Jen traduko fare de William O'Ryan. Grandan dankon, Vilcxjo! /Alan ======== komenco de plusendata mesagxo ========== Date: Mon, 13 Jan 1997 03:50:25 -0700 (MST) From: "WILLIAM D. ORYAN" Subject: Gvidlinioj por Kreado de Uzretaj Forumoj X-Original-Subject: How to Create a New Usenet Newsgroup X-Original-Archive-name: usenet/creating-newsgroups/part1 GVIDLINIOJ POR LA KREADO DE UZRET-FORUMOJ POSTULOJ DE KREADO DE FORUMOJ Temas cxi tie pri gvidlinioj, kiujn gxenerale tra Usenet (Uzreto) oni akceptas sekvindaj dum la kreado de novaj forumoj (=newsgroups) en la "norma" uzreta hierarhxio de forumoj. Oni ne celas per ili arangxi gvidliniojn por gxustigi agadlinion de Usenet escepte de tiuj pri foruma kreado. Kaj oni ne celas, ke ili aplikigxu al alternativaj ("alternate") nek al lokaj forumaj hierarkioj. La influata parto de la nom-spaco estas, comp, humanities, misc, news, rec, sci, soc, talk, kiuj estas la plej vaste distribuataj areoj de la uzreta hierarkio. Cxian peton krei forumon, kiu sekvas cxi tiujn gvidliniojn gxis sukcesa rezulto oni honoru, kaj cxian peton, kiu ne sekvas cxi tiujn procedurojn aux kiu ne atingas sukcesan rezulton el tia klopodo oni elagendigu, krom se temas pri eksterordinaraj cirkonstacoj. La kialo, ke oni nomas ilin agadlinioj, kaj ne absolutaj reguloj, estas tio, ke ne eblas antauxdiri, kiaj estus la "eksterordinaraj cirkonstancoj" nek kiel tiuj estigxus. Indas cxi tie substreki, ke, kiel cxiam, la decido, cxu krei forumon cxe iu masxino, apartenas al la administranto de tiu masxino. Cxi tiuj gvidlinioj celatas nur kiel helpilo al tiaj decidoj. La Diskuto group-mentors@acpub.duke.edu estas aro da volontuloj spertaj pri la procedo krei e-forumon. Ili helpas homojn kiuj deziras proponi novajn forumojn cxe la verkado kaj la prezentado pri bona propono. Tre grave indas, kvankam ne endas, ke oni ilin kontaktu kun skizo pri baza propon-ideo, kaj majstro kunlaboros kun la proponantoj por prezenti formalan proponon. Homoj jam spertaj pri tiu procedo bonvolu kontakti group-mentors-request@acpub.duke.edu por anigxi. 1) Peton diskuti kreon de nova forumo oni afisxu cxe news.announce.newgroups, news.groups, kaj cxiaj aliaj forumoj aux posxt-listoj iel ajn parencaj al la proponata temo se oni deziras. news.announce.newgroups filtratas, kaj la kapero, "Followup-to:" (Pluposxti-al:) igxos tia, ke la efektiva diskuto okazos nur en news.groups . Uzantoj cxe sitoj, kie malfacilas afisxi al filtrataj forumoj povas e-posxti prezentajxojn por news.announce.newgroups al newgroups@uunet.uu.net . La prezentajxo devas esti laux la formato, kiun oni difinis en "How to Format and Submit a New Group Proposal" (Kiel Formati kaj Prezenti Proponon pri Nova Forumo), indico al kiu trovigxas cxe la fino de cxi mesagxo. Tiun proponon oni plur-afisxu tra la forumoj, inkluzive news.announce.newgroups, anstataux kiel malsamaj afisxoj. Notu, ke norme, se temas pri afisxado al filtrata forumo oni ne mem prezentu la artikolojn; la filtristo tion faros por vi. 2) La nomon kaj la cxarton de la proponata forumo, kaj cxu gxi estu filtrata aux nefiltrata (kaj se la antauxa, kiu(j) estos la filtristoj) oni fiksu dum la diskuta periodo. Se pri tiuj punktoj ne estas interkonsento inter la proponantoj de nova forumo gxis la fino de 30 tagoj da diskutado, tiakaze la diskuton oni forprenu eksteren ("offline") (posxten anstataux al news.groups) kaj la proponantoj solvu la detalojn inter si. Kiam tio estas plenumita, novan, pli specifan proponon oni povos fari, irante supren al pasxo 1. 3) Subtenantoj de forumo, kiuj deziras helpon elekti nomon konvenan al la proponita c^arto, aux kiuj deziras ian alian konsilon dum la kreo-procedo, povos mesag^ai al group-advice@uunet.uu.net; kelkaj spertaj forum-administrantoj atingeblas per tiu adreso. La Balotado La Uzretaj Volontulaj Vocxprenistoj (UVV) (Usenet Volunteer Votetakers) estas grupo de newtralaj eksteraferaj balotistoj, kiuj nuntempe plenumas vocx-kolektadon kaj kalkuladon por cxiuj forumaj proponoj. La kuordigantoj de tiu grupo atingeblas cxe uvv-contact@uvv.org; ilin kontaktu por arangxi la plenumadon de la balotado. La tehxnikaj detaloj de la balotado oni plenumos laux la jenaj paragrafoj: 1) POST la diskuta periodo, se konstatigxis, ke novan forumon oni vere deziras, ke pri nomo kaj cxarto oni estas interkonsentaj, kaj ke jam fiksigxis, cxu la forumo estos filtrata kaj se jes, kiu por gxi filtristos, tiam alvokon al vocxdonoj oni povos afisxi al news.announce.newgroups kaj al cxiaj aliaj forumoj aux posxt-listoj al kiuj la originalan diskut-peton oni eble afisxis. Minimuma estu la prokrasto inter la fino de la diskut-periodo kaj eldono de alvoko por vocxdonoj. La vocx-alvoko enhavu klarajn direktojn pri tio, kiel fari vocxdonon. Tio devas esti evidentige klarigita, kaj egale facila devas esti vocxi por kaj vocxi kontraux la kreado. Kaj inverse. Eksplicite permesite estas: arangxi du apartajn adresojn al kiuj oni posxtu la jesajn vocxojn kaj la neaj vocxojn, kondicxe ke ili estas cxe la sama masxino; arangxi adreson al kiu posxti vocxdonojn malsaman al tiu, de kiu oni posxtis la artikolon; aux simple akcepti respondojn al la vocxdon-alvoka artikolo, kondicxe, ke oni klare kaj eksplicite klarigis en la vocxalvoka artikolo, kiel fari vocxdonon. Se du adresoj uzatas por vocxdonado, la respond- adreso devas trakti kaj akcepti kaj jesajn kaj neajn vocxojn AUX rej^eti ilin ambaux. 2) La vocxdona periodo devus dauxri por almenaux 21 tagoj kaj ne pli ol 31 tagoj, kiajn ajn estu la rezultoj antauxlimaj de la vocxdonado. La precizan tagon je kiam finigxos la vocxdonada periodo oni klare diru en la vocxdonad-alvoko. Nur la vocxdonoj, kiuj alvenas cxe la masxinon de la vocxprenisto estos kalkulitaj. 3) Pluron da refojaj vocxdon-alvokoj oni rajtas afisxi dum la vocxdonado, kondicxe, ke ili entenas simile tiel klarajn, nepartiemajn klarigojn kiel fari vocxdonon, kiel entenis la originalo, kaj kondicxe, ke vere temas pri ripeto de la vocxdon- alvoko pri la SAMA propono (v. #5 sube). Partajn vocxdonadajn rezultojn gxi ne entenu; ene estu nur deklaro pri specifa propono por nova forumo, pri tio, ke vocxdonado okazadas pri gxi, kaj pri tio, kiamaniere vocxdoni. Permesite estas afisxi "amasan agnoskon" en kiu oni afisxas la nomojn de cxiuj, de kiuj alvenis vocxdonoj, kondicxe, ke nenian indikon oni faras pri tio, por kio vocxdonis iu ajn gxis kiam oficiale finigxos la vocxdon-periodo. 4) NUR la vocxdonoj, kiujn oni POSxTAS al vocxprenisto, kalkuligxos. Vocxdonoj afisxitaj al la reto, kia ajn la kialo (inkluzive nepovo atingigi posxtajxon al la vocxprenisto), kaj vocxdonaj prokuraj (ekz. se posxtlist-zorgisto pretendus vocxdonon por cxiu membro de la listo) ne kalkuligxos. 5) Vocxdonoj ne transporteblas al aliaj similaj proponoj. Vocxdono kalkuigxas nur por la PRECIZA propono al kiu gxi respondis. Specife, vocxdono por aux kontraux forumo laux iu nomo, NE kalkuligxas kiel vocxdono por aux kontraux forumo laux malsama nomo aux cxarto, kun malsama filtrata/nefiltrata statuso, aux (se filtrata) kun malsama filtristo aux filtristaro. 6) Vocxdonoj DEVAS esti eksplicitaj; ili estu laux la formo, "I vote for the group foo.bar as proposed" ("Mi vocxdonas por la forumo, vola.piko kiel proponite.") aux "I vote against the group foo.bar as proposed" ("Mi vocxdonas kontraux la forumo, vola.piko kiel proponite"). La vortumado ne devas esti precize tiel, gxi nur bezonas esti senambigua. Aparte, diroj laux la formo "I would vote for this group if..." ("Mi vocxdonus por cxi forumo, se ...") oni devus konsideri simple komentoj kaj devas ne kalkuli ilin kiel vocxdonoj. 7) Vocxdonadon oni okazigu nur por unuopa foruma propono. Klopodojn krei pluroblajn forumojn oni arangxu per okazigo de pluraj paralelaj vocxdonadoj, anstataux unu vocxdonado por krei cxiujn forumojn. La Rezulto 1) Je la fino de la vocxdonad-periodo, la vocxprenisto devas afisxi la vocx-kalkulon kaj la e-posxtajn adresojn kaj (se haveblaj) nomojn de la vocxdonintoj cxe news.announce.newgroups kaj cxe kiaj ajn aliaj forumoj aux posxtlistoj cxe kiuj oni afisxis la originalan alvokon vocxdoni. 2) POST ol oni afisxas la vocxdon-rezulton, estos 5-taga atenda periodo, komencanta kiam la vocxdon-rezultoj efektive aperas en news.announce.newgroups, dum kiu la reto havos oportunon korekti ajnajn erarojn en la listo pri vocxdonintoj aux en la vocxdona procedo. 3) POST la atenda periodo, kaj se ne estis gravaj objxetoj, kiuj povus nuligi la vocxdon-rezulton, kaj se ricevigxas 100 pli da validaj vocxdonoj, "JES, kreu", ol ricevigxas da vocxdonoj, "NE, ne kreu", KAJ almenaux 2/3 el la tuta kvanto de validaj ricevitaj vocxdonoj estas jesaj, tiam oni povas dissendi nov-foruman reg-mesagxon. (="newgroup control message") Se la 100-vocxa margxeno aux la 2/3-kvociento ne plenumigxas, la forumon oni ne kreu. 4) La nov-foruman reg-mesagxon sendos la filtristo de news.announce.newgroups je la fino de la atenda periodo de sukcesa vocxdonado. 5) Propono, kiu malsukcesis laux ero (3) supre, devus atendi minimume ses monatojn post la fermo de la vocxdonado antaux ol estos denove en ordo levi gxin kiel temo por diskuto. Cxi limigo ne aplikigxas al proponoj kiuj neniam trafis vocxdonadon, nek al vocxdonadoj, kiujn oni forstrekis aux nuligis. ALDONAJ DOKUMENTOJ: Se vi deziras krei novan forumon, la jenaj aldonaj dokumentoj devus legigxi antaux ol vi komencos la procedon: Subject: How to Format and Submit a New Group Proposal [Kiel Formati kaj Prezenti Proponon por Nova Forumo] Newsgroups: news.announce.newgroups,news.groups Subject: How to Write a Good Newsgroup Proposal [Kiel Verki Bonan Proponon Foruman] Newsgroups: news.announce.newgroups,news.groups Subject: Usenet Newsgroup Creation Companion [Kunulo por la Kreado de Forumoj en Usenet] Newsgroups: news.groups,news.annound.newusers,news.answers Subject: What is Usenet? [Kio estas Usenet?] Newsgroups: news.announce.newusers,news.admin.misc,news.answers Traduko far Bill O'Ryan