From: Oliver Kesner Subject: Re: perkomputila traduko: E-o kiel pontlingvo Date: 1 Dec 1995 21:07:56 GMT La sorto de la DLT-projekto estas resumita de Dan Maxwell, BSO/Language Technology, Baarn, Nederlando, en sia "Perkomputila tradukado: La revo kaj la realo," Esperanto-Dokumento 30E, Rotterdam 1992. Sur p. 2 li skribas: Al esperantistoj estas interese, ke ekzistis ampleksa projekto, nome Distribuita Lingvo-Traduko (DLT), en kiu Esperanto ludis tre gravan rolon. Tiu projekto okazis inter 1984 kaj 1990, ^ce la softvara firmao BSO (``Buro voor Systeemontwikkeling'') en Utrecht, Nederlando. Tiu projekto, same kiel multaj aliaj samcelaj projektoj, devis fini^gi pro manko de financaj rimedoj. Se tiaj rimedoj estos iam trovataj, eventuale eblos plu evoluigi la konservitan programaron. Diversaj ecoj de tiu projekto, de kiuj pluraj estas enprogramitaj en komputilo, estas prezentitaj en tiu ^ci dokumento. Kelkaj kunlaborantoj de DLT, inklude la a^utoron, laboris ^gis 1992 ^ce tiu firmao, celante uzi la akiritan scion kaj sperton por apliki komputilan teknologion al la analizo de homaj lingvoj.