Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE)

Por pli aktulaj informoj, vizitu la TTT-ejon de IKUE: http://www.ikue.org/

IKUE estis fondita en 1910. Ĝia revuo ESPERO KATOLIKA estas la plej aĝa Esperanta revuo daŭre aperanta, kun ampleksaj kajeroj bone redaktitaj kaj profesie produktita. Ĝia sidejo en Romo, en tuja proksimeco de la katedralo de S-ta Petro, troviĝas en domo apartenanta al IKUE danke al mondonacoj de multaj fervoruloj. La plej elstara sukceso lastatempa estas la aperigo de la oficiala Roma Meslibro en Esperanto, same bele produktita kiel la nacilingvaj eldonoj. Tio multe faciligas la okazigon de Sanktaj Mesoj en Esperanto-renkontiĝoj, kie eĉ lingve ne tre sperta pastro povas, helpe de la libro fari bonkvalitan kaj validan Diservon en Esperanto. La nuna papo plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj aldonas al siaj multlingvaj salutoj Urbi et Orbi (= al la urbo Romo kaj al la tuta mondo) jam de kelkaj jaroj tekston en Esperanto. La nuna prezidanto de la Konsilio de Eŭropaj Episkopaj Konferencoj, la ĉefepiskopo de Praha, kardinalo d-ro Miloslav Vlk, aktive posedas Esperanton. Radio Vatikana dufoje en semajno elsendas en Esperanto. La 50a Jubilea Kongreso de IKUE okazos en Romo kaj Rimini, en 1997.

IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizaĵo. Loke tio portas palpeblajn avantaĝojn, ekzemple senpagan utiligon de salonoj.

Por pli aktulaj informoj, vizitu la TTT-ejon de IKUE: http://www.ikue.org/


Informoj el "espeRom"
Por VEB adaptis Martin Weichert
Laste ĝisdatigita de Xavier Godivier, 2004-03-08.