Virtuala Realo

Cerbumo pri Esperanto kaj novaj teh^nikoj

Martin Weichert

Pasintan semajnon mi vizitis mian amikon Moldur. Li estas bona knabo, tre fervora esperantisto, nur iomete freneza. Kelkfoje mi ne scias c^u li estas pli freneza pri Esperanto aś pli freneza pri komputiloj.

Li salutis min de malantaś la komputila ekrano, tuj supers^utante min per sia entuziasmo: ``Imagu! Esperanto kaj la komputila reto -- kia grandioza simbiozo! Interlingvo kaj Interreto: Ambaś servas por la sama celo: Tutmonda komunikado. Al c^iu esperantisto -- retkonekton, kaj al c^iu retuzanto -- esperantokurson. Ha! Kia utopio! La informa supers^oseo! Virtuala realo! En cyberspace c^iu parolos Esperanton!!''

Antaś ol li komplete ekdeliros mi sukcesis inters^ovi etan demandon: ``Sajberspejs? Virtuala realo? Kio estas tio??'' Anstataś respondo li iom abrupte sidigis min en komfortan fotelon meze de komplika komputila instalaj^o kaj surkapigis al mi ion kio similis al motorciklula kasko kun amaso da buntaj dratoj kaj kabloj. La manon mi devis s^ovi en specon de kirasa ganto, similmaniere konektita al la granda datumaparato. Antaś ol la vido antaś miaj okuloj komplete s^ang^ig^is, mi aśdis liajn lastajn klarigajn vortojn: ``Tio estas la datumkasko, kaj c^i tio la datumganto'', kiuj kompreneble nenion klarigis al mi. Kian trukon Moldur provas prezenti al mi?

...Ina promesis prezenti al sia loka Esperantogrupo prelegon pri Claude Piron. C^ar s^i ne scias multon pri la populara aśtoro, necesas iom da esplorlaboro. Ina ens^altas la komputilon kaj tajpas kelkajn komandojn kiuj konektas s^in al la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen por ekscii kiuj verkoj de Piron trovig^as tie. Klak, klak, s^i entajpas la nomon PIRON kaj post kelkaj momentoj ricevas liston de pluraj libroj kaj artikoloj. Unu butonpremo konservas la liston en datuman dosieron en s^ia komputilo. Du pliaj klavpremoj kondukas s^in de Aleno al Roterdamo, al la Biblioteko Hodler de UEA, kie s^i ripetas la proceduron kaj ricevas ec^ pli longan liston, kiun s^i ankaś konservas.

Ina decidas ke jen kelkajn el tiuj libroj s^i bezonos por sia prelego, kaj s^i s^altas de Biblioteko al Libroservo. Klak, klak, s^i entajpas sian UEA-kodon, kaj fina butonpremo konfirmas la mendon. Preskaś sammomente la roterdama komputilo resendas al s^i la konfirmon: jes, la dezirataj libroj trovig^as en la stoko kaj estas tuj sendotaj al s^i; la mono, inkluzive imposto kaj sendkostoj, jam estas debetita de s^ia UEA-konto.

Bone! Eble s^i trovos ec^ pli da materialo aliloke.

Subite s^in interrompas laśta ``pep!''. La komputilo blekas, kaj sur la ekrano prezentig^as la vizag^o de juna japano. Ina kompreneble scias kion tio signifas: ke j^us alvenis komputilreta mesag^o, kaj ke tiu nekonata junulo estas la sendinto. S^i legas kion la japana samideano mesag^is al s^i: Li studas en Japanio la historion de s^ia lando kaj intencas viziti g^in post kelkaj semajnoj, c^u s^i povos gastigi lin kun Pasporta Servo, kaj helpi ektrovi kelkajn informojn pri la loka trafiko en s^ia urbo? Ina pludirektas la pritrafikan demandon al loka datumbazo pri urba trafiko, kaj respondas al la japano ke li estos bonvena al s^ia hejmo.

Reen al la serc^o pri Piron. Klak, klak, kaj Ina estas konektita al alia komputilo kun forta, sed rapida serc^programo. En kiu lando de la mondo tiu alia mas^ino efektive trovig^as ne estas videble de ties adreso, sed por la funkciado tio fakte ne estas bezonata. Denove s^i tajpas CLAUDE PIRON, kaj s^i rapide ricevas respondon: Kelkaj tekstoj de Piron estas elektronike arh^ivitaj en komputilo en Usono. Alia arh^ivkomputilo en Belgio enhavas recenzon pri Piron, j^us aperis en MONATO. Klak, klak, kaj la tekstoj estas jam alsenditaj el Ameriko kaj el Flandrio kaj konservataj en la komputilo de Ina. Sed la plej bona trafo estas -- la ``hejmpag^o'' de la aśtoro! Sur la ekrano afable ridetas lia vizag^o, kaj en kelkaj vivpriskribaj vortoj li prezentas sin mem al la komputilreta leganto. Bonege! S^i surpaperigas la portreton kaj la informojn. Tiujn s^i povos bone utiligi en sia prelego. Nur domag^e ke li ne havas retpos^tan adreson!, bedaśras Ina, c^ar s^i volonte farus kelkajn demandojn al li persone. S^i vidas nun ke la pag^o pri Piron venas de la Kultura Centro Esperantista, kaj s^i eklegas pri tiu Centro. Tie oni ofertas diversajn kursojn kaj stag^ojn, pri kiuj s^i ec^ ne sciis. Ho, sonas interese! Oni povas tuj alig^i rekte per la komputila reto. Bons^ance trovig^as enkomputila kalendaro de Esperanto-arang^oj, do s^i povas tuj kompari la datojn en kiuj s^i estos libera...

Ho, s^i jam deflankig^is de sia temo, la serc^o pri Piron. Daśre okazas tiel kiam s^i ``velbretas'' en la reto! Sed aliflanke, se s^i tiam ne estus velbretinta en la reto, s^i neniam estus trovinta la informon pri s^ia landa Esperanto-asocio kaj la enreta esperantokurso. Cetere, baldaś komencig^os la progresanta Esperanto-kurso en la reto. Tiam estos posttagmezo por la eśropaj kaj mateno por la nordamerikaj partoprenantoj, kaj ili c^iuj renkontig^os en reta konversacio por nova leciono. G^is tiam estos ankoraś unu horo, kaj s^i havas tempon por ekverki la tekston de la prelego. Bone, ke la tekst\-redakta programo en s^ia komputilo komparas c^iun vorton kun PIV kaj tuj indikas al s^i mistajpojn!

Ina malkonektas sin de la komputila reto, kaj...

Moldur malkonektas min de la komputila revo, kaj mi vekig^as al la realo. Aś c^u realo? ``C^u tio estas realo, kion vi montris al mi?'' mi demandas mian amikon, tirita inter miro kaj skeptiko. ``C^u tiuj datumbazoj vere ekzistas? Tiuj Esperanto-informoj, tiu tuttera teksaj^o, tiu saltado inter kontinentoj, la per-retaj mendoj kaj alig^oj? C^u ni ne plu bezonos paperajn alig^ilojn en Esperantujo?'' (Kaj... c^u Ina estas reala?)

``Jes kaj ne. G^i estas virtuala realo,'' respondas Moldur kripte.

``Mi komprenas,'' mi diris, kvankam mi ne komprenis.

Bons^ance Moldur plu klarigis. ``La teh^nikoj, la metodoj, la iloj, c^io tio jam ekzistas kaj estas intense uzataj. Milionoj da uzantoj jam partoprenas en tiu reto, kaj centmiloj da ili havas proprajn ``hejmpag^ojn'', multoble interligitajn kvazaś araneaj^o c^irkaś la tuta mondo. Perretaj mendoj estas c^iutagaj^o en la reto. Konversaciaj rondoj en la reto, kie homoj en diversaj landoj kunsidas kaj ``kunbabilas'' (kvazaś konferenca telefonado), funkcias senprobleme. Kaj mi ankoraś ec^ ne menciis la elektronikajn afis^tabulojn, la diskutejojn kaj disputejojn. Kaj tiel plu.''

``Impone! Oni povus paroli pri ``PPP'': Plen-Planeda Plektig^o. Sed kio do estas tiuj ``hejmpag^oj'' kiujn vi menciis?''

``Ni tamen titolas tion ``TTT'': Tut-Tera Teksaj^o. Hejmpag^o estas simple informpag^o en la reto, kie oni prezentas sin mem, ekzemple montras portreton, skribas pri sia okupo, siaj interesoj, kaj enmetas aśtomatajn ligojn kiuj direktas al aliaj, rilataj hejmpag^oj. Iu ajn povas havi hejmpag^on en TTT, ekzemple esperantisto kiel vi aś mi.''

``Aś ekzemple Claude Piron aś... c^u eblus trovi hejmpag^on pri Zamenhof mem? Sed tio ja certe ne eblas!''

``Kial ne? En la reto nenio maleblas. Kaj cetere, ne nur persono, ankaś organizo aś institucio povas havi hejmpag^on.''

``Imagu! C^iu Esperanto-organizo povus havi tian hejmpag^on en TTT, kaj tiel reklami pri si! UEA, TEJO, SAT, AIS, la Akademio de Esperanto, c^iuj Landaj aś Fakaj Asocioj. Se mi serc^as kontaktadreson proksiman al mi, mi rigardas en la reton. Se mi volas mendi ion de mian Landa Asocio, mi faras tion per la reto. Se mi volas scii c^u UEA ofertas iun specifan servon, mi sciig^as per la reto -- kaj ec^ tuj mendas per la reto! Forgesu la Jarlibron -- vivu la reto!''

``Nu, nu, ni ne bezonas forj^eti la Jarlibron -- g^i estos kaj restos nemalhavebla informfonto ankaś en papera formo. Ne forgesu, ke tamen ne c^iuj esperantistoj havas retkonekton, nek havos. Por ili c^iam la Jarlibro restos la informfonto numero unu pri la Esperanto-Movado. Sed por tiuj uzantoj kiuj havas la eblecojn, tre probable la reto forpus^os la Jarlibron de la unua loko al la dua: g^i povas doni tag-aktualajn informojn, g^i ebligas aktivan partoprenon, g^i liveras senlime multajn informojn rekte en vian hejmon.

Pensu ekzemple pri kongresoj kaj periodaj^oj! C^iu Esperanto-Kongreso povas havi hejmpag^on kiu varbas por la kongresa lando, donas utilajn informojn pri la Kongreso, kaj ec^ akceptas alig^ojn. Esperanto-gazetoj povas varbi abonantojn, prezenti sin mem per kelkaj specimenaj artikoloj, kaj ricevi legantleterojn per reta pos^to. Kial ne kombini ambaś: En la venonta Universala Kongreso ni havu retkonektitan komputilon, kiu c^iutage liveras plej fres^datajn informojn el la Kongreso al la tutmonda retanaro!''

``Sonas tro bele por esti vera. Sed tio ja estas nur utopio, fikcio, aś c^u?''

``Mi nomas g^in scienca fikcio. Esperanto-hejmpag^oj, mendoj tra la reto -- c^io tio estas principe realigebla. Sed en reala Esperantujo...'' Lia mieno malhelig^is. ``...en reala Esperantujo la reto estas apenaś uzata.''

``Vers^ajne mankas la mono! Komputilo kostas monon, modemo kostas monon, retkonekto kostas monon.''

``Nu, ne kostas tiel multe. Multaj esperantistoj kaj Esperanto-organizoj jam havas komputilon (kaj ili plimultig^as), kaj modemo kaj retkonekto ne kostas multon. Aliaj jam havas retkonekton senpage tra sia universitato aś laborejo.''

``Tamen ec^ la malmultan monon la Esperanto-organizoj kutime ne havas. Ili bezonas sian monon por aliaj celoj, nu, por...''

``Nu, por du celoj: varbi por Esperanto, kaj doni servojn al siaj membroj. La komputila reto ne estas celo, sed ilo -- bonega ilo g^uste por tiuj du celoj! Por tio ankaś indas investi iom da mono, sed tion multaj Esperanto-aktivuloj ankoraś ne komprenis. Ili simple ankoraś ne konscias pri la graveco kaj la potencialo, aś ec^ la ekzisto de la modernaj komunikiloj. Vidu: Ekster Esperantujo la novaj teh^nikoj faras gigantajn antaśenpas^ojn. La ``informa supers^oseo'', la ``monda vilag^o'', jen la sloganoj de la moderna mondo! Jen kio estas avangarda! Sed la esperantistoj -- ili postlamas la evoluon, kiel c^iam.''

``Tio ne veras!'' mi ekprotestis. ``La esperantistoj c^iam estis avangardaj!''

``C^u vere?''

Mi ig^is malsekura kaj komencis serc^i ekzemplojn por subteni mian aserton.

``Zamenhof mem...'' mi komencis, kaj serc^is taśgan daśrigon. ``Zamenhof mem registris sian voc^on sur vakscilindro, kio tiam estis tre moderna teh^niko. Nu, mi ne scias kie tiu registraj^o trovig^as nun, supozeble g^i ne ekzistas plu, sed...''

``Baf, tio estas ja historio. Cetere, mi havas la registraj^on c^i tie en mia komputilo kaj povas aśdigi g^in al vi, se vi interesig^as. -- Sed tio estis antaś longega tempo. C^u vi havas pli modernan ekzemplon?''

``Jes ja, la telegrafio! Esperanto estas oficiale agnoskita kiel lingvo permesata en telegramoj.''

``Kiu hodiaś plu uzas telegramojn, en la erao de komputilreta pos^to? Ankaś tiu agnosko ja okazis antaś multaj jardekoj. Sed hodiaś -- kiu esperantisto uzas modernajn komunikilojn? C^iu el miaj laborkolegoj jam posedas kaj fiere montras sian porteblan telefonon. C^u vi iam vidis esperantiston kun pos^telefono?''

Mi skuis la kapon.

``Kiom da esperantistoj havas retpos^ton? En la tuta mondo: c^irkaś kvincent. Esperantistoj kun TTT-hejmpag^o: eble kvindek. Kiom da Landaj Asocioj de UEA, aś aliaj Esperanto-organizoj havas retkonekton? Kiom da ili havas hejmpag^on? Proksimume kvin -- g^is nun. Kiom da Esperanto-bibliotekoj havas siajn katalogojn alireblajn rete? Kie restas hejmpag^o por la venonta Universala Kongreso, kun alig^ebleco perrete? Kie restas PIV sur komputila kompakta disko? Ne ekzistas!

Kial, laś vi, Esperantujo tiel neglektas la modernajn komunikilojn?''

``Nu, restas ja c^iam la nesolvita problemo pri la mankantaj supersignoj...''

``Dirlididi! Tio ja ne malhelpis Esperanton en telegrafio, pri kio vi j^us antaśe tiel fieris. Se vi lasas tiun detalon farig^i problemo, mi kredas ke vi ne vere deziras sukceson al Esperanto en la novaj teh^nikoj entute. Ne, s^ajnas al mi ke la esperantistoj simple ne estas interesitaj pri la novaj teh^nikoj.''

``Tute male! Kiel mi aśdis, intertempe montrig^as ke "ec^" legantoj de la revuo Esperanto familiarig^as kun komputilado.''

``Do, des pli necesus nutri ilian intereson c^i-kampan! C^u vi emus verki artikolon pri la komputilig^o de Esperantujo kaj esperantig^o de Komputilujo?''

``C^u mi? Do jes, se vi insistas pri tio. kredeble mia artikolo vekos pli da demandoj ol g^i respondos. Sed se tia artikolo ne konvinkos ilin, tiam ni invitu c^iun membron de UEA provi vian aparaton kun la kasko kaj la ganto...''

``Bone, bone, sed ne c^iujn samtempe, mi petas!''

C^u mi jam diris ke mia amiko Moldur estas iomete freneza?


Kopirajto / Copyright © Martin Weichert <martinw@cs.chalmers.se> 1995
Artikolo por revuo «Esperanto», decembro 1995.
C^iuj rajtoj rezervitaj. Kopioj aś represoj nur kun permeso de la aśtoro.