From: "WILLIAM D. ORYAN" Subject: Kunulo je la Kreado de Uzreta Forumgrupo X-Original-Subject: Usenet Newsgroup Creation Companion X-Original-Archive-name: usenet/creating-newsgroups/helper X-Original-Last-modified: 1995/03/21 X-Original-Version: 1.09 Traduko far William O'Ryan ----------------------------------------------------------------------- Kunulo je la Kreado de Uzreta Forumgrupo ---------------------------------------- [Anglalingve] Afisxata monate - Bonvenas komentoj al rdippold@qualcomm.com welcome! [sendube temas pri angllingvaj komentoj -- tr] Do!? Vi deziras krei forumon...? Laux Wallace Sayre: "Akademia politiko estas la plej atakema kaj amara speco de politiko, cxar tiel pokas la vetajxoj." Sed la Uzreton li ne konis: Bonvenon al la posta nivelo. [ Se interesas vin pli la vocxdona flanko ol la krea flanko, bona gvidilo por interesata partio aux vocxdonanto estas "User's Guide to the Changing USENET" (Gvidilo por la Uzanto pri la Evoluanta Uzreto), kiun gxisdatigas stanley@skyking.oce.orst.edu (John Stanley). ] 1. Pri Kio Entute Temas CXi Tie ----------------------------------------------------------------------- Usenet [La Uzreto] estas loze kunligita anarhxio -- ne ekzistas ia reg- organo, kiu trudas al kiu ajn sito kiujn forumojn gxi povu peri. Sitoj povas krei aux forigi forumojn lauxplacxe -- tamen, ili ne povas atendi, ke cxiuj aliaj obeos iliajn decidojn. Kompreneble, tio povas esti iom hxaosa, do dum la paso de tempo kutimaro evoluis por senpremigi la konfuzon kaj teni la kreadon de novaj forumoj je punkto tuj malpli ol tiu de kriz-amaso. Jen kiel gxi funkcias: estas gxenerala interkonsento inter la novajx- administristoj de Usenet, ke forumojn en la Sepopego (La Grandaj Sep; "big seven") (comp., misc., news., rec., sci., soc., talk.) oni peru cxe siaj sitoj nur se tiuj forumoj gajnas en la "oficialaj" vocxdonadaj proceduroj difinitaj en la Gvidlinioj [v. sube]. Ajnulo povas krei forumon, se tiu elstudas la gxustan mesagx-formaton por tion fari, sed tia forumo perigxos cxe nur malgrandega kvanto da sitoj, kaj cxiu, kiu afisxas al tia forumo, povas renkonti mesagxojn pretendantajn, ke la forumo estas falsajxo. La Gvidlinioj, kiujn vi devus legi -- se vi deziras krei forumon -- troveblas en perioda afisxo "How to Create a New Usenet Group" (Kiel Krei Novan Forumon en Usenet) en news.announce.newusers, aux per ftp al ftp.uu.net; iru al la afisxujo, usenet/news.announce.newgroups, kaj prenu la dosieron "New_Usenet_Groups" (Novaj Uzret-Forumoj). Se vi ne legos tiun dosieron kaj konsekvence oni nuligos la foruman vocxdonadon pro eksterregulajxoj, vi sola trovigxos kulpigebla. Sed la Gvidlinioj ne estas la tuta afero. Alia kutimaro jam starigxis pri forumgrupaj vocxdonadoj -- plejparte cxar bedauxrinda kvanto da fitaktikoj uzigxis en pasintaj provoj krei forumojn. Kiel je la edzino Cezara, devas ne riprocxebli vocxdonado. Se vi ecx hazarde rompas iun el tiuj kutimoj, vi povas sin trovi kun fusxita vocxdonado, multe da malsxparita tempo, kaj grandega flam-milito. La celo de cxi tiu dokumento estas helpi vin trairi tiun potencialan minejon. CXi tio _ne_ estas, en kiu ajn maniero, oficiala dokumento, nenian forton legxan gxi havas -- anstratauxe gxi helpas vin je la neformalaj konvencioj kiuj evoluigxis tra la jaroj. Fulm-Glosaro --------------------------------------------------------------------- CFV Vocxdon-alvoko. Vidu la Gvidliniojn. ("Call for Votes") FAQ Listo de Oftaj Demandoj -- multaj grupoj afisxas iun FAQ-on periode por respondi oftajn demandojn. (Frequently Asked Questions) Flamo Arda atako en mesagxo. Kiel fajroj, ili vastigxas. Flamfesteno Gxenerala mesagx-milito entenanta multajn flamojn. Uzret-peranto Novajx-administratoro. Iu respondeca zorgi, ke Uzretaj novajxoj dauxre fluu cxe iu sito. Estas cxi tiuj homoj, kiujn vi devas persvadi peri vian forumon. CXefProponanto Tiu, kiu motoras la vocxdonadon. Gxenerale tiu, kiu faras la RFD kaj la laboron necesan por arangxi vocxdon-alvokon (CFV). RFD Peto por diskutado. Vidu la Gvidliniojn. ("Request for discussion.") Vocxprenisto Tiu, kiu efektive afisxas la Vocxdon-Alvokojn (CFV) kaj kaj kalkulas la vocxojn. Tiu ulo kutime ne estas la cxefproponanto. Rapida Superrigardo --------------------------------------------------------------------- D: Kio 'stas la gxenerala procedo pri vocxdonado? R: Estas kvin cxefaj etapoj. Vi _vere_ devus legi la "Gvidlinioj"n, se vi efektive decidos traprovi la aferon, tamen jen rapid-resumo: 1) Diskutado pri la ideo. Se via propono rekte tusxas ekzistantan grupon, vi eble preferus unue "provi la akvojn" por vidi, cxu estas intereso. 2) RFD (Diskut-Peto; "Request for Discussion"). La cxefproponanto (vi) afisxas RFD-on al cxiuj koncernaj forumoj kaj ankaux al news.announce.newgroups kaj news.groups. Se ne inkluzivigxas n.a.n., ne temas pri oficiala RFD. 3) Diskutado en la forumo, news.groups. Homoj reagas al la RFD, esprimas subtenon, esprimas abomenon, aux eble ofertas sugestojn. Se vi grave sxangxas vian RFD-on surbaze de la diskuto en news.groups, vi devus duan (aux plian) RFD-on eldoni laux Pasxo 2 cxi-supre. 4) Vocxdonado. Kontaktu uvv-contact@amdahl.com [supozeble Angle] rilate al la plenumado por vi de la efektiva servutaj^o arangxi vocxdonadon. 5) Rezultoj. Post la fino de la vocxonado, la vocxprenisto kolektas la rezultojn kaj afisxas ilin cxe la reto. Se gajnas la grupo, oni novforumizos gxin post kvin tagoj; tamen povas preni ioman tempon atingi iujn sitojn. Se la grupo malgajnas, ne eblas pri gxi vocxdoni por ses monatoj. Gxeneralaj Sugestoj -------------------------------------------------------------------- D: Kial tiel sanktafekta? R: CXar politiko tiel atakacxa povas esti. Oni povas ignori cxion tian, sed en debatata grupa propono, tusxanta, ni diru, politikon, kulturon, aux Stel-Safaron ("Star Trek"), estas homoj senplie atendantaj ian vian negxustan spiron, por ke ili povu postuli nuligon de la vocxdonado. Vi ne bezonas kontentigi min; vi bezonas kontentigi ilin. CXi tiuj "reguloj" jam ekzistas. Legu ilin nun, kaj vin forsavu de multa gxeno en la longa dauxro. D: Kio estas la plej bona metodo lerni kiel proponi forumon kaj arangxi vocxdonadon? R: Legu la Gvidliniojn supre sugestitajn; legu cxi tiun dokumenton, legu la forumon news.groups dum kelkaj monatoj -- garantiite, ke je almenaux unu lumiga flamfesteno oni regalos vin. Vi vidos abundon da RFD-oj (Diskut-Petoj) kaj da CFV-oj (Vocxdon-Alvokoj), kaj vi vidos la reagon al ili. D: Se mi ne rompus ian ajn el la "oficialaj" reguloj, kiel oni povus mian vocxdonon nuligi? R: Memoru, ke cxio cxi tio estas laux interkonsento inter sistem- administratoroj [=sitestroj]. Iu ajn uzretperanto ["news admin"] povas dekreti, ke oni ne peros iun forumon pro kia ajn kialo. Se temas pri respektata estro ["admin"], aliaj eble sekvos. Tio povas lavange kreski gxis tio, ke "oficiala grupo" trovas sin tute ne perata. Kaj se la filtristo(j) de news.announce.newgroups decidos, ke vi rompis la spiriton de la reguloj, via afero paneos survoje. D: Kio estas la plej bona agadlinio por eviti cxiajn minejojn? R: Plena honesteco, plena malkasxo, obeado al la regulo kaj spirito de la Gvidlinioj. Se vi estas ion faronta, kiel ekzemple, sendi la CFV-on [VocxAlvokon] al iu posxtlisto, _diru tion_ en via CFV! Mirindas, kiom da doloro tiamaniere eviteblas. D: CXi dokumento ne sciigas al mi, kion mi bezonas scii! R: group-advice@uunet.uu.net estas posxtlisto de sitestroj, kiuj povas helpi je malfacilaj demandoj, se helpas nek cxi tio, nek news.groups . Pensante pri Grupa Vocxdonado --------------------------------------------------------------------- D: CXu mi vere volas fari cxi tion? R: Dependas -- temas pri multa klopodado, ecx kun helpo de programoj. Temas pri multa tempo -- komenca diskutado, monato por la RFD [=Diskut-Peto], monato por CFV [=Vocxdon-Alvoko], ioma tempo por rezultoj kaj kreado. Entute, de du gxis tri monatoj el via tempo. D: CXu temas pri multe da laboro? R: Tralabori la tutan procedon, RFD, CFV, kaj vocxdonado, povas preni suficxan tempon. Vi devas antauxtrafi cxiujn viajn limdatojn, fronti la senfinan kvereladon cxe news.groups, kaj eldiskuti ian kompromison kun cxiuj tiuj treege opini-facxitaj homoj, kiuj havas proprajn ideojn pri kia devus esti la cxarto. Ne surprenu la aferon facilanime. D: Kioj estas alternativoj? R: Pripensu posxtliston. Tio tuj lancxeblas, kaj havas la avantagxojn esti iom fokushava, kaj enteni malpli da hxaosfarantoj. D: Kion pri tio reorganizi ekzistantajn grupojn anstataux krei novan forumgrupon por nova temo? R: Tio estas afero iom harstariga -- gxi superas je plena magnitudo nuran kreon de nova forumo. Ekzistas nur unusola norma kialo klivi aux reorganizi jam ekzistantajn gruparojn: superforte troa trafiko. Tio kutime signifas cxirkaux 200 mesagxojn tage, kio povas malfacili ecx al iu uzanta bonan afisxlegilon. Alternativo: penu igi la homojn uzi sxlosil-vortojn en la subjektoj, kiel ekzemple, "U7" por "Ultima VII" en forumo pri ludoj. Se la plejmulto tiamaniere komplezemas, mortig-programo [=killfile] povas facile mortigi aux elekti artikolojn lauxdezire. Ne havi afisxlegilon kun mortig-programo ne gxenerale elvokas simpation. Kiu surprenos estri? Vere vi devas ne surpreni respondecon pri reorganizado, se vi ne jam pritraktis almenaux unu grupan vocxdonadon. Se vi vere deziras konsideri disigxon, gxisfunde diskutu la eblan disigxon en la koncernaj forumoj antaux ol ecx pensi pri ia RFD. Ellaboru, kio laux vi la novaj grupoj devus esti. Vi deziras suficxan dison por dividi la trafikon, sed vi ne deziras tro da novaj forumoj, kaj vi ne deziras, ke la temkampo de la forumoj interampleksu unu en la alian. CXu vi bezonas forigi iujn jam ekzistantajn forumojn? Pro la kompleksa naturo de reorganizado, tion oni devus antauxe ellabori. Tiam faru RFD-on, se ekzistas unuanimo por gxi. Se iu grupo aparte kontrauxas la reorganizadon, aux se multas kontrauxado al iu forumo, ellasu gxin, krom se placxus al vi ricevi multajn AL-CXIO-NE-ajn vocxdonojn malicajn. Kaj memoru, je la kreo aux forigo de cxiu unuopa forumo temas pri aparta vocxdono, kvankam ili ja cxiuj povas trovigxi sambalote. Se iuj aferoj gajnas kaj aliaj malgajnas, el tio povas veni rezultoj bizaraj. Memoru, ke vi cxiam povas arangxi aferojn per du aux pli da pasxoj (vocxdonadoj). Sugestoj pri RFD-oj: (Diskut-Petoj; "Request for Discussion") ------------------------------------------------------------------ D: Kion mi devus scii pri nomado de forumoj? R: Kontrolu la ekzistantajn forumojn por indicoj pri tio, kia estus konvena nomo. Aparte kontrolu, cxu ia forumo jam tauxgas al viaj bezonoj! Anke, kvankam ne multaj sistemoj ankoraux koncernigxas, cxiu parto de la foruma nomo devus longi malpli ol 15 karaktrojn. Ekzemple, rubo.kaduka.kara havas tri partojn, "rubo", "kaduka", kaj "kara", cxiuj el kiuj havas malpli ol 15 karaktrojn, do nen' problem. sci.physics.particle-accelerators, male, ne akceptatas, cxar la lasta parto longas 21 karaktrojn. Iom kurtigu gxin. La nomado tre gravas -- gxi devus esti hierarhxia, tia, ke cxiu aldona parto en la hierarhxio plu subdividas la temon. Ne uzu punkton nur por apartigi vortojn (ekzemple, heroes.pioneers.lolo.zamenhof estas malbona; uzu: heroes.pioneers.lolo-zamenhof)! Ordinare, nova grupo trovas komfortan lokon je la tria nivelo... kutime io, kiaj comp.sys.iu-temo aux rec.arts.iu-temo. Kontrolu, cxu situo sub ia ekzistanta hierarhxio tauxgas vian temon. Novajn hierarhxiojn je la dua nivelo oni kutime malbrakumas, krom se la uzreto iel pretervidis grupon por cxefa temo, kia ekzemple, rec.toys. La hierarhxioj de la Sepopego ("Big 7"), regataj de cxi tiuj reguloj estas: comp Koncernanta komputilojn. misc CXio, kiu nenie alie tauxgas -- ne multe uzata. news Koncernanta Usenet-on mem. rec Distrajxoj. Gxuindaj aferoj. sci Koncernanta sciencojn. soc Sociaj demandoj -- por diskutado pri tiaj demandoj, aux pri certaj sociaj fonoj, kia soc.culture.italian. talk Arda debato pri disputataj demandoj-- politiko kaj religio, ekzemple. Ankaux ekzistas la "aliaj hierarhxioj" kiaj bit. kaj bitnet. La plej grava el tiuj estas alt., kiu funkcias laux malsamaj kaj multe pli malstriktaj "reguloj". Legu alt.config por informo pri tio. Se vi tute ne sukcesas ion elpensi, group-advice@uunet.uu.net estas posxtlisto de administratoroj [sitestroj] kiuj povas vin helpi. D: Kie mi afisxu la RFD-on? (Diskut-Peton; "Request for Discussion") R: CXiuj RFO-oj transafisx_end_as al news.announce.newgroups. CXiuj, kiujn oni ne tiel afisxas, estas nevalidaj, kio povas kauxzi problemojn kiam vi penas lancxi CFV-on (Vocxdon-Alvokon). Vi devus ankaux transafisxi al news.groups, kaj arangxi kaperon, "Followup-To: news.groups" celanta tien, kie la diskuto devus okazi. Se vi tion ne farus, la filtristo devas tion fari. Ankaux transafisxu al eble koncernataj grupoj, sed ne tro tiel faru. Bona metodo eviti konfuzon cxi-pasxe, kaj kiam vi afisxos la CFV-on, estas simple listi la forumojn en la korpo de la RFD. Se via sito ne lasas vin posxti al filtrata forumo, sendu vian RFD-on al announce-newgroups@uunet.uu.net. Pro tio, ke news.announce.newgroups filtratas, via afisxo ne montigxos en _kiu ajn_ el la forumoj gxis kiam la filtristo jesas la afisxagon. Paciencu. Ne mem afisxu gxin en la aliaj forumoj; tio incitos homojn. Aldone, la filtristo eble rimarkos problemojn en via propono, kaj povas vin helpi ilin korekti antaux ol ili afisxigxus. Pro tiaj kialoj, se temas pri posxtlisto, estas bona ideo ne sendi RFD-on al la posxtlisto gxis kiam tiu oficiale montrigxos cxe news.announce.newgroups. Ecx pli bone, nur sendu montrilan mesagxon, ("Trovigxas RFD por ... cxe n.a.n.") al la posxtlisto. Kiu ajn, kiu povas legi la kreotan forumon, devus ankaux povi legi forumon n.a.n. D: Kiom longe dauxros la diskuton pri la RFD? R: La minimuma periodo por diskuto pri RFD, antaux ol eblas eldoni CFV-n, ecx se cxiuj afisxantoj unuanime konsentas, "Bona ideo; Ek!", dauxras 21 tagojn laux la prefero de la filtristo de news.announce.newgroups . Se la RFD prenos konsiderinde pli longe ol 30 tagojn, la diskutadon oni formovu gxis atingeblos interkonsento. Tenu en la kapo tion, ke vi povas ellabori multajn el la harstarigaj detaloj antauxe ol ecx afisxi RFD-n -- tion oni faris dum kelkaj tiklaj reorganizadoj kaj tio suficxe bone funkciis. La grupo(j) povas lauxplacxe elspezi tempon ellabori cxiujn detalojn, kaj tiam afisxi RFD-on, kaj la nura traktendajxo tiama estas la sugestoj de la legantoj de news.groups, kio devus ebli en malpli ol 30 tagoj. D: Kiomfoje mi afisxu la RFD-on? [Diskut-Peto; Request for Discussion] R: Kutime nur unufoje. Alia RFD uzatas nur se okazis gravaj sxangxoj en la propono depost la unua RFD kaj vi deziras denove partoprenigi tiujn, kiuj ne legas read news.groups / news.announce.newgroups en la diskuto. Alivorte, ne tre ofte. Sugestoj pri Filtrado ----------------------------------------------------------------------- D: Kiu devus filtristi forumgrupon, se gxi estas filtrata? R: Tiu estu iu respektata, kiu havas rapadan retligon je afisxoj (ne foli-nodan), kaj kiu havas la tempon bone plenumi la koncernan laboron. La filtristo mortigas aux flegas la filtratan forumon, do sagxe elektu. Aldone, la filtristo bezonas povi arangxi apartan konton aux posxtadreson nur por celoj filtraj. D: Kion, se la filtristo bezonas ferii? R: Bonege 'stas la ideo nomumi vicfiltriston (rezervan filtriston) je la tempo de la proponado por la forumo. Se la filtristo iam bezonos malaperi dum longa tempo-periodo, la vicfiltristo povos transpreni la dejxoron gxis revenos la filtristo. D: Kion pri eksigo filtriston? R: _Ne_ estas ia oficiala metodo eksigi filtriston sen ties konsento! Ecx se sxli montrigxas pigrulo kiu neniam ion faras, ne facilas anstatauxigi. Do, zorgegu pri viaj filtradaj gvidlinioj. Sugestoj pri CFV-oj (Vocxdon-Alvokoj; "Call for Votes") ------------------------------------------------------------------------- D: CXu mi mem arangxu la CFV-on? R: Pro multaj kialoj, grup-konsilo ["group-advice"] kaj filtristo de news.announce.newgroups postulas, ke vi uzu la servon de sperta newtrala vocxprenisto. Vi povas retposxti al uvv-contact@amdahl.com por ke ili arangxu, ke la vocxdonadon plenumu por vi newtrala eksterafera ano de la Uzretaj Volontulaj Vocxprenistoj. D: Al kiuj forumoj je la CFV vi afisxigu la vocxpreniston? R: CXiuj CFV-oj transafisxendas al news.announce.newgroups, kaj al news.groups. Ankaux al aliaj intersataj grupoj, sed ne tro -- la grupoj al kiuj vi afisxis la RFD-on bone servas kiel gvidilo. Tio estas en la Gvidlinioj, sed tiel ofte oni gxin spitas, ke indas la ripeto. Bonvolu afisxi nur al forumoj, kiujn koncernas la temo de via CFV. D: Kion, se mi forgesos aux ne rimarkos konvenan forumon gxis post la CFV jam afisxigxis? R: Unue rimarku, ke devas temi pri _konvena_ forumo. Vi havas du elekteblojn. Unue, se la dua CFV ne jam afisxigxis, tiu forumo aldoneblas al tiu CFV, sed la vocxprenisto aldonos rimarkigon cxe la supro de la CFV sciigantan la filtriston de news.announce.newgroups pri tio, kio okazis. Tiu eble renversos la aldonon. La dua elekteblo estas afisxi noton en la forumo menciantan, ke la CFV okazadas, bedauxrantan, ke tiu forumo maltrafigxis, kaj bonvol-petantan legi la artikolon, "CFV: la.foruma.nomo" en news.announce.newgroups, se interesas vocxdoni. Ne simple ekafisxu mem la CFV-on tien. Lauxefike, la afero samas, sed etiketo estas cxio. D: Kiomlonge dauxru la CFV kaj kiomfoje oni gxin afisxu? R: Norme dauxras vocxdonado 22 tagojn. la vocxdonado povas dauxri gxis 31 tagojn, sed tio kutime nenion efektivigas, krom prokrasti la grupon por aldonajn tagon kaj duonon. Norme afisxigxas du CFV-oj. La unua dum la komenca tago, kaj la dua dum la dua semajno posta aux meztra la vocxdonado. La vocxprenisto tion prizorgos. D: CXu la CFV sendeblas al posxtlistoj? R: Jes, sed la posxtlistanoj devus povi legi la novan forumon, se kreita, aux alie okazos, ke homoj vocxdonos pri io, kiun ili neniam vidos, kio pavas brov-cxu?!!igi. Kaj kompreneble, tiu posxtlisto devus tre koncerni la temon de la nova forumo. Notu, ke cela elkludo [ignoro] de rekte koncernata posxtlisto, por ke gxi ne vidu la CFV-on, nur pro tio, ke ili versxajne balotos nee, ankauxe povas brov-cxu?!!igi. D: Kiamaniere oni sendu CFV-on al posxtlisto? R: Unue, uzu la taktikon, plena malkasxado. Sciigu al la vocxprenisto al kiuj posxtlistoj iru la CFV, ke li povu noti ilin en la CFV lauxbezone. Aux la vocxprenisto, aux la cxefproponanto povas fari la efektivan retposxtadon, sed certigu, ke tion oni faros _nur_ post la oficiala CFV jam aperis en news.announce.newgroups, kaj ke la CFV afisxota al la posxtlisto samas tiun, kiu aperis en news.announce.newgroups; alie la vocxdonoj, kiujn oni ricevos, estos ne validaj. D: Kio 'stas la aferego pri posxtlistoj? R: Plej efika metodo arangxi nuligon de via vocxdonado estas sendi la CFV-on al posxtlisto sen lauxi la suprajn procedurojn. Malkasxu antauxe! D: CXu mi rajtas meti la CFV-on en Mosaic-on, aux ian WWW aux WAIS-specan servilon kaj arangxi vocxdon-dialogon? R: Plej bone estas tion ne fari. Multaj homoj, kiuj havas aliron al tiaj servoj, ne havas aux uzas la Uzreton. Ili ne havus aliron al la kreota forumo, kaj ecx ne havas aliron al news.announce.newgroups aux news.groups por kontroli la estontajn disvolvigxojn. La plej bona faruto, se vi deziras ion cxi tian fari, estas arangxi tekstajxon informantan la homojn, ke vocxdonado okazadas, kaj ke la artikolo titolita "CFV: nia.nova.forumo" en news.announce.newgroups estas tio, kion ili devus legi, se ili deziras prie vocxdoni. D: CXu mi rajtas kampanji por aux kontraux la forumo(j)n? R: La regulo estas tio, ke la vocxprenisto nenian kampanjadon povas fari. Se vi ne estas la vocxprenisto (kaj probable vi ne estos), vi rajtas kampanji. Konsciu, tamen, ke tio ofte incitas negativajn sentojn je la flanko de iuj, kiuj tuj komencos kontrauxkampanji la grupon. D: CXu mi rajtas vocxdoni pri la forumo? R: Nepre. Unu persono -- unu vocxdono. Kaj ecx se vi estas cxefproponanto, vi ankaux estas vocxdonanto. D: CXu mi povas sciigxi kiel statas la vocxdonado? R: Ne. La vocxprenisto, laux la Gvidlinioj, devas ne malkasxi al _kiu ajn_ kiel fartas la vocxdon-fluo, ecx ne al la cxefproponanto. Se oni malkasxus, tio senvalidigus la vocxdonadon. Do tute ne petu. D: CXu estas aliaj indicoj? R: La vocxprenisto prizorgos la detalojn de la prezentado de la CFV. Via tasko estas estigi la kiel eble plej bonan foruman cxarton. Sugestoj Pri Post la Vocxdonado ---------------------------------------------------------------------- D: La forumo gajnis! Mia tasko finigxis, cxu ne? R: Malprave. Ne siestu en la areno. Vian novan forumon vizitos multaj homoj, kiuj neniam vidis la RFD-on, nek la CFV-on, kaj kiuj deziras scii kio okazadas. Ecx homoj, kiuj scias, kion celas la forumgrupo, eble ne konas la konvenan etiketon. D: Kion pri ia FAQ? R: Bona ideo. Estas Bona Afero havi embria listo de Ofte Demandataj Demandoj, kiun oni povas afisxi tuj kiam kreigxas la forumo, kaj kiu klarigas la trajtojn de la forumgrupo, inkluzive de la cxarto. Gxi kreskos, sed bonas havi ion je la komenco. Fakte, se vi kreos iun FAQ antaux ol afisxigxos la CFV, kaj enmetos gxin en la CFV-on, tio povas respondi demandojn de tiuj, kiuj ne certas, cxu ili deziras vocxdoni por la forumgrupo -- gxi servas kiel indikilo, ke la grupo estos je simile alta kvalito. Via FAQ definitive devus kuragxigi la uzon de sxlosilvortoj en la subjekta kapero, por faciligi la uzon de mortig-programoj ["killfiles"]. Ekzemple, en rec.arts.comics, MARVEL, DC, or INDY en la subjecto, kiel cxe "Subject: DC: Sandman #92", estas sugestitaj. Tiuj dependos de la naturo de via forumgrupo. D: Gxi estos filtrata; cxu io speciala farindas? R: Jes. Legu la Gvidliniojn, kaj tuj kiam la vocxdonado jesas, sekvu la klarigojn pri retposxti la adresojn de la filtristo al la indikitaj homoj kiuj prizorgas la oficialajn listojn pri filtristoj. Kiu ajn filtristas, tiu devus havi aldonan konton aux retposxtadreson, kiu estu por nenio, krom afisxado al la filtrata forumo. CXi tiel, inter aliaj avantagxoj, ne eblas konfuzo inter la persona posxto kaj eblaj afisxoj. Arangxi tion eble prenos ioman tempon, kaj gxi farindas kiel eble plej frue. D: La forum-propono malgajnis! Kiam mi povos denove provi? R: Post ses monatoj. Pripensu la rezultojn, tamen, ke vi ne denove malsxparu la tempon. Se gxi hoveege malgajnis, eble vi anstatauxe provu posxtliston. Se la rezulto de la vocxdonado apenauxis, pripensu ajnajn difektigxojn troveblajn en via propono. --------------------------------------------------------------------------- Tiel Al Sia Kulminacio Alatingas Ciamosxta Dokumentacio Dankaojn al: Alan Barrett, Nick Fitzpatrick, Ed McGuire, Andrew Hackard, J Lee Jaap, Jonathan I. Kamens, David Lawrence, Mark Linimon, Emma Pease, Edward Reid, Brenda J. Roder, Chip Rosenthal, Edmund Schweppe, David Seal, Al Sharp, Josh Smith, David W. Tamkin, Coyt D Watters, David Wright Traduko far William O'Ryan, Mesa, Arizona, USA, oryanw@aztec.asu.edu ========================================================================