Limerikoj

Martin Weichert

en Esperanto (*)

1980
  Vizitis tre dika abato
  la cirkon iam je sabato.
    Oni diris al li:
    "Vi devas pagi por tri,
  sed estos donata rabato."

1987

  Jen ĉino en fora Pekino
  parolis al sia edzino:
    "Se estus vi sveda,
     mi trovus vin teda -
  al ĉino nur plaĉas ĉinino!"


  Milionul' en Parizo
  trafiĝis de l' mezviva krizo.
     Malantaŭ Hinduj'
     fariĝis li tuj
  derviŝo sen ŝu' kaj ĉemizo.


  Muzikistin' en Manĉestro
  amoris kun la orĥestrestro.
     Dum fug' en minor'
     haltis lia kor' -
  ŝi donis al li da kares' tro.


  Parolis turisto en Malmö
  "Prefere ol kapti la salmö,
    aŭ naĝi en fjordo
    en malvarma nordo
  mi ludas kun ŝalmö sub palmö!"


  Renkontis du urugvajaj
  knabinoj kun tri uloj tajaj.
    La komuniko
    okazis per fi...ngroj.
  La kvin estis tamen tre gajaj.


  Al homo malriĉa en Dovro
  tre mankis varmiga pulovro.
    "Ne restu", jen li-
    a vivfilozofi',
  "pro povro en Dovro sen kovro!"

Esperanto

What is Esperanto? L'espéranto, c'est quoi? Was ist Esperanto? ... :
Esperanto.Net: Multlingva Informcentro pri Esperanto

Esperanto - kio estas tio?


Kopirajto İ 1980, 1987 Martin Weichert <martinw@cs.chalmers.se>