
Bonvenon!
Ĉi tie estas informa centro de la Terminologia Esperanto-Centro (TEC). Ĝi respondu la bazajn demandojn pri terminologio en Esperanto. Jen la ĉefaj temoj:
Aktuale
2012-01-10
Aldono al la rubriko Aranĝoj: UEA ofertas al du studentoj la eblon partopreni la Someran Terminologian Trejnadon en Vieno, Aŭstrio.
2011-12-07
Aldono al la rubriko Biblioteko: Unua raporto pri la agado de la UEA-komisiito pri terminologiaj instancoj (PDF, 766 KB).
2011-11-27
Aldono al la rubriko Biblioteko: Jan Werner: Esperanta terminaro de la terminologia fako.
2011-06-30
Aldono al la rubriko Aranĝoj: Terminologia Forumo dum la UK 2011 okazos en vendredo, la 29-an de julio. Jen la programo (PDF, 285 KB).
2011-06-30
Aperis nova eldono de la bibliografio Terminaroj ekde 1980.
2011-05-10
UEA membriĝis al Infoterm: Universala Esperanto-Asocio kaj Internacia Informejo pri Terminologio subskribis Interkonsenton pri Kunagado. Legu pli en Gazetara Komuniko n-ro 412 de UEA.
2011-04-20
Nova terminologia komisiito de UEA: La Estraro de UEA nomumis Mélanie Maradan kiel Komisiiton por rilatoj kun Internacia Normiga Organizaĵo ISO kaj la terminologia informejo Infoterm. Laŭ: Gazetara Komuniko n-ro 410 de UEA.
2010-04-04
KAEST 2010: Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko okazos en novembro proksime de Bratislavo.
2009-10-12
Terminologia diplom-laboraĵo: ĝis junio 2010 Mélanie Maradan kun helpo de internacia laborgrupo verkas kvinlingvan terminaron pri Doppler-efiko. La kunlaboro okazas per retlisto.