![[kovrilo: Le crabe aux pinces d'or]](bildoj/crabor.gif)
"La aventuroj de Tinĉjo kaj Miluo estas la kreaĵo de la belga desegnisto Hergé. Ili ampleksas 22 albumojn, kies suma eldonkvanto multe preterpasis 60 milionojn da ekzempleroj. Ili estas tradukitaj al 30 lingvoj kaj furoras same en Islando kiel en Brazilo.(dorskovrila teksto de La krabo kun oraj pinĉiloj, 1981)Kvankam Tinĉjo kaj Miluo jam vojaĝis preskaŭ ĉien en la mondo sen rimarkindaj lingvaj malfacilaĵoj, oni povas esperi, ke tiu ĉi eldono ebligos al novaj legantoj el plej diversaj landoj ankaŭ amikiĝi kun ili.
Eldonante aventuron de Tinĉjo en Esperanto, la Aŭtoro, la tradukinto kaj la eldonistoj celis ankaŭ kontribui al pli granda disvastigo de Esperanto, mirinda komunikilo inter la popoloj. Ili esperas, ke tiu amuza legaĵo helpos al pli bona diskonigo de la lingvo de Doktoro Zamenhof."
"Kanajloj!... Gluuloj!... Senŝuuloj!... Trogloditoj!... Ĉuk-ĉuk-ŝaftoj!... Sovaĝuloj!... Aztekoj!... Ranoj!... Tapiŝvendistoj!... Ikonoklastoj!... Sentaŭguloj!... Ektoplasmoj!... Rivermaristoj!... Volapukistoj!... Galeopitekoj!... Leptinotarsoj!... Fuĝuloj!... Makakoj!... Parazitoj!... Vafloferoj!..."Mi konfesas, ke ankaŭ mi ne konas la signifon de ĉiuj tiuj...
![]() |
Tiu ĉi TTT-ejo membras en la Tinĉjo-TTT-ringo | ![]() |
http://www.esperanto.net/martin.weichert/tincxjo3.html.