[Tintin + Milou]

HERGÉ

La aventuroj de TINCXJO

en Esperanto (*)

Latin3-a versio



Enkonduko

La 10-an de januaro 1929, la juna jxurnalisto Tintin kun sia hundo Milou envagonigxas en Bruselo trajnon al Moskvo. Per tiu bildrakonto, kreita de la granda belga bildliteratura artisto Georges Remi kun la plumnomo Hergé kaj publikigita en la belga porjunula semajngazeto Le Petit Vingtième, komencigxas longa serio de ekscitaj aventuroj kiuj igis la junan heroon el Belgujo vaste konata kaj populara en multaj diversaj landoj kaj lingvoj. Sub la nomo Tincxjo ili atingis ankaux Esperantujon. Hergé kreis pli kaj pli da aventuroj de sia juna heroo kaj restis fidela al li gxis la morto, kiu trafis lin la 3-an de marto 1983 meze en la laboro pri sia lasta albumo, nefinita, Tintin et l'Alph-Art.

«TINCXJO PAROLAS ESPERANTON»

[kovrilo: Le crabe aux pinces d'or]

«La aventuroj de Tincxjo kaj Miluo estas la kreajxo de la belga desegnisto Hergé. Ili ampleksas 22 albumojn, kies suma eldonkvanto multe preterpasis 60 milionojn da ekzempleroj. Ili estas tradukitaj al 30 lingvoj kaj furoras same en Islando kiel en Brazilo.

Kvankam Tincxjo kaj Miluo jam vojagxis preskaux cxien en la mondo sen rimarkindaj lingvaj malfacilajxoj, oni povas esperi, ke tiu cxi eldono ebligos al novaj legantoj el plej diversaj landoj ankaux amikigxi kun ili.

Eldonante aventuron de Tincxjo en Esperanto, la Auxtoro, la tradukinto kaj la eldonistoj celis ankaux kontribui al pli granda disvastigo de Esperanto, mirinda komunikilo inter la popoloj. Ili esperas, ke tiu amuza legajxo helpos al pli bona diskonigo de la lingvo de Doktoro Zamenhof.»

(dorskovrila teksto de La krabo kun oraj pincxiloj, 1981)

Gxis nun aperis en Esperanto

Se vi volas acxeti Tincxjo-librojn en Esperanto:

La persona galerio

[Tintin + Milou]
Tincxjo, Miluo
Tintin, Milou
Juna jxurnalisto, mondvojagxanta, kaj lia hundo.

s-roj Citserono kaj Tsicerono
M. Dupond et Dupont
Tiu paro de tre konfuzeblaj (en cxiuj signifoj de la vorto!) detektivoj farigxis konstantaj akompanantoj de Tincxjo kaj Miluo tra multaj aventuroj.

kapitano Hadoko
Capitaine Haddock
Unue aperinta en La krabo kun oraj pincxiloj, ankaux li farigxas fidela amiko de Tincxjo. Lia rilato al alkoholo estas ade reaperanta temo...


Fondation Hergé prezentas la cxefpersonojn kun iliaj nomoj en 55 (!) lingvoj.

La insultoj de kapitano Hadoko

Famas sxipestro Hadoko pro sia abunda, sxajne senfina provizo de insultvortoj, kiun li kapablas elbusxigi en krizaj situacioj, ekz-e kiam iu forpafas lian viskian botelon. Jen la bela salvo, per kiu li atakas hordon de militemaj berberoj en La krabo kun oraj pincxiloj, pgx. 37:
"Kanajloj!... Gluuloj!... Sensxuuloj!... Trogloditoj!... Cxuk-cxuk-sxaftoj!... Sovagxuloj!... Aztekoj!... Ranoj!... Tapisxvendistoj!... Ikonoklastoj!... Sentauxguloj!... Ektoplasmoj!... Rivermaristoj!... Volapukistoj!... Galeopitekoj!... Leptinotarsoj!... Fugxuloj!... Makakoj!... Parazitoj!... Vafloferoj!..."
Mi konfesas, ke ankaux mi ne konas la signifon de cxiuj tiuj...


Aliaj TTT-ligoj

Tincxjo en TTT

Ekzistas abunde da TTT-ejoj pri Tincxjo. Jen nur malgranda elekto:

Aliaj interesaj ligoj

Vidu ankaux la TTT-pagxojn:

Esperanto

What is Esperanto? L'espéranto, c'est quoi? Was ist Esperanto? ... :
Esperanto.Net: Multlingva Informcentro pri Esperanto

Esperanto - kio estas tio?


Tiu cxi TTT-ejo membras en la Tincxjo-TTT-ringo

Tiun cxi TTT-ejon estras Martin Weichert
Cxu vi volas aligxi al la Tincxjo-TTT-ringo?
 
[Antauxa] [Posta] [Hazarda] [Postaj 5] [Listigu cxiujn]


Tio cxi estas http://www.esperanto.net/martin.weichert/tincxjo.html.
NE kopiu cxi tiun pagxon! Sed hiperligoj al gxi estas bonvenaj.
Last modified: Fri Dec 4 20:42:16 MET 1998
Kopirajto © 1996 Martin Weichert <martinw@cs.chalmers.se>