioj.
Cxu Busch cxi tie jam antaùas sian epokon?
Konata vizagxo en realeca prezento de Disano ...
... kaj en parodia de Jano.
Sceno el Asteriks kaj la normanoj
kun tipaj bildstriaj elementoj.
La surprizigxon de la normana estro Grandbaf montras la metafore levigxanta
kasko, la «radioj» cxirkaù la kapo kaj la sola «!» en parolujo,
aldone al gestoj kaj mieno.
Movlinioj bildigas la rapidan alkuron de Obeliks kaj Malmuziks.
Jen Esperanto rolas en
taggazeta bildstrio el la serio Poeten og lillemor
de Jørgen Mogensen.
Gxi aperis la 13 aùg 1993 en «Berlingske Tidende», Kopenhago, dum la KEF:
«Estas strange ke Esperanto, Volapük
aù Inter-lingua neniam sukcesis!» -
«Jes, cxi-regione oni devas interkomprenigxi per germana marko!»
(eldanigis M. Weichert).
Gogo, la testudo kun du siaj amikoj: 'Viko kaj Kulo.