El la teksto "Doing Things the Usenet Way", de Greg Morrow, libere tradukita kaj adaptita de Martin Weichert.
Uzreto ("Usenet", retnovajxoj, novajxgrupoj, forumaro) jam ekzistas delonge, kaj multaj diversaj normaj kutimoj aperis en gxi. Tiu cxi dokumento provas klarigi kelkajn el tiuj normaj kutimoj.
Sami Deano <sami@interreto.com> skribis: > Mi ne komprenas kial Zamenhof inventis literojn kun cxapeloj > por sia lingvo. Cxapeloj estas tiel eksmodaj. Mi preferus > lingvon kun pluvombreloj super la literoj, tio aspektas pli > elegante. Cxu iu scias kial Zamenhof elektis tiujn stultajn > cxapelojn? Kara Sami, Jes, Zamenhof klare skribas pri la demando de cxapeloj aux pluvombreloj en siaj _Lingvaj Respondoj_, pagxo 917, ke ...
Suficxe simple. Vi donas la nomon kaj retposxtan adreson de tiu kiu skribis la cititan tekston (la fontindikon), kaj vi aldonas specialan signon al la komenco de cxiu linio da citita teksto, la citsignon, kutime kun unu aldona spacosigno. Plej ofte uzata citsigno estas la pli-ol-signo ">", kaj ekzemple multaj retforumaj kaj retposxtaj programoj havas komandon por auxtomate citi tekston en tiu formo. Kelkaj variajxoj ekzistas, ekzemple iuj retanoj (aux iliaj novajxlegaj programoj) aldonas ekz-e daton aux mesagx-identigilon en la fontindiko, kaj iuj uzas dupunkton anstataux pli-ol-signon kiel citsignon. Tiuj variajxoj ne multe gravas, krom tio ke la fontindiko kun tiaj aldonoj povas farigxi pli longa ol 80 signoj, kion oni prefere evitu (laux alia, establigxinta kutimo en Uzreto). Krome, miksi malsamajn citsignojn povas konfuzi kiam oni havas plurajn nivelojn da citado.
Per precize sama maniero oni citu ankaux mesagxon kiu mem enhavas cititan tekston, tamen prefere sen la ekstra spacosigno, ekzemple:
Funda Mentulo <fumo@ling.uni-zamenburg.eo> skribis: > Sami Deano <sami@interreto.com> skribis: >> Mi ne komprenas kial Zamenhof inventis literojn kun cxapeloj >> por sia lingvo. Cxapeloj estas tiel eksmodaj. Mi preferus >> lingvon kun pluvombreloj super la literoj, tio aspektas pli >> elegante. Cxu iu scias kial Zamenhof elektis tiujn stultajn >> cxapelojn? > > Kara Sami, > Jes, Zamenhof klare skribas pri la demando de cxapeloj aux > pluvombreloj en siaj _Lingvaj Respondoj_, pagxo 917, ke > ... La respondo de s-ro Mentulo tamen ne mencias ke oni rekonsideris pluvombrelojn dum la pluvego en la Universala Kongreso de ...
Tiu maniero citi havas plurajn avantagxojn: