soc.culture.esperanto ("s.c.e")
Tio cxi estas esperantlingva
fakdosiero (= dosiero de oftaj demandoj, kune kun iliaj respondoj)
pri la forumo soc.culture.esperanto,
mallonge "s.c.e".
Bonvolu noti ankaux la
anglalingvan fakdosieron
("FAQ", "Frequently Asked Questions")
pri soc.culture.esperanto,
kiu havas iomete alian celpublikon kaj
respondas iom malsamajn respondojn ol tiu cxi.
soc.culture.esperanto?
Kio estas Uzreto? Kio estas la "Grandaj 8"?
soc.culture.esperanto?
soc.culture.esperanto?
soc.culture.esperanto?
soc.culture.esperanto-n?
soc.culture.esperanto?
Kio estas Uzreto? Kio estas la "Grandaj 8"?
Soc.culture.esperanto estas unu el la multaj forumoj
en "Uzreto".
El la
"Bluaj
Pagxoj de Esperanto":
Uzreto (retnovajxoj, novajxgrupoj, forumaro; angle: Usenet, netnews) estas
arangxo de informintersxangxo en la komputilaj retoj en la formo de artikoloj, klasifitaj laux diversaj forumoj nomataj "novajxgrupoj". Ekz-e, unu novajxgrupo kun la temo Esperanto havas la nomonLa forumoj de Uzreto estas dividitaj en diversajn subarojn, kiujn oni rekonas per la prefikso, ekz-e "soc.culture.esperanto. Novajxgrupo funkcias simile al dissendolisto; sed ne ekzistas listo de ricevantoj, anstatauxe la retnovajxoj estas vaste dissendataj al multegaj komputejoj, kie uzulo povas legi novajxgrupon (kutime per novajxlegilo) se la komputejo abonas gxin. Kelkaj novajxgrupoj intersxangxas artikolojn kun dissendolistoj tiel ke ambaux havu la saman enhavon, ekz-e la gruposoc.culture.esperantokun la listo ESPER-L.
soc." por
soc.culture.esperanto.
La "Grandaj 8" ("Big 8") estas ok tiaj subaroj de Uzretaj forumoj
kiuj estas legataj tutmonde (do, ne estas ligitaj al specifaj landoj).
La forumoj en la "Grandaj 8" kutime estas legeblaj cxie kie Uzreto
ekzistas.
Por krei aux modifi forumojn en la "Grandaj 8" ekzistas aparta
vocxdona proceduro. La laborlingvo de la "Grandaj 8" estas la angla.
La "Grandaj 8" estas:
sci.*
comp.*
news.*
news.announce.newusers!
humanities.*
rec.*
soc.*
talk.*
misc.*
misc.headlines!
alt.*, kaj/aux ligitaj al specifaj landoj,
regionoj aux organizajxoj, kaj povas havi siajn apartajn procedurojn
por krei aux modifi forumojn.
El la "Flavaj Pagxoj de Esperanto":
soc.culture.esperanto
soc.culture.esperanto.
s.c.e?
soc.culture.esperanto estas:
news:soc.culture.esperanto.
Viaj eblecoj partopreni novajxgrupojn en Uzreto dependas
de la speco de via Interret-aliro.
En la plej bona kazo vi jam havas la eblecon, eble ecx sen scii tion.
Vi povas provi, simple uzante la TTT-adreson
"news:soc.culture.esperanto" en via retlegilo,
same kiel vi ankaux uzas TTT-adresojn de la tipo
"http://....".
Se tio ne funkcias por vi, vi demandu al via loka provizanto de
Interret-servoj. Se tiu ebligas al vi partopreni en Uzreto, kaj do en
soc.culture.esperanto, tio kutime estas pli bona ol legi
la dissendoliston esperanto-l. Se vi ne povas partopreni
en Usenet kaj en soc.culture.esperanto, tiam vi aligxu al
esperanto-l por partopreni tiumaniere
(Vi aligxas simple sendante mesagxon al
<esperanto-l-request@netcom.com>.)
La enhavo de soc.culture.esperanto kaj de
esperanto-l estas (aux estu) la sama.
s.c.e estas per TTT.
Ekzistas kelkaj servoj en TTT kiuj ebligas tion.
Kelkaj tiaj servoj estas:
http://www.deja.com.
soc.culture.esperanto?
s.c.e informas gxia statuto,
kiu estas oficiale dulingva. Gxi estis akceptita per vocxdono
en Uzreto kun 224 kontraux 31 vocxoj en marto 1997.
Jen la plena teksto:
Pri la maniero diskuti en la forumo, oni respektu la gxeneralajn normojn pri konduto en retforumoj - vidu "ret-etiketo" - kaj aparte la konsilojn pri Kiel citi en Uzreto kaj pri amas-dissendado ("spamo").CHARTER: soc.culture.esperanto
(English - see below for Esperanto translation)soc.culture.esperanto is a newsgroup for discussion in or about the Esperanto language, about its culture, politics, history, and all topics normally discussed in "soc.culture.*" newsgroups.
The Esperanto language (a planned language initiated in 1887) is spoken in over 100 countries around the world. It is not bound to a specific nation or geographic area, yet it has a rich culture including literature, periodicals, meetings, travelling, correspondence, slang, folklore, science, radio, theatre, and, more recently, activities on the Net.
Topics that are welcome in soc.culture.esperanto include (but are not limited to): the Esperanto culture in all its forms, the Esperanto community and movement, current events, and, of course, the language itself, as well as discussions relating to other planned languages. (However, flame wars about which planned language is "better" should be avoided.)
Preferred language of soc.culture.esperanto is Esperanto. Beginners are especially encouraged to post in Esperanto, or maybe bilingually in Esperanto alongside their native tongue. Postings in other languages that are not related to Esperanto are considered off-topic. Posters to soc.culture.esperanto should be aware of the global distribution of the group and should assume that not everybody in it understands English.
STATUTO: soc.culture.esperanto
soc.culture.esperanto estas novajxgrupo por diskuti en aux pri Esperanto, pri gxiaj kulturo, politiko, historio, kaj cxiaj temoj ordinare diskutataj en "soc.culture."-novajxgrupoj.Esperanto (planlingvo iniciatita en 1887) estas parolata en pli ol 100 landoj cxirkaux la mondo. Gxi ne apartenas al specifa nacio aux geografia areo, tamen gxi havas ricxan kulturon inkluzive literaturon, periodajxojn, kunvenojn, vojagxadon, korespondadon, slangon, folkloron, sciencon, radion, teatron, kaj, pli moderne, aktivajxojn en la Reto.
Inter la temoj bonvenaj en soc.culture.esperanto trovigxas (ne nur): la esperanta kulturo en cxiuj gxiaj formoj, la esperantaj komunumo kaj movado, aktualaj eventoj, kaj, kompreneble, la lingvo mem, kaj ankaux diskutoj rilate aliajn planlingvojn. (Tamen, oni evitu kverelacxojn pri kiu planlingvo estas "pli bona".)
Preferata lingvo de soc.culture.esperanto estas Esperanto. Komencantoj estas speciale instigitaj afisxi en Esperanto, eventuale dulingve en Esperanto apud sia denaska lingvo. Afisxoj alilingvaj sen rilato al Esperanto konsideratas ekstertemaj. Afisxantoj al soc.culture.esperanto konsciu la tutmondan disvastigxon de la grupo kaj supozu ke ne cxiu ano komprenas la anglan.
s.c.e?
s.c.e
ol uzi iun apenaux uzatan aux mem elpensitan metodon.
La du substituaj (7-bitaj, askiaj) metodoj funkcias
en ajnaj komputilaj sistemoj.
La du ne-askiaj metodoj povas bezoni apartajn programvaron, tiparojn
kaj/aux tehxnikajn spertojn;
specife notu ke mesagxoj tiel skribitaj nepre havu
gxustajn kodinformojn en la mesagxkapo.
Oni evitu kverelojn en s.c.e pri kiu metodo
estas "pli bona". Tre probable cxiuj viaj argumentoj pri la
temo estas jam plurfoje diritaj de iu alia antaux vi kaj nur
tedas la forumanojn.
soc.culture.esperanto?
s.c.e
estas vualita en nebulo. Sxajne la grupo jam ekzistis antaux
1990, sed detaloj mankas.
soc.culture.esperanto-n?From: Edmund Grimley-Evans <Edmund.Grimley-Evans@cl.cam.ac.uk> Date: Wed, 19 Mar 1997 23:00:30 +0000 Subject: SCEEsperanta nova^jgrupo oficialigita
La 18-an de marto 1997 oni anoncis la rezulton de balotado, per kiu nun oficiali^gas "soc.culture.esperanto", `nova^jgrupo por diskuti en a^u pri Esperanto, pri ^giaj kulturo, politiko, historio, kaj ^ciaj temoj ordinare diskutataj en "soc.culture."-nova^jgrupoj'.Nova^jgrupo estas klaso de mesa^goj en retnova^joj, kiuj estas publike legeblaj mesa^goj en komputila reto. La mesa^goj, kiujn oni nomas pro ilia publikeco anka^u afi^soj, estas kopiataj inter tiel nomataj nova^jserviloj, kaj uzantoj konsultas ilin per nova^jlegilo, programo, kiu konekti^gas al nova^jservilo kaj de^sutas afi^sojn la^u la mendoj de la uzanto.
La sistemo de nova^jgrupoj ne havas registaron; ^ciu administranto regas sian propran nova^jservilon. Tamen ekzistas establita regularo pri la kreado de novaj nova^jgrupoj en la ^cefa hierarkio de Usenet, kiu konsistas el la grupoj kun nomoj, kiuj komenci^gas per comp, humanities, misc, news, rec, sci, soc kaj talk. Post kvaza^uoficiala `peto pri diskuto' okazas balotado, en kiu ^ciu ajn rajtas vo^cdoni. Tamen, ^car oni ne rajtas varbi vo^cdonantojn, la nombro de la vo^cdonintoj malofte estas multe pli ol mil.
La nova^jgrupo "
soc.culture.esperanto" ekzistas jam de anta^u 1990, sed ^gi neniam estis oficiale kreita la^u la hodia^ua regularo. Pro tio oni ^ci-jare iniciatis ^gian rekreon la^u la oficiala proceduro.Proponita nova^jgrupo estas akceptita, se la jesoj estis minimume du trionoj el la validaj balotoj (jesoj kaj neoj), kaj la jesoj superis la neojn per almena^u 100. Dum la balotado pri
soc.culture.esperantooni anoncis la malsukceson de soc.culture.punjab.moderated, ^car nur 113 homoj jesis ^gin, dum 70 neis. Tiuj ciferoj estas kompreneble mirinde malgrandaj, se oni konsideras, kiom da homoj en la mondo havas retpo^ston kaj povus vo^cdoni.Kvankam jam pli ol mil esperantistoj registris sian retadreson en publika adresaro en la komputila reto (ftp:...), oni iom timis, ^cu vere la esperantistoj venos sufi^ce amase por sukcesigi la balotadon, speciale ^car povus veni amase anka^u la kontra^uuloj. Tamen la rezulto montri^gis feli^ca: estis 224 jesoj, 31 neoj, unu sinteno kaj unu malvalida baloto.
Por eviti falsadon de balotoj la balotado devas estis publika kaj ne sekreta, do la anonco pri la rezulto inkluzivis liston de la balotoj. Estas rimarkinde, ke iom pli ol duono el tiuj, kiuj vo^cdonis jese, estis de anglalingvaj landoj: kvankam la uzantoj de
soc.culture.esperantoestas grupo multe pli internacia ol la uzantoj de aliaj nova^jgrupoj, ili havas la^ulandan distribuon tute malsimilan ol Esperantujo mem.
Plej multaj programoj por legi novajxgrupojn ebligas filtradon de la elsxutataj mesagxoj. Oni povas ekzemple forfiltri cxiujn mesagxojn skribitajn de unu specifa homo, aux cxiujn mesagxojn kiuj havas specifan temon. Tiu filtrado okazas tute private por cxiu leganto: Do, se unu uzanto decidas forfiltri mesagxojn kun specifa auxtoro aux specifa temo, tio nur signifas ke gxuste tiu uzanto ne plu vidos la mesagxojn kun tiu auxtoro aux tiu temo. Tiu filtrado do neniel influas kion vidos aux ne vidos aliaj forumanoj.
Kutime la novajxlega programo kolektas la nomojn de forfiltrendaj personoj kaj temoj en specifa tekstodosiero, nomata la ignordosiero (angle: "kill file"). Vidu ankaux: "plonki".
Kelkaj novajxgrupoj estas filtrataj (angle: "moderated"),
t.e. ili havas elektita(j)n retano(j)n en la rolo de filtristo
(angle: "moderator"), kies tasko estas filtri mesagxjon
antaux ilia eniro en la forumon.
La filtristo(j) malaprobas/-u cxiujn mesagxojn kiuj ne rilatas al
la temo de la forumo aux kiuj alimaniere kontrauxas al la statuto
de la forumo.
Soc.culture.esperanto estas nefiltrata forumo.
news.announce.newusers
(anglalingve),
sed ankaux en pluraj aliaj lokoj;
i.a.
(en Esperanto)
la konsiloj
pri Kiel citi en Uzreto
kaj pri
amas-dissendado
("spamo").
s.c.e
(kaj specife antaux ol komenci "formikfikadon").
s.c.e.
"Donkon" uzas multajn malsamajn kasxnomojn kaj retadresojn sed cxiam
rekoneblan stil(acx)on, kiun karakterizas multaj majuskloj,
mikso de fusxega angla kaj fusxega esperanta lingvajxoj,
fanatikeco, ne-reago al argumentoj,
plurafisxado al diversaj, senrilataj novajxgrupoj
kaj gxenerala malatento al ret-etiketo.
Unu el la plej notindaj fusxoj estas la misskribo "Donkon" anstataux
"Dankon", el kio do la alnomo.
s.c.e, estas neklare.
soc.culture.esperanto
· Yves BELLEFEUILLE
news.announce.newusers:
Tio cxi estas
http://www.esperanto.net/veb/sce.html.