Nu, la ideo uzi komputilojn por registri bibliotekajn katalogojn ne estas aparte originala, kaj supozeble vi reagos: Jes ja, ni ja ankaś jam havis tiun penson, sed mankas mono kaj laborantoj por tio. Bedaśrinde, tia estas la situacio pri multaj E-bibliotekoj.
Mi konscias pri la financaj/organizaj problemoj de tia enkomputiligo. Tamen indas jam nun pripensi ankaś kiuj pliaj pas^oj povos sekvi se (aś prefere: kiam) la enkomputiliga tasko estos solvita. C^u la sola profito estu tio ke la koncerna bibliotekisto, sidanta sole c^e sia persona komputilo, povu pli rapide trafoliumi la registraj^ojn? Aś c^u ni uzu ilin por surpaperigi ankoraś pli belajn, pli dikajn librokatalogojn, per kiuj la diversaj Esperanto-bibliotekoj reciproke plenigos siajn librobretojn?
Laś mi, la nuna stato de komputiloj kaj komputilaj retoj ebligas al ni jam celi pli alten: La katalogoj de la diversaj Esperanto-bibliotekoj estu ne nur registraj^oj en unuopaj izolitaj komputiloj ie, sed ili estu rekte, rapide kaj aktuale alireblaj kaj serc^eblaj tra la komputila reto.
Por doni ekzemplon: Se mi hodiaś serc^as iun raran Esperanto-libron, mi povas skribi al iu biblioteko en kiu mi supozas ke g^i eble trovig^as. La bibliotekisto laś mia peto traserc^os sian katalogon, kaj en kazo de malsukceso povas sugesti al mi aliajn bibliotekojn kiuj eble havas la libron. Konsulti librokatalogojn de aliaj bibliotekoj povas helpi, se ili estas sufic^e fres^dataj, sed devas malsukcesi se la serc^ata libro nur j^us tute nove akceptig^is en la bibliotekon. Perkomputila registrado en la unuopaj bibliotekoj povas iomete rapidigi la serc^on, sed ne esence s^ang^as la procedon, se la komputiloj ne estas retligitaj.
Nekompareble pli efikan serc^adon jam nun ofertas diversaj neesperantaj bibliotekoj. Pere de simpla, retligita komputilo eblas konektig^i al biblioteka datumbazo el la propra hejmo. Serc^peto laś aśtoro, titolo, tema klasifo aś alia kriterio dum daśro de kelkaj momentetoj rivelas kiu(j) dezirata(j) libro(j) ekzistas en la kolekto. La datumbazo povas kovri samtempe plurajn diversajn kolektojn. En tiu kazo via serc^o liveros ne nur liston de librotitoloj, sed samtempe ankaś informon kiu(j) el la partoprenantaj bibliotekoj posedas kiu(j)n el la trovita(j) verko(j), kaj vi eble ec^ povos tuj mendi prunton el la por vi plej proksima aś konvena ejo.
Ofte tiuj sistemoj estas nomataj nacilingve "OPAC = On-Line Public Access Catalogue" (proks. senpere publike legebla katalogo). Ilin utiligas diversaj publikaj bibliotekoj, ofte universitataj aś s^tataj, inter ili la Naciaj Bibliotekoj de kelkaj landoj, ampleksantaj plurajn milionojn da libroj. C^u ni esperantistoj sukcesos krei "Nacian Bibliotekon" de Esperantujo? Supozeble g^i enhavus ion inter dudek mil kaj kvindek mil librojn: La plej grandaj Esperanto-bibliotekoj posedas po inter dek mil kaj dudek mil erojn, kaj sen komuna komputila katalogo estas neeble scii kiom granda estas la stoko kiu estas al ili komuna kaj kiom estas unikaj^oj. (La plimulto de la tiel nombritaj eroj estas fakte libroj. Se oni etendus la katalogon ankaś al aliaj kolektitaj eroj - periodaj^oj, bros^uroj, afis^oj, manuskriptoj, muzeaj objektoj, ktp. - g^ia amplekso nepre plioblig^us de kelkdek al kelkcent mil! Sed tio estas ja alia historio.) De la "Kompleta Biblioteko" de Esperanto estus nur eta pas^o al la "Kompleta Bibliografio" de Esperanto: kompleta listo de c^iuj Esperanto-libroj iam aperintaj, sendepende c^u ili efektive trovig^as en iu Esperanto-biblioteko aś ne.
Kiel do procedi por atingi tiujn ambiciajn celojn?
1) La baza kaj plej postula tasko estas, kompreneble, la komputila registrado de la ekzistantaj Esperanto-bibliotekoj. Pioniran rolon pri tiu enkomputiligo oni povas atribui al la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen kaj la Hispana Esperanto-Muzeo en San Pablo de Ordal, kiuj ambaś nun disponas pri po preskaś dek mil libroj en komputila registrig^o. Mil titolojn registris Flandra Esperanto-Ligo. La plej grandaj Esperanto-bibliotekoj kun pli ol dek mil eroj tamen laś mia scio c^iuj malhavas komputilan registradon g^is nun:
Planoj por enkomputiligo ekzistas laś mia scio almenaś por Rotterdam kaj por Kortrijk. La plej grava obstaklo estas, kiel c^iam, mono: La farendaj laboroj de entajpado (kiam slipara aś alia katalogo jam ekzistas) kaj klasifado (kiam nenia katalogo ekzistas) estas tiom grandaj ke estus tre nerealisme esperi je iu sindonega senpaga libervolulo - kaj sklavan laboron malpermesas hodiaśaj leg^oj. Ankaś post la kompletigita enkomputiligo de la aktuala havaj^o la laboro ne finig^as: Tiam sekvos la kontinua flegado de la biblioteko, katalogado kaj registrado de la senc^ese alvenantaj novaj libroj, sen kio c^iu katalogo rapide malaktualig^as - laboro por profesia bibliotekisto.
2) Due, la komputilaj katalogoj estu legeblaj tra la komputila reto. Laś stato de marto 1996, la katalogo de Aalen (9000 Esperanto-libroj) kaj tiu de la biblioteko de Flandra Esperanto-Ligo (1000) estas legeblaj en la reto. Bedaśrinde ili ankoraś ne estas serc^eblaj tra la reto: Necesas kopii tra la reto la kompletan komputilan dosieron (1,5 MB por la alena katalogo) kaj traserc^i g^in en la propra komputilo. Tiu dosiero ankaś ne spegulas la aktualan staton de la biblioteko, sed postsekvas g^in je kelkaj monatoj. La sekva pas^o estos do
3) Tra-rete serc^eblaj librokatalogoj. La aktuala enhavo de la biblioteko, do la sama komputilo en kiun oni registras la datumojn, estu perrete demandebla laś diversaj serc^kriterioj. Por realigi tion jam ekzistas diversaj komfortaj kaj kapablaj komputilaj helpiloj kiaj telnet, OPAC, WAIS, TTT/WWW k.s.
4) Tiu kiu volas ekscii pli pri la unuopaj Esperanto-bibliotekoj, (historio, agado, celoj, enhavo, situo ktp.) s^atos legi pli detalajn prezentojn de tiuj bibliotekoj en TTT (Tut-Tera Teksaj^o, = WWW, World-Wide Web). G^is nun (marto 96) trovig^as tri tiaj prezentoj en la reto: Pri Biblioteko Hodler (en angla lingvo!), Internacia Esperanto-Muzeo Vieno (en germana) kaj Germana Esperanto-Biblioteko Aalen (en Esperanto).
5) C^iuj enretaj katalogoj estu kunligitaj, tiel ke eblas serc^i per unu sama serc^o tra pluraj kolektoj kune. Ideale estus se oni nur bezonus unu fojon doni serc^ordonon por traserc^i c^iujn katalogojn, sed ankaś eblus plurfoje doni la saman serc^ordonon por la diversaj katalogoj.
6) Por celata "Kompleta Bibliografio de Esperanto" oni registru ankaś librojn pri kies ekzisto oni scias, sed kiuj ne trovig^as en iu konata biblioteko. Post la kunig^o de la plej grandaj ekzistantaj librokatalogoj supozeble restas nur tre malmultaj tiaj "perditaj verkoj".
7) Kiam tia granda komuna librokatalogo ekzistos enrete, tiam ankaś estos relative facile elkomputiligi g^in, kaj oni povos pripensi c^u havebligi g^in sur aliaj datumportiloj: c^u sur komputila disketo, c^u sur komputila kompakta disko, c^u sur mikrofic^o, c^u sur papero. (Surpapera eldono de la kompleta katalogo konkurencus je unu g^is du PIV-oj laś nombro de pag^oj - c^u ankaś laś populareco, estas alia demando!) Supozeble tamen la aliaj datumportiloj farig^os malpli gravaj por la eldono de katalogo kiam pli kaj pli da esperantistoj ekhavas eblecon uzi komputilon kaj konektig^i al la reto.
C^u la esperantistoj estas pretaj por la tria jarmilo?