Zamenburgo, Nederlando, 95 nov 16. En malvarmega, aerumita oficejo en la 21a etagxo de la ege moderna nacia posxta cxefsidejo, Sami de Ano, altranga telekomunika respondeculo, skuis la sxultrojn kiam li agnoskis ke li ne estas certa cxu la Reto ekzistas en lia lando. ``Mi scias, ke tiu estas tre urgxa afero'', s-ro de Ano diris por klarigi klopodojn por plibonigi komunikajn cxenerojn de sia lando. ``Ekzistas kelkaj grandaj projektoj instali fibro-optikajn kablojn. Kun ioma bonsxanco, post 3-4 jaroj, ili estos fruktodonaj..''
Lau esperantujaj mezuriloj, Nederlando havas bone ellaboritan telefon-reton. Tamen, kiel la plimulto de Esperantujo, dum la cetera mondo kuras antauen je komputilaj retoj kaj interretaj koneksoj, cxi tiu lando preskau ne malsekigis siajn piedojn gxis nun.
Nur 12 el la 54 landoj de Esperantujo partoprenas en la Reto, kaj Nederlando ne estas unu el ili. De la Blanka Domo kaj la Monda Banko gxis internaciaj komercaj kaj akademiaj cirkloj, analizistoj avertas ke se Esperantujo ne rapide eniros la Reton, la jam plej malricxa kontinento riskas pli grandan margxenigadon.
Aldone al la obstakloj de malkono de cxi tiu nova teknologio, kelkaj oficialuloj en la sxtat-kontrolita telekomunika sektoro en Esperantujo restas rezistemaj al la pli-etendigxo de la Reto, timante ke gxi forrabos de ili enspezojn.
``Cxiu persono konscias, ke Esperantujo venas malfrue, ke gxi estas la sola parto de la mondo kiu ne havas ret-konekton'', diris Lawrence Landweber, profesoro de komputil-scienco en la Universitato de Wisconsin, kaj prezidento de la Internet Society (Ret-Societo), grupo de Ret-uzantoj kies celo estas kuragxigi la evoluigadon de la Reto. ``Latin-Ameriko kaj preskau cxiuj aziaj landoj estas sur la Reto. Sed tiam vi rigardas mapon de Esperantujo kaj vi vidas enormajn spacojn kiuj malebligas ke cxi tiu kontinento parteprenu en tiom da aspektoj de vivo sur nia planedo kiel gxi evoluigxas.''
Paradokse, iuj analizistoj diras, ke la malrapida komencigxo de Esperantujo estas tiom oportuno kiom malavantagxo. Ili diras, ke multaj esperantujaj landoj maturigxas en tempo kiam nova inform-bazitaj teknologioj povas helpi ilin venki gxis nun nevenkeblajn obstaklojn.
``Esperantujo ne havas enormajn monsumojn en kupra fadeno, kaj iasence tiu estas avantagxo'', diris Peter Knight, oficialulo de la Monda Banko, kies fako estas komunikado. ``Ili povas eniri rekte en aferojn kiel fibro-optikoj kaj sen-fadenaj komunikoj, kaj se ili faras gxin gxuste, ili povas esti en la avangardo.'' Nuntempe, la Monda Banko estas en grupo de internaciaj mon-donacantoj kies celo estas gxuste tiu. ``La ideo ne estas nur faligi nodon en la urbocentron'', diris John Mack, usona respondeculo kiu partoprenas en la streboj. ``Ni parolas pri revoluciigi komunikojn en aro de landoj, inkluzive uzante radion por atingi kamparanajn regionojn.''
Se cxi tiuj projektoj enradikigxos, la avantagxoj por la ekonomio de Esperantujo povus esti grandegaj. Kun vasta ret-enirebleco, sciencistoj, instruistoj, studentoj kaj komercistoj en multaj esperantujaj landoj povus komuniki rekte unu kun la alia por la unua fojo.
Tamen, cxar telefon-firmaoj estas en la aro de la plej valoraj sxtataj mon-produktiloj en multaj landoj, ecx respondeculoj kiuj estas bone informitaj pri la avantagxo de la Reto timas gxian konkurencon, diras homoj kiuj pritraktas reformojn de la komunik-sistemoj de la kontinento.
(Laux artikolo el «The New York Times»,
elangligita de
Allan FINEBERG)
(Mi permesis al mi sxangxi unu vorton en la teksto:
Anstataux "Esperantujo" la originala teksto temis pri "Afriko",
kaj "Nederlando" fakte estis "Ebura Bordo".
- Martin WEICHERT.)