![[VEB]](demandoj_files/veb.gif)
Tiu ĉi paĝo estas parto de la
"Virtuala Esperanto-Biblioteko" en TTT.
La Virtuala Esperanto-Biblioteko: Demandoj kaj Respondoj
- Kio estas la Virtuala Esperanto-Biblioteko?
- Kio estas "fako" en VEB?
- Kion faras VEB-fakestro?
- Kion fari se fako tro kreskas?
- Kion fari se fakestro ĉesas?
- Kie estu la precizaj limoj inter la fakoj?
- Ĉu eblas uzi VEB per nura retpoŝto?
- Kiel mi povas kontribui al VEB?
- Dankoj!
VEB estas la tuto de Esperanto-materialo en la Reto -
organizita kaj ligita tiel ke oni rapide kaj fidinde
trovos la deziratajn informojn.
Multe da Esperanto-materialo jam ekzistas en la Reto,
sed estas ofte malfacile trovebla, ĉar tro multe da
laboro okazas sen iu kunordigado. La esperantaĵoj en
TTT kreskas kaj kreskas - kaj ju pli ili kreskas, des
pli malfacile fariĝas scii, en kiu loko aŭ ĉe kiu
homo en la reto oni serĉu bezonatan informon aŭ
anoncu novan per-retan servon.
Ne povas unu homo kolekti kaj administri laŭeble
kompletan liston pri ĉiuj esperantaĵoj en la Reto
- ŝi aŭ li devus labori plentempe nur por teni la
liston aktuala.
(Fakte la
"Flavaj Paĝoj"
komenciĝis kiel tia "laŭeble kompleta listo", sed
ili jam tro multe kreskis, tiel ke nun necesas
diserigi ilin - jen la VEB!)
Se multaj homoj kolektas samtempe, sen kunordigado,
ili faras multan nenecesan duoblan laboron. Kiom da
listoj de esperantistaj TTT-hejmpaĝoj ekzistas, kiuj
ĉiuj provas esti "kompletaj"!
La strukturo de la VEB (vd. sube) ebligas ke:
- oni rapide trovu serĉatajn esperantaĵojn en la Reto
- oni sciu al kiu anonci novajn esperantaĵojn (ekz-e
novajn TTT-paĝojn)
- la informoj en VEB estu laŭeble aktualaj,
- ĉiu kunlaboranto havos limigitan laborŝarĝon, kaj
- la sistemo povos facile kreski, antaŭvidante la
pli-kaj-plian kreskon de la Reto, TTT, kaj de reta
Esperantujo.
La Virtuala Esperanto-Biblioteko konsistas el "fakoj" (aŭ
"nodoj" aŭ "indeksoj") pri diversaj Esperanto-rilataj temoj.
Ĉiu indekso havas unu klare difinitan, ne tro vastan temon.
Liston pri la nun ekzistantaj VEB-fakoj kun iliaj fakestroj
vi trovas en la VEB-ĉefpaĝo.
Ĉiu VEB-fako havu unu "fakestron" kiu kompilas kaj prizorgas
la materialon en tiu fako. Unu fakestro povas ankaŭ havi
plurajn fakojn.
Ĉiuj paĝoj apartenantaj al la VEB povas havi unu komunan emblemon
kiu markas la kunligitecon, kaj kompreneble havos hiperligon al la
centra indekso kaj ĝeneralaj informoj pri la VEB.
Kompreneble multaj retanoj daŭre tenas siajn proprajn indeksojn
kun persona elekto de temoj kaj ejoj. Al tio la VEB ne volas iel
ajn malhelpi aŭ konkurenci - privataj paĝoj kaj VEB-paĝoj povas
bone kompletigi sin reciproke. Gravas ke por klare difinitaj, ne
tro vastaj temoj ekzistu po unu prizorganto kaj unu indekso kiu
celas al kompleteco pri ĝuste tiu temo.
VEB-fakestro kolektas, administras kaj publikigas en la reto
materialon pri la koncerna fako. Ŝi/li devas havi aliron al
retfonto kia ekz-e TTT-ejo aŭ FTP-ejo por tie disponigi la
materialon. La materialo ne nepre devas troviĝi en la VEB-fako
mem; ekz-e kiam ekzistas iu grava aŭ interesa kolekto rilate
la koncernan fakon ekster VEB, tiam la VEB-fako prefere havu
referencon al tio.
La fakestro provas teni la materialon laŭeble aktuala kaj kompleta.
Tio estas: ĉio kio rilatas al la temo de unu fako estu
atingebla (rekte aŭ nerekte) per tiu indekso. Kompreneble tio ne
signifas ke ĉiu fakestro devas ĉiutage legi la retnovaĵojn dum tri
horoj, nur por ekscii ĉu aperis novaj eroj por ĝuste ŝia/lia fako
(eĉ se eble iuj fakestroj tion libervole farus). La sola postulo por
ĉiu fakestro estas ĉiam strebi al kompleteco pri la koncerna fako,
kio postulas minimume ke oni regule legu kaj prilaboru sian retpoŝton
kun sciigoj pri novaĵoj en la koncerna fako.
Ĉiu fakestro decidas mem kiel plej bele / rapide / alloge prezenti
la informojn en sia fako. Ekzemple TTT-paĝo povas enhavi formularion
per kiu aliaj informofertantoj povos mem enskribi siajn informojn.
Notu! Ne ĉiu ret-aktivulo menciita en la VEB-ĉefpaĝo
ĝis nun estas jam oficiale VEB-fakestro, kiel priskribite en
ĉi tiu teksto. La tuta ideo pri VEB nur ĵus naskiĝis.
Mi tamen esperas ke tiuj aktivuloj kiuj jam nun prizorgas
iun specifan fakon ankaŭ volontulos por fari tion kiel
VEB-fakestro.
Kiam unu fako fariĝas tro granda, tiam oni povas dividi ĝin
en du aŭ pli da novaj (sub)fakoj de superrigardebla grandeco.
La sama fakestro povas respondeci pri pluraj (sub)fakoj, aŭ povas
laŭplaĉe transdoni iu(j)n (sub)fako(j)n al alia aktivulo.
Kiam iu fako vakas (ne troviĝas fakestro por ĝi), la Reto aktive
serĉu novan volontulon por ĝuste tiu fako. Por faciligi tion, la
fakoj estu ne tro vastaj. Ankaŭ eblas dividi la fakon, se ne
troveblas volontulo por la tuto.
Laŭ mia ideo pri VEB, ĝenerale fakestro mem decidu kie meti
la limon. Oni tamen atentu, se oni difinas la limon tiel malvaste
ke iuj gravaj temoj restos ekster la fako, tiam oni povas proponi
ke tiuj temoj fariĝu aparta fako, por ke ili ne "perdiĝu".
La limoj ankaŭ povas esti (kaj tre ofte tute nature tiel estas)
tiel vastaj ke oni "kolizias" kun alia fako. Se du fakoj estas
tiumaniere proksimaj, tiam la fakestroj interkonsentu pri plej
bona divido.
Ekzemple sciencaj terminaroj nature apartenas kaj al la fako
"scienco" kaj al "vortaroj". Eblas havi ilin en
ambaŭ fakoj (kaj la fakestroj informu sin reciproke pri
novaĵoj, por konservi aktualecon kaj kongruecon). Aŭ oni
povas, ekz-e, krei apartan fakon kiu estu subfako de ambaŭ.
Ĉiukaze estas rekomendinde meti reciprokajn referencojn inter
parencaj fakoj.
Jes!
Sendu al <w3mail@gmd.de>
mesaĝon kun la enhavo:
get http://www.esperanto.net/veb/
kaj vi ricevos la centran VEB-indekson per retpoŝto.
Sammaniere vi povas mendi ĉiujn aliajn VEB-fakojn, kies adresojn
vi trovos en la centra VEB-indekso.
(Informo el la dosiero "Retumi retpoŝte",
kiu ankaŭ estas trovebla en VEB.)
- Se vi jam nun kompilas iun TTT-paĝon kun specifa temo kiu
taŭgas por la VEB, vi estas petata plu-fari tion kiel VEB-fakestro!
- Se vi havas interesan TTT-paĝon aŭ alian esperantaĵon en
la reto, vi anoncu ĝin al la koncerna fakestro.
- Se vi trovas temon kiu vin allogas kaj kiu ne jam havas
fakestron, vi fariĝu fakestro por tiu temo.
- Se vi interesiĝas pri iu temo sed ne volas aŭ povas mem fakestri,
proponu ĝin por ke oni serĉu fakestron por ĝi!
- Donu viajn komentojn kion vi pensas pri VEB!
- aŭ aŭ...
Korajn dankojn al:
- Martin Weichert iniciinto de la VEB
- ĉiuj VEB-fakestroj
- Franko Luin
kiu kreis la VEB-emblemon
- multaj retanoj (tro nombraj por nomi ilin aparte)
kiuj kontribuis per kreo de utilaj retservoj, aŭ informo pri
ili al VEB
Reen al la VEB-ĉefpaĝo
Lasta ŝanĝo - 2004-03-08, Xavier Godivier