Subject: La "Bluaj Pagxoj" de Esperanto
From: Martin Weichert <martinw@cs.chalmers.se>
Date: 30 jun 1994
Keywords: Klarigoj de kelkaj bazaj komputilretaj terminoj en Esperanto.
Summary: Introduction to some computer net terms. In Esperanto.
X-Accent-Convention: cx ux
La "Bluaj Pagxoj" de Esperanto
(Tiu cxi dokumento prezentas kelkajn fragmentojn (verkitajn de mi) por
la Komputika Leksikono de Sergej Pokrovskij.
Espereble gxi kreskos,
kaj eble gxi iun tagon farigxos speco de esperantlingva
"Big Dummy's Guide to the Internet".
La pagxo estas konstruata - ne atendu ke cxio funkcias!)
Amike via
Martin Weichert
- Internet
- la plej granda komputila reto
tutmonde, kaj dauxre kreskanta.
Originis el la usona
"ARPANET (Advanced Research Projects Agency Network)".
Ligas centmilojn (?) da komputiloj tra miloj da universitataj, komercaj,
esploraj, sxtataj aux aliaj organizoj, en cento da landoj sur
malsamaj fizikaj masxinoj kaj subretoj;
ofertas servojn kiel
retposxto,
FTP, telnet ktp.
Interkonektita ankaux kun aliaj retoj,
ekz-e BitNet,
FidoNet.
- Internet-adres·o
- unika identigilo por komputilo en la
Internet,
konsistanta el 4 bitokoj, kutime skribata per nombroj kaj punktoj,
ekz-e
129.16.225.30.
Alia ebleco identigi komputilon en Internet estas per
nomo en formo simila al masxino.sekcio.organizo.areo,
("fully qualified domain name")
kiu ankaux ofte aperas en retadresoj.
La areo estas kutime dulitera mallongigo de la lando,
aux (en Usono ofte) unu el {edu, com, gov, mil, net, org} por
edukaj, komercaj, registaraj, armeaj, retservaj aux aliaj institucioj.
Rim. La masxinnomo estas do
etkomenca: gxi nomas unue la
plej etan adreseron, la masxinon, kaj laste la plej grandan,
la landon.
(Historia noto:
En Britio oni uzis
grandkomencajn nomojn
por la retposxto,
ekz-e la retadreso
martinw@cs.chalmers.se en Svedio devis
en Britio esti skribata martinw@se.chalmers.cs
- kio ekster Britio aspektas kvazaux adreso en Cxehxoslovakio!
Lauxdire la britoj nun tamen jam sekvas la reston de la mondo. ;-)
- BitNet
- universitateca komputila reto,
liganta cxefe IBM-komputilegojn.
Rim. Retadreso
en BitNet de la formo nomo@loko
ricevas en Internet la sufikson ".bitnet".
- FidoNet
- hobieca komputila reto,
liganta plurmil cxefe hejmajn aux personajn komputilojn.
Rim. Por sendi retposxton
el Internet al FidoNet,
necesas transformi la retadreson.
Se uzulo Sami Deano havas FidoNet-adreson 2:345/678.9,
oni sendu al Sami.Deano@p9.f678.n345.z2.fidonet.org.
- telnet
- protokolo en
Internet, bazita sur TCP/IP,
per kiu uzulo cxe unu komputilo
povas konektigxi al alia, malproksima, kaj uzi la malproksiman
masxinon samkiel lokan.
- telnet-i
- uzi telnet.
- grand·komenc·a
- 1. pri komputila arkitekturo
cxe kiu plurbajtaj
nombraj valoroj havas la pli pezajn (grandajn) ciferpoziciojn en
la bajtoj kun malpli granda numero.
Kp etkomenca
2. inverse skribita retadreso,
vd Internet-adreso.
Ling. Laux J. Swift Vojagxoj de Gulivero (?).
La liliputanoj disputis cxu kuiritan ovon oni malfermu cxe gxia
granda aux cxe gxia eta komenco.
big-endian
- et·komenc·a
- 1. pri komputila arkitekturo
cxe kiu plurbajtaj
nombraj valoroj havas la malpli pezajn (etajn) ciferpoziciojn
en la bajtoj kun malpli granda numero.
Kp grandkomenca
2. normale skribita retadreso,
vd Internet-adreso.
little-endian
- FTP
- "File Transfer Protocol" (proks. "dosier-transiga regularo")
programo kaj normo de ARPANET: por transigi datumojn inter komputiloj
konektitaj en reto.
anonima FTP: disponigo de datumoj al la gxenerala publiko per
FTP uzante la nomon "anonymous".
FTP-i [fo-to-po-i]: transigi datumojn per FTP.
FTP-ejo [fo-to-po-ejo]: komputilo kiu disponigas datumojn al
la gxenerala publiko per anonima FTP; kutime konata per sia
Internet-adreso.
Ekzemplo. La fontoteksto de tiu cxi Leksikono trovigxas
en la FTP-ejo: ftp.stack.nl
en la dosierujo: pub/esperanto/word-lists.dir
en la dosiero: komputika-leksikono.tar.Z
Seanco por preni la dosieron el la FTP-ejo
al via komputilo per FTP povas aspekti tiel:
> ftp ftp.stack.nl
Connected to ftp.stack.nl.
Login: anonymous
Guest login ok, send your complete e-mail address as password.
Password: <--- skribu vian retadreson; gxi ne videblos sur la ekrano
Guest login ok, access restrictions apply.
ftp> cd pub/esperanto/word-lists.dir
ftp> binary
ftp> get komputika-leksikono.tar.Z
ftp> bye
>
FTP
- IRC
- "Internet Relay Chat":
Programo kiu ebligas al multaj komputilretaj uzantoj okazigi samtempan
mondvastan konferencon aux "kunbabilon".
La partoprenantoj grupigxas laux diversaj temoj en tiel nomataj
"kanaloj". Unu el tiu povas ekz-e esti
#Esperanto.
Esperantlingvaj IRC-antoj kutimas renkontigxi marde je 16 - 18 h
universala tempo en kanalo #Esperanto.
IRC-i: IRC-i: partopreni en IRC.
IRC
- X (prononcu "ikso")
- Fenestrosistemo uzata
precipe - sed ne nur - en komputilaj retoj kun UNIX.
X estas "ret-travidebla": programo povas plenumigxi sur unu
masxino dum gxia eneligo okazas en fenestro sur
la ekrano de alia masxino, al kiu gxi estas ligita per komputila
reto. La du aux pli koncernaj komputiloj povas esti de tute malsama
tipo. Alia interesa eco de X estas ke multajn X-programojn eblas
facile alilingvigi, ekz-e traduki cxiujn mesagxojn por la uzulo de la
angla al Esperanto.
- en·el·ig·o
- enigo (ekz-e tajpado) kaj eligo (ekz-e ekrana vidigo, surpaperigo)
de datumoj inter komputilo kaj ekstera mondo.
input/output, I/O
- ret·o
- 1. mallonge por komputila reto.
"La reto", kun difina artikolo,
ofte estas nomata la tuto de interkonektitaj komputilaj retoj, kiuj
kune agas kvazaux unu grandega reto.
2. mallonge por Petri-reto
network, net
- ret·adres·o
- signovico uzata en
komputilreta posxto por unike
identigi uzanton kaj komputilon.
Ekz-e
pok@isi.itfs.nsk.su
e-mail address
- ret·posxt·o
- komputilreta posxto.
e-mail
- ret·leter·o, ret·mesagx·o
- mesagxo sendita per
komputilreta posxto.
(piece of) e-mail
- posxt·il·o
- programo por ricevi kaj sendi mesagxojn per
komputilreta posxto.
mailer
- e-mail
- komputilreta posxto, retposxto
- mailer
- posxtilo
- ret·nov·ajx·oj
-
arangxo de informintersxangxo en la komputilaj retoj en la formo
de artikoloj, klasifitaj laux diversaj forumoj nomataj "novajxgrupoj".
Ekz-e, unu novajxgrupo kun la temo \E havas la nomon
soc.culture.esperanto.
Novajxgrupo funkcias simile al distribulisto (vd. aboni); sed
ne ekzistas listo de ricevantoj, anstatauxe la retnovajxoj estas
vaste dissendataj al multegaj komputejoj, kie
uzulo povas legi novajxgrupon (kutime per novajxlegilo)
se la komputejo abonas gxin.
Kelkaj novajxgrupoj intersxangxas artikolojn kun distribulistoj
tiel ke ambaux havu la saman enhavon,
ekz-e la grupo soc.culture.esperanto kun la listo ESPER-L.
Usenet, netnews
- Usenet
- retnovajxoj
- netnews
- retnovajxoj
- newsreader
- novajxlegilo (Vd. retnovajxoj)
- nov·ajx·grup·o
- forumo de la retnovajxoj.
newsgroup
- nov·ajx·leg·il·o
- programo por legi retnovajxojn.
newsreader
- rid·et·ul·o, vizagx·et·o
- Signoj kiel
:-) kaj :-( kiuj
similas vizagxesprimojn (se vi klinas vian kapon maldekstren).
Ofte uzataj en retposxto kaj retnovajxoj por esprimi humuron,
(mal)gxojon aux aliajn sentojn.
smiley, emoticon
Martin WEICHERT <martinw@cs.chalmers.se>