Subject: La Flavaj Pagxoj de Esperanto
From: Martin Weichert <martinw@cs.chalmers.se>
Summary: The Esperanto "Yellow Pages": Information about
         Esperanto services on the net. In Esperanto.

La Flavaj Pagxoj de Esperanto


Rapidaj referencoj pri Esperanto en la Reto

[VEB] La Flavaj Pagxoj estas parto de la "Virtuala Esperanto-Biblioteko" en TTT.
Kopirajto © 1994 - 2000 Martin Weichert, kompilanto
Dato de lasta sxangxo / 2002/06/19
Uzu cxiam nur aktualan version!


  1. Pri la Flavaj Pagxoj: Karaj samlingvanoj;
  2. Gravaj dosieroj: Oftaj Demandoj, Esperanto-Adresaro, Flavaj Pagxoj, Retumi Retposxte
  3. Esperanto en "FTP"-ejoj
  4. Esperanto en retaj forumoj: novajxgrupoj, dissendolistoj
  5. Esperanto en bultenejoj, "Bulletin Board Systems (BBS)"
  6. Esperanto en aliaj retservoj: "FidoNet", "CompuServe Information Service (CIS)", "America Online (AOL)", "Prodigy", "Yahoo"
  7. Esperanto en "Gopher"
  8. Esperanto en "World Wide Web (WWW)" / "Tut-Tera Teksajxo (TTT)"
  9. Esperanto en ret-babilejoj: "IRC", Virtuala Esperanto-Kongresejo, "ICQ", aliaj
  10. Esperanto-organizajxoj en la reto
  11. Esperanto-tekstoj kaj librokatalogoj en la reto
  12. Esperanto-vortaroj kaj gramatikoj en la reto
  13. Lerni Esperanton en la reto
  14. Esperanto-rilata programaro
  15. Tekstprilaboro: Esperantaj literoj kaj tiparoj, LaTeX-dosieroj
  16. Bildoj kaj sonoj
  17. Aliaj Esperanto-servoj en la reto: Esperanto en radio, Reto-Klubo por infanoj, Vojagx-kalendaro, RET-INFO, Koresponda Servo, Senkosta retadreso cxe esperanto.nu, Tradukado

^ Pri la Flavaj Pagxoj

Karaj samlingvanoj en la retoj!

Tiu cxi listo volas doni al vi etan superrigardon pri la temo "Esperanto en la komputilaj retoj". Tiuj informoj estas cxefe referencoj: ili diras kie haveblas pli da informoj pri certa temo. Se iuj informoj donitaj cxi tie NE helpas vin, redemandu al mi.

La signo "!" indikas kontaktadreson.

NOTU! Se vi sendas korektojn aux aldonojn al mi, bonvolu cxiam indiki:

Dankon!

Por privataj, ne komercaj celoj libere pludonebla al cxiu interesita samlingvano.

Esperante, ke tio helpos vin.

Amike,

Martin Weichert

^ Gravaj dosieroj

Troveblaj en la menciitaj lokoj (Gopher, FTP, Bultenejoj, FidoNet)
Listo de Oftaj Demandoj "Frequently Asked Questions (FAQ)" pri Esperanto
Perioda kontribuo al la forumo `soc.culture.esperanto'.
Yves BELLEFEUILLE <yan@storm.ca>
Adresaro de rete atingeblaj Esperantistoj kaj Esperanto-organizajxoj
Akirebleco per FTP: Enhavas (stato: printempo 2000) cx. 3000 adresojn de 2000 personoj el 80 landoj, dauxre kreskanta. Adresoj en Internet, Bitnet, Fidonet, CompuServe ktp. ktp. Monate aktualigata kaj distribuata. Cxiu Esperanto-parolanto kun retadreso aligxu al gxi per la TTT-pagxo: http://www.cs.chalmers.se/~martinw/esperanto/aligxo/. Anoncu vin rekte al la administranto NUR se por vi ne eblas aligxi per TTT:
Derk EDERVEEN <adresaro@esperanto.nu>
La "Bluaj Pagxoj"
FTP: ftp.cs.chalmers.se: /pub/users/martinw/esperanto/bluaj-pagxoj.html
Klarigoj de kelkaj bazaj komputilretaj terminoj en Esperanto (konstruata).
Cxi tiu referencaro, la Flavaj Pagxoj
Martin WEICHERT <martinw@cs.chalmers.se>
"Retumi retposxte" , aux: "Internet-aliro per retposxto"
FTP: ftp.cs.chalmers.se: /pub/users/martinw/esperanto/retumi-retposxte.txt

Tiu gvidilo montros al vi kiel preni dosierojn el FTP-ejoj, esplori Internet-on per Gopher, sercxi informojn per Archie, Veronica, Netfind, aux WAIS, aliri TTT-on, kaj ecx aliri Usenet-novajxgrupojn uzante neniun alian ilon ol retposxton.

"Doctor Bob" Rankin / Martin WEICHERT

^ Esperanto en "FTP"-ejoj:

Multajn utilajn kaj aktualajn informojn enhavas la unue nomita FTP-ejo, gxi enhavas interalie plurajn el la cxi tie nomitaj dosieroj. Se vi sercxas iun konkretan informon, tiu FTP-ejo povas esti bona loko por komenci sercxi.

La unua kaj tria FTP-ejoj alireblas ankaux tra la sube menciita Gopher-servilo.