
(1890-1981)
Martinus Thomsen naskigxis 1890 en urbeto Sindal en norda Jutlando kaj vivis
sub malricxaj cirkonstancoj cxe siaj geonkloj en bieneto Moskildvad.
Kiel 31-jara li havis fortan spiritan babton priskribita en lia libro "CXirkaü
la naskigxo de mia misio".
Tio ebligis al li skribi sian cxefverkon Livets Bog (Libro de la Vivo),
kiu ampleksas 7 volumojn. Li ankaü verkis multajn aliajn librojn el
kiuj multaj estas tradukitaj en Esperanton. Plenan liston vi ricevos, se
vi petos provnumeron de da Esperanta revuo KOSMO. Bv. skribi al Martinus Instituto

CXar estas malfacile klarigi spiritajn aferojn, Martinus faris "spiritajn
mapojn" kiuj por multaj plifaciligas la komprenon de la eternaj demandoj
de la vivo: De kie mi venas, kaj kien mi iras, kaj kiu mi estas.

Jen ni vidas la cxefsimbolon, kiu montras la vivantan estajxon kaj gxian
vojagxon tra multaj regnoj , cxiam perfektigxata pro siaj spertoj. La reenkarnigxo
kaj la ideo ke cxio vivas, - nia tero inkluzive, estas bazaj ideoj de la
kosmologio de Martinus.
Se vi deziras scii pli, abonu la revuon KOSMOn.
Ankaü eblas partopreni 1- semajnan kurson pri la kosmologio de Martinus
en la somerumejo de Martinus Instituto en Klint de la 24-a gxis 31-a de
julio 1999.
Tie ankau okazos instruo de esperanto.
Kursoj pri kosmologio en aliaj lingvoj kaj simultanaj tradukoj trovigxas.
Detaloj cxe la Instituto
![]()
La Internacia Lingvo estas oficiala lingvo de la Instituto.
Por tiuj, kiuj tuj volas scii pli ni publikigas jenajn fragmentojn, kiuj
en sia pleno aperis en KOSMO:
Prelego de Mogens Møller en traduko de Ib Schleicher
aü
La intuicia penso de John Engelbrecht (mallongigita)