Enkonduketo al IRC (Internet Relay Chat) kaj kanalo #Esperanto.
NOTU!
La cxi-suba teksto estas tre malnova kaj parte ne plu aktuala.
Precipe mankas en gxi mencio pri la diversaj "subretoj" de
IRC-serviloj kiuj ekzistas hodiaux.
Por (iom) pli aktualaj informoj, bonvolu konsulti la
(esperantan)
sekcion
IRC" de la "Flavaj Pagxoj de Esperanto"
(en Esperanto)
aux la
"IRC
Prelude" cxe
http://www.irchelp.org
(en la angla).
Dankon!
- mw
Ekzistas sistemo nomata IRC (angle Internet Relay Chat), per kiu oni povas perrete babili kun aliaj homoj. Mallonge, oni anigxas kanalojn, kiuj grupigas homojn kiuj volas babili pri difinita temo. Unu el tiuj kanaloj estas la kanalo #Esperanto.
La kanalo #Esperanto servas por cxiuj kiuj parolas la Internacian Lingvon Esperanto aux volas lerni aux ekscii ion pri gxi.
Estas diversaj ebloj por ekuzi IRC. Se vi volas nur gustumi IRC-on, provu la jenajn (iuj certe momente malfunkcios, do reprovu!):
telnet ircclient.itc.univie.ac.at 6668 (131.130.39.10; en Auxstrio)
telnet irc.demon.co.uk (158.152.1.74; por uzantoj en Britio)
telnet flode.nvg.unit.no 6668 (129.241.163.231; por uzantoj en Norvegio)
(Aldona informo, 21 jun 99:
NOTU!
La interreta babilsistemo "IRC" ekzistas en diversaj,
reciproke sendependaj subretoj (ekz-e
"EFnet" (la originala IRC-reto(?)),
Undernet,
IRCnet,
DALnet, kaj
NewNet),
kiuj kutime NE estas interkonektitaj.
Se vi volas renkonti viajn amikojn per la sistemo IRC,
vi povas uzi malsamajn servilojn,
sed la serviloj estu de la sama subreto.
Mi listigas kelkajn informojn pri kanalo(j)
#Esperanto
en diversaj IRC-subretoj en la
sekcion "IRC" de la "Flavaj Pagxoj de Esperanto".
)
Kiam vi estos sukcesinta kaj estos en IRC, tajpu:
/join #Esperanto
kaj vi eniros la Esperantan kanalon. Kion ajn vi tajpas nun vidigxas de la aliaj kanalanoj. Oficiale, la kunvenoj okazas marde je 15 - 17 h UTC (= 16 - 18 h en Mezeuxropo) kaj lunde je 3 - 6 h UTC (= dimancxe je 10 h posttagmeze en Novjorko), sed ofte estas homoj kiuj cxeestas alitempe. Ankaux estas ofte la informroboto EspServ de kiu vi povas peti helpon per:
/msg EspServ help
Sekvas tipa listo de kanalanoj en #Esperanto, kiun vi ekvidos per la komando:
/who #Esperanto
Nickname Channel User@Host "Real name" -------- ----------- ------------------------------------------------------ EspServ @ #Esperanto belinfan@utis179.cs.utwente.nl "Esperanto Info Server" Kvarko #Esperanto RISON@vsopve.cern.ch "Mark RISON" axelB @ #Esperanto belinfan@utis179.cs.utwente.nl "Axel Belinfante" Edmundo #Esperanto etg10@grus.cus.cam.ac.uk "E.T. Grimley Evans" Moldur #Esperanto martinw@muppet60.cs.chalmers.se "Mi estas mi!" decxjo #Esperanto ederveen@athena.research.ptt.nl "Derk EDERVEEN" testudo #Esperanto slootman@nat2.uia.ac.be "Wim Slootmans" jens-vedo #Esperanto jksson@athena.mit.edu "Jens Karlsson" VerdLanco #Esperanto ulf.lunde@kvatro.no "Ulf Lunde" Ombrulo #Esperanto jardar@swix.ifi.unit.no "Jardar Eggesboe Abrahamsen"
Cxiu persono elektas por si mem IRC-nomon. EspServ estas ne homo sed roboto: komputilprogramo partoprenanta IRC-on samkiel persono, kiu povas respondi demandojn de aliaj IRC-antoj. Personoj (aux robotoj) markitaj per @ estas kanalestroj. Ili havas la privilegion sxangxi la ecojn de la kanalo, estrigi alian fidatan kanalanon, forpusxi aux bari miskondutantan IRC-anon el la kanalo kaj plenumi kelkajn aliajn agojn.
Se vi volas pli komforte kaj, pli grave, pli flue IRC-i, vi povas akiri
t.n. klienton (IRC-ilon) por via komputilo. Gxi ebligos al vi uzi
IRC-on sen telnet-i al fora komputilo.
Kiel ekhavi ircilon (almenaux emacs- kaj VMS-klientoj facile haveblas!),
kaj multajn aliajn respondojn vi trovos en la (anglalingva)
"Listo de Oftaj Demandoj"
(Frequently Asked Questions)
pri IRC,
aux vi povas demandi pliajn detalojn de la komputilemulaj cxefestraranoj.
Pri kelkaj IRC-antoj ankaux ekzistas bildoj enkomputile.
Ni ne respondecos pri ebla drogeca alkutimigxo al IRC. Malsxparu vian tempon propravole!