Jena artikolo estas ekzemplo de la enhavo de la revuo KOSMO eldonita de
Martinus Instituto en Danlando. Se vi deziras pli da informoj bv. skribi
al la instituto martinus@centrum.dk
Principo de malsato kaj satigxo
La funkciigaj fortoj malantaü cxia vivtravivado estas avidoj, deziroj
kaj sopiroj. Sen avidoj tiu vivoformo kiu nuntempe karakterizas la homaron
neniam povus estigxi. Kaj same ne ekzistus futuro por la homoj se ne ilia
konscio estus plena de deziroj kaj sopiroj. Sed la homoj ja ne kredas ke
cxia normala, natura deziro plenumigxas. Ili nome ne konas la legxojn de
la vivo, kaj ne scias ke cxiu deziro kaüzas ciklon kiu komencigxas
en sopiro pri io, kaj ne haltos antaü ol tiu sopiro estos kontentigita.
Tion ili ja konas de sia rilato al la mangxajxo. Ili malsatigxas pri mangxajxo,
kaj tiu avido kontentigxas kiam ili ricevas ion por mangxi. Ili satigxas,
ja kelkfoje eble tiom tro satigxas ke ili ecx sentas abomenon kontraü
tio pri kio ili tiel forte sopiris. Sed malsato kaj satigxo rilatas ne nur
al la fizika nutrajxo. Principe cxiuj formoj de avidoj, deziroj kaj sopiroj
estas precize la samo. Ne eblas cxesigi la malsaton pri mangxajxo antaü
ol iamaniere gxi kontentigxas, kaj tiel estas ankaü por cxiuj cteraj
formoj de avidoj, sopiroj kaj deziroj en nia konscivivo.
La cikloj de la deziroj
Multaj homoj protestus kontraü tia pensmaniero cxar ili havas multajn
dezirojn kaj sopirojn kiuj neniam plenumigxis.
Ili malesperigxis, kaj eble ecx sentas sin fraüditaj de la vivo cxar
ili nun farigxis tiel maljunaj sen plenumo de siaj deziroj. Ke homoj povas
farigxi tiel maljunaj sen plenumo de siaj sopiroj kaj deziroj, tio ja sxajne
ankaü ne konformas al la penso ke cxiuj deziroj kaj sopiroj plenumigxos.
Sed tiel estas nur sxajne. La kaüzo estas, ke ankoraü la homoj
vidas sian vivon nur en eta, loka perspektivo kiu komencigxas per la gravedigxo
kaj naskigxo kaj finigxas per la morto. Ili kredas ke ilia vivo estas kiel
rekta linio kun komenco kaj fino. Sed kiel cxiuj aliaj rektaj linioj tiu
"rekta linio" estas nur iluzio. Efektive la rekta linio ne ekzistas.
CXiu ajn linio estas esprimo de forto aü energio, kaj cxiu energio
en la universo movigxas en cikloj. Tre malgrandan parton de granda cirklokurbo
ni vidas kiel rektan linion. Pensu nur pri la horizonta linio de la maro
kiun nia fizika okulo vidas kiel rektan linion, kvankam nia cerbo diras
al ni ke gxi estas parto de granda cirklokurbo. Ankaü nia vivo estas
parto de ciklo. Ekzistas io antaü la gravedigxo, kaj ekzistas io post
la morto, kaj tiu "io" aü tiu vivdisvolvo antaü kaj
post la fizika vivo estas same kiel tiu bazita sur la principo de malsato
kaj satigxo, sur la avidoj, deziroj kaj sopiroj de la viva estulo. CXiuj
tiuj avidoj, deziroj kaj sopiroj trovigxas en iu aü alia stadio de
la cciklo de malsato kaj satigxo, kaj plejofte ili daüras tra pluraj
enkarnigxoj gxis ili finos sian vojon. Tiam la okazinta satigxo aü
kontentigxo estigas sopiron pri io kio iamaniere kontrastas al tio kio satigxis,
Per tio komencigxis por la viva estulo nova ciklo, nova vario de la principo
de malsato kaj satigxo.
Niaj deziroj kaj sopiroj, ecx la plej ordinaraj kaj cxiutagaj, laüvice
movigxas en cikloj tiamaniere ke temas pri spiralaj cikloj. Unu ciklo estas
kunligita kun la sekvanta kaj fakte farigxas kaüzo de gxi. La tuta
vivo konsistas el tiaj cikloj ekde tiuj sopiroj kaj deziroj kiuj kontentigxas
tre mallongtempe, gxis tiuj kiuj etendigxas dum miloj, ja milionoj da jaroj.
La mova forto malantaü la teknikaj kaj sciencaj triumfoj de nia
tempo
Kial la homoj nuntempe igis la fortojn de la naturo labori por si? Kial
ni logxas en komfortaj domoj kiuj sxirmas kontraü vento kaj pluvo,
kaj kiuj povas esti varmaj en la vintro, kaj kie ni povas sxalti lumon kiam
mallumigxas? Kial ni povas flugi en la aero kaj sxipi kaj sur kaj sub la
surfaco de la akvo, kaj kial en multaj aliaj manieroj ni povas rapide movi
nin tra la spaco? CXar ni deziris tion! Ni sopiris atingi tian regadon super
la fortoj de la naturo. Sed kiam ni povis havi tiujn sopirojn kaj dezirojn?
Kompreneble tiam, kiam ni ne havis la teknikajn kaj sciencajn spertojn kiel
nun. Kiam ni estis primitivaj sxtonepokaj homoj kiuj necese vivis en la
mallumaj kavernoj kaj necese batalegis senespere por konservi la vivon,
tiam estigxis la unuaj sopiroj pri pli sendependa vivo, kie oni tiel facile
cedas al la superpotenco de la naturo.
La sxtonepokaj homoj kompreneble ne havis kapablon deziri por si elektran
lumon, aütomatan varmigon, aütomobilojn, flugmasxinojn ktp.. CXiuj
tiuj detaloj en la bildo de civilizacio estigxis nur en postaj tempoj en
la mondo de deziroj kaj revoj de la homo. Tio okazis laü gxia akiro
de teknikaj kaj sciencaj spertoj. Sed la sopiro pri vivo en kiu estas venkitaj
cxiuj "demonaj" fortoj, kontraü kiuj la homoj devis batali
en la naturo, tio estis tiu mova forto kiu kaüzis la teknikajn kaj
sciencajn triumfojn de nia tempo. Tio ne signifas ke tiuj deziroj kaj sopiroj
simple heredigxis de generacio al generacio. Tio estus ja tute maljusta,
kaj laü kosma vidpunkto ne ekzistas maljusto en la universo. Imagu
ke la sxtonepokaj homoj kaj aliaj pratempaj homoj sopirantaj pri nur eteta
agrablo en la vivo, simple devus morti sen iam ajn sperti nur oneton de
tiuj agrablajxoj. Kaj se la homoj de la nuna tempo neniam antaüe vivis
kaj sekve ne kapablis havi ian ajn deziron aü avidon pri komforto aü
agrablo, tiam ili tamen devus naskigxi al la helpiloj kaj teknika povo de
nia teknika tempo. Do iuj kiuj tre altgrade sopiris pri pli agrabla vivo
devus morti sen iam ajn travivi gxin, kaj iuj kiuj neniam havis tiajn dezirojn
kaj sopirojn devus tute senmerite ricevi gxin. Tio estus ja terure maljusta.
Sed tiel ankaü ne estas. La sxtonepokaj homoj kiuj sopiris venki la
naturfortojn kaj per tio ricevi pli bonan vivon, estas la samaj kiel tiuj
modernaj homoj, kiuj iom post iom atingis tian vivon koncerne la pure fizikajn
kaj praktikajn aferojn.
Nuntempe la homoj vivas en intelektigita, sxtonepoka mondo
La suferoj kaj spertoj de multaj inkarnigxoj trovigxas malantaü la
tutaj, modernaj civilizacio kaj kulturo. Sed tiuj suferoj kaj spertoj ne
suficxas, cxar en tia kazo la kulturo kaj civilizacio de nia tempo estus
multe pli humanaj kaj multe pli bazitaj sur proksimula amo kaj divido de
la bonajxoj, ol ili estas. La beste karakteriza menso de la sxtonepoka homo
daüre influas ankaü nian nuntempan kulturon. Kio alia estas la
grandaj militoj kun la giganta disvolvo de rafinitaj, teknikaj armiloj ol
plilongigxo de la primitiva sxtona hakilo de la sxtonepoka homo, de liaj
jxetlanco, pafarko kaj sago? En la nuna tempo la homoj vivas en intelektigita,
sxtonepoka mondo. Por ili kontentigxis multaj sopiroj kaj deziroj, kaj cxiuj
tiuj cikloj de malsato kaj satigxo fakte estas evoluo de pli besta al pli
homa stato. Sed por vere farigxi homoj kiel ili nomas sin, la teraj homoj
necese komencu novajn ciklojn de sopiro, kiuj en venontaj tempoj povos movigxi
laü sia vojo al plenumigxo, kaj tion multaj homoj sur la tuta tero
jam faris. Paco sur la tero estas tio pri kio ili sopiras.
La sopiro pri paco estas
la komenco de tute nova epoko en la historio de la homaro
La sopiro pri paco daüre fortigxass en la konscio de pli kaj pli da
homoj. Sed kiel tiu sopiro povis estigxi? Ekskluzive nur cxar la teraj homoj
estas satigxantaj de la malo de paco, la milito. Por la sxtonepokaj popoloj,
por la malnovaj vikingoj kaj por aliaj el la militpopoloj de la paseo la
milito estis idealo. Ili batalis kontraü la naturo, kaj ili batalis
kontraü aliaj homoj. Laü ilia religia sinteno morti sur la batalejo
estis heroa faro kiu kondukis la militiston rekte al la paradizo. La viroj
havis la avidon esti grandaj herooj kaj militistoj, kaj la virinoj admiris
nur tiujn virojn kiuj estis tiaj. Tiaj deziroj kaj avidoj funkciigis multege
da cikloj, kaj milionoj da viroj farigxis militherooj kaj ili venkis kaj
malvenkis kiel herooj. Kaj milionoj da virinoj spertis ke tiuj herooj batalis
por ili kaj pri ili. Sed nun tre grandparte tiuj herooj kaj heroinoj de
la paseo estas satigxintaj de tiu formo de vivo. Ili tiom tro satigxis ke
ili nomas gxin "la infero de la milito", kaj tio estas la komenco
de tute nova epoko en la historio de la homaro.
Malnova mondkulturo trovigxas en pereo, kaj nova mondkulturo gxermas
inter gxiaj ruinoj
Male al la infero de la milito oni povas nomi tiun novan epokon "la
cxiela regno", kiu estas la samo kiel mondo de paco. La kaüzo
ke Kristo diris: "La cxiela regno trovigxas ene de vi", estis
ke per sia kosma konscio li konis tiun tutan evoluproceson. Li vidis kiel
la homeco en la homo kreskis malrapide, kaj li havis la mision nutri tiun
etan gxermon de paco kiu kreskis kiel sopiro en la menso de multaj homoj.
Dum la cx. 2000 jaroj kiuj pasis post la vivo de Kristo sur la tero, daüre
pli kaj pli grandaj kaj pli kaj pli ampleksaj militoj, ja ecx mondmilitoj,
furiozas inter la homoj. La tero farigxis infero kie la homoj povas sperti
pli terurajn aferojn ol tiuj inferaj imagoj kiujn kreis religiaj fanatikuloj.
Sed tio ja estas la sola kio povas igi la homojn forturni sin de la milito.
Nun la praktikado de la mortiga principo estas tiel giganta, ke nuntempe
trovigxas cxe la plej multaj homoj grandega sopiro pri paco sur la tero.
Tiu sopiro trovigxas ankaü cxe tiuj militistoj kiuj nuntempe batalas
sur la batalejoj. Ili neniel deziras esti militherooj. La kaüzo ke
ili nun trovigxas sur la batalejoj estas deziroj kiujn ili havis antaüe.
Tio estas ciklo kiun ili mem estigis, kaj de tiu ili nun spertas la lastajn
konsekvencojn. Malnova mondkulturo konstruita el la homaj sopiroj en la
paseo trovigxas en pereo, kaj nova kulturo gxermas inter gxiaj ruinoj. Tiu
nova kulturo devas ja esti kreata ankaü de tiuj estuloj kiuj iam estis
sxtonepokaj homoj, kaj gxi brilos de beleco kaj spirito, de genia arta kaj
teknika agado kiu ne estas lukso nur por superklaso, sed natura vivdisvolvo
kaj vivtravivado por cxiuj homoj de la tero.
Kaüzo kaj efiko, aü sorto
Mi finos parolante pri tio, kiel la unuopa homo povas per siaj sopiroj kaj
deziroj ekhavi influon al tiu granda proceso de transformigxo kiu okazas
por la tuta homaro. Oni povas ofte aüdi ke homoj opinias ke tio, kion
la unuopa homo pensas, diras kaj faras en la cxiutago, havas nur malgrandan
signifon, ke almenaü estas nur "la granduloj kaj fortuloj"
kiuj havas influon. Sed tio ne estas gxusta. Almenaü dependas de la
signifo de "grandulo kaj fortulo". CXiu unuopa homo kaj gxiaj
sopiroj kaj deziroj havas signifon por la tutajxo. Antaüe mi rakontis
ke la terglobo estas viva estulo en kies fizika organismo la homaro kiel
tutajxo formas tiun organon kiu estas komparebla kun la cerbo en nia propra
organismo.
La unuopaj homoj estas do speco de cerbocxeloj en la fizika organismo de
la terglobo, kaj por la tutajxo absolute ne estas sen signifo kiuj energivibroj
eliras de la unuopaj partoj de tiu tutajxo. Ne estas sen signifo pri kio
la unuopaj homoj sopiras, kaj ankaü ne kion ili faras por ke iliaj
sopiroj iom post iom plenumigxu.
Ke nun eblas por la homoj atingi teorian superrigardon pri sia vivo rilate
al estintaj kaj estontaj enkarnigxoj, tio donas al ili okazon kompreni
ke ili mem kreis tiujn kondicxojn sub kiuj ili nuntempe vivas, kaj tio okazis
pere de tiuj avidoj, deziroj kaj sopiroj kiuj igis ilin pensi kaj agi kiel
ili faris en la paseo. Pensoj kaj agoj estas forto kaj energio, kaj cxia
energio en la universo iras en cikloj kaj formas kaüzon kaj efikon
aü sorton. Estas la sopiroj, deziroj kaj avidoj de la paseo kiuj kreis
la nuntempan sorton de la homoj. Sed la homoj daüre kapablas krei sorton,
cxar nuntempe ili kreas sian futuron rilate al tio kion ili travivos en
la vivo post la morto kaj en venontaj fizikaj enkarnigxoj. Tion, pri kio
ili sopiras, ili travivos tuj kiam ilia sortostrukturo donos lokon por tiuj
travivajxoj. En la granda, kosma ciklo neniu homo travivos pli da felicxo,
aü pli da sufero aü akcidento ol travivos iu ajn alia. La providenco
ne havas favoratojn, kaj ankaü neniu devas esti cxefa suferanto. La
propraj sopiroj de la vivaj estuloj movas ilin antaüen en la evoluo,
kio signifas tra la multaj diversaj pensklimatoj de la spertoj al novaj
sopiroj kaj novaj travivajxoj.
La homo devas lerni konformigi siajn sopirojn kaj dezirojn kun la eternaj
legxoj de la universo
Malantaü cxiuj sopiroj kaj ilia plenumigxo ekzistas cxe la viva estulo
gxia eterna mio kun la praavido krei kaj travivi en daüre novaj varioj
de la eterna ciklo de la materio. Kiam Kristo diris al la homoj: "Vi
estas dioj", tiam tio estis esprimo de kosma klarvido, cxar la homo
havas diajn eblojn kiam gxi lernas konformigi siajn sopirojn kaj dezirojn
kun la eternaj legxoj de la universo, kaj tio signifas kun tiu amo al cxio
kaj cxiuj, kiu estas eterna rilate al tiu Dio kun kiu ni estas unu pro nia
mio, nia kreokapablo kaj pro tiu materio en kiu ni kreas. Nur kiam per siaj
sopiroj, kaj per la el tiuj kreskanta kaj kreanta disvolvo la homo ne plu
kreas militon kaj inferon cxirkaü si, sed elradias la pacon de sia
interno per cxio kion gxi diras, pensas kaj faras, nur tiam gxi farigxos
kapabla ankaü tagokonscie travivi sian unuecon kun la universo kaj
la eterna Dio.
Tiuj sopiroj kiuj tiam estigxos en gxia kosma konscio, faros gxin dieca
artisto kaj teknikisto el formato kiun la terhoma fantazio apenaü povas
imagi. Kaj por cxiuj homoj de la tero estas tiel, ke iam ili havos tiajn
sopirojn.
Prelego 20.11.1941.
Prilaborita de Mogens Møller
kaj aprobita de Martinus. (Trad. IS)
Se vi deziras scii iom pri la persono Martinus
bv. elekti