Abrakadabra, Hokuspokus, Simsalabim

Martin Weichert, julio 1996

Antaśnelonge mi lanc^is enketon en la novaj^grupo soc.culture.esperanto pri la demando, c^u en diversaj landoj kaj lingvoj estas konataj la jenaj "sorc^formuloj" aś "magiaj vortoj":

Mi ricevis respondojn pri la lingvoj germana, angla, franca, hispana, finna, sveda, dana, nederlanda, islanda, rusa, pola kaj hungara.

Krome, por ekscii ion pli pri la etimologio, mi ankaś konsultis plurajn etimologiajn vortarojn (pri la germana, sveda, angla, kaj dana-norvega).

Jen miaj rezultoj:

Abrakadabra, Abracadabra

Konata en c^iu el la nomitaj lingvoj. Laś pluraj etimologiaj vortaroj, g^i jam en la 3a jc. trovig^is en la latina lingvo.

Sorc^formulo ligita al la juda kabalo. (La kabalo estas tre vasta kaj interesega temo, sed bonvolu ne postulu ke mi klarigu g^in al vi nun!)

La deveno de la vortoj mem estas ne certa. Unu konatino de mi proponas la devenon el la hebreaj vortoj "avera-ke-davera" = "mi kreas, parolante".

Oni ankaś faris aliajn interpretojn pri tiu c^i mistera kaj magia vorto, ekz-e asertis konekton kun la greka "Abraksas", aś kun la latina literkvaropo ABCD (A-Bra-Ca-Dabra), aś kun la hebrea literkvaropo ABRH (ABRH-kad-ABRH), la komencliteroj de "Ab, Ben, Ruah^-Hakodes^ = Patro, Filo, Spirito Sankta". Tiu lasta, kristanisma interpreto certe okazis nur pli poste, mi opinias.

Hokuspokus

Konata en (almenaś) la lingvoj germana, angla, franca, finna, sveda, dana, nederlanda, rusa, pola kaj hungara, kun ortografio laśe adaptita. Kelkfoje uzata kun aldono, kiel "hokus pokus filiokus" aś "hokus pokus fidibus". Parenca kun la angla "hoax" (kaj eble "bogus"?). Eble parenca kun alia, iom simila diraj^o "hax pax ...".

Uzata aś interjekcie, kiel sorc^formulo, aś substantive. (Ekz-e oni povus diri: "La balotkampanjo de la politikisto estis multa hokuspokuso, kiel kutime.")

La vortoj s^ajnas deveni el la latina lingvo. La aserto, ke "hocus pocus" devenas el la latinaj vortoj "hoc est corpus" uzataj en la romkatolika Sankta Meso, estas jam konata en la 17a jc. (kaj g^i ja sonas tre konvinka), sed g^i ne estas pruvita. La vera deveno restas neklara.

Simsalabim

La malplej konata inter la tri. Konata en la: germana, nederlanda, dana, sveda, finna, sed ne en la: angla, franca, rusa, pola, hungara.

Nur en unu vortaro mi trovis mencion pri g^ia etimologio, nome aludon al la refreno de iu infankanto, proksimume "Sim saladim bam ba sala du saladim". Laś Sebastiano estis germana magiisto "Kalanag" kiu inventis g^in (surbaze de tiu kanto) en tiu c^i jarcento. C^u eble tiu Kalanag turneis g^uste en la g^ermanaj kaj nordiaj landoj?

Amuzan noton pri "Simsalabim" en Esperanto oni trovas c^e: http://www.std.com/obi/Esperanto/word-lists/oftaj-morfemoj.txt (Mi tre surprizig^is kiam mi traserc^is la reton por la vorto "Simsalabim", kaj trovis - dokumenton en Esperanto!)

Refoje koran dankon al c^iuj kiuj respondis mian enketon!

    a
   a m
  a m i
 a m i k
a m i k e 
	   m a g i e
	    a g i e
	     g i e
	      i e
	       e
salutas
Martin

(Reen)