La intuicia penso
de John Engelbrecht
Jena artikolo estas parto de la cxapitro: "Martinus - nekonata, dana
pensulo - " en libro de la dana sciencisto kaj filozofo, John Engelbrecht.
(mallongigita de Torben Kehlet)
Martinus estas pensulo kiu per sia unika intuicikapablo kaj sia perfekta
sensaro atingis la absolutan punkton de elrigardo, de kie li rigardas rekte
en tion kion Platon nomas "la mondo de la ideoj". Per memvido
Martinus spertis la kosmajn mondlegxojn, la absolutajn ideojn, rezultojn,
matricojn aü arketipojn. Tamen Martinus asertas en sia antaüparolo
al "Livets Bog" (Libro de la Vivo), ke lia mondbildo estas nur
unuopa manifestajxo de la eterna sagxo.
Tuj de la komencigxo Martinus atentigas ke verko kiel "Livets Bog"
havas la celon evoluigi tutecan senson .
Per sia verko Martinus celas doni cxian eblan inspiron al tio ke cxiu mem
komencas pensi kaj sekve komencas liberigi sin de la kutimpensado kaj de
aütoritatoj.
Pro sia universala perspektivo, verko kiel "Livets Bog" estas
unika kaj konsekvenca defendo por cxia vivo.
Modeste Martinus mem karakterizas "Livets Bog" kiel unuopan reflekton
de la eterna fonto de la sagxo. Tamen multmaniere temas pri verko kiu estas
senfina je sia ricxo de profundaj - kaj neniam antaüe rezentitaj(!)
- pensoj pri la homo kaj la universo. La speciala pensado de Martinus estas
profunde originala.
Livets Bog celas nenion malpli ol klarigi la misteron de la vivo mem
Livets Bog ne estas bazita sur mistiko, kredo aü okupado pri okultaj,
sensaciaj temoj por kontentigi vulgaran scivolemon. Male la libro spiras
de ricxa menso kiu malegoisme prezentas fundamentajn vivprincipojn kaj legxecojn.
Tial Livets Bog estas ankaü la libro de la amo..
La plej alta punkto de elrigardo
CXar Livets Bog priskribas la plej altajn problemojn kaj analizojn de la
vivo gxi ne estas ordinara libro. Ankaü tute ne estas ia romano, sed
tamen legebla por cxiu logika kaj esploranta pensulo. CXiu kiu strecxas
sin por kompreni la libron, havos rekompencon kiel montogrimpanto kiu lace
atingas la pinton kaj povas gxui la grandiozan elrigardon, cxar tio kio
antaüe estis disigita kaj sen kombino formas nun unu tutajxon. Vidata
de pli alta punkto de elrigardo, cxio antaüe elsxirita kaj disigita
nun kolektigxas al unu kombinita bela panoramo. La cxiutaga homo kiu normale
vivas malsupre en la valo, kompreneble havas alian perspektivon kaj vidon
ol tiu tutecbildo kiu montrigxas por tiu intuicia homo, kiu vidas cxion
de la vidpunkto de la eterno.
Martinus ne estis mistikulo
Lia mondbildo ne estas sxargxita de logikaj mankoj aü mankanta scienceco.
Male lia pensado estas gxisfunde kaj karakterize racia, kvankam lia tute
speciala, lingva stilo povas por la nesperta ofte iom komplika (sed ankaü
ofte speciale bela) stilo, kaj se oni ne pretervidas la internan lumantan
klarecon de pensado kiu kombinas lian tutan pensadon en unueca, harmonia
kaj legxobazita kosmo.