1.
Blovas vent' sur flugvoj' tri
Laŭte bruas la motoroj
Fulmrapidas la avi'
ĝin mi aŭdas nur el foroj
Kaj malsekas la asfalt'
Falas pluvo kaj trankvilo
Startas, ŝvebas ja sen halt'
nuben la aviadilo.
Rekantaĵo
Super la nuboj
ĝuus mi liberecon sen fin'
Ĉiuj timoj, ĉiuj zorgoj de mi
sur la tero postrestus kaj ti'
kio iam al mi gravis sur ter'
estus nula afer'.
2.
Mi rigardas longe ĝin
Estas la ĉiel' obskura
Pro griz' pluva la maŝin'
nun fariĝas senkontura
Jam perdiĝis el okul'
la avia eta lumo
Nur penetras tra l' nebul'
la monotona zumo.
3.
Ne aŭdeblas la avi'
Pluvpleniĝas mia jako
Sur voj' kafon flaras mi
ĉe la flugkontrolbarako
En la flakoj la benzin'
nun irizas por l' okulo
Se mi sidus en maŝin'
estus mi feliĉulo.
| Tiu
cxi TTT-ejo membras en Kreskanta Kantaro. [ Posta ] [ Antaua ] [ Hazarda ] [ Listigu ] [ Aldonu ] [ Redaktu ] |