[VEB] Tiu ĉi paĝo estas parto de la Virtuala Esperanto-Biblioteko en TTT.
Fakestro: Martin Weichert <martinw@cs.chalmers.se>


Klarigo pri la steloj ***

Por helpi vin elekti inter la multaj TTT-ejoj, mi komentas kelkajn vizititajn TTT-ejojn de Esperanto-asocioj per jenaj signoj:
***
Ampleksa kaj informriĉa TTT-ejo de la koncerna Esperanto-asocio, kutime regule aktualigata kaj eventuale ofertanta plurajn aliajn perretajn servojn. Al tia TTT-ejo indas jen kaj jen reveni.

**
TTT-paĝ(ar)o kun bazaj informoj pri la koncerna Esperanto-asocio, ofte restanta sen ŝanĝoj dum pluraj monatoj.

*
TTT-paĝo, kiu kutime ne estas paĝo de tiu asocio mem, sed en kiu ĝi estas menciita.

-
sen indiko: sen komento. La koncerna ligo povas esti bona aŭ malpli bona (aŭ eĉ malbona) - kia ajn. Uzu kaj esploru mem!
Ĝenerale mi taksas aktualecon iom pli alta ol ampleksecon. Do, iom malpli granda TTT-ejo kiu estas regule ĝisdatigata povas ricevi pli da steloj ol grandega paĝaro kiu restas netuŝata dum pluraj monatoj.

Mi ne havas la tempon kaj eblecojn (kaj emon!) esplori kaj prikomenti ĉiujn TTT-ejojn. Tial mi aldonas komentojn precipe al la TTT-ejoj de (aŭ pri) naciaj kaj internaciaj Esperanto-asocioj.

Mi provas esti iom objektiva en miaj komentoj, sed memoru ke ili ĉiel ajn tamen nur estas mia persona opinio kaj povas malkongrui kun via persona opinio.

Atentu ankaŭ ke TTT estas tre dinamika. Povas okazi ke la enhavo de iuj TTT-paĝoj tiel ŝanĝiĝas ke la ĉi tie donita komento jam ne plu konvenas (aŭ ke la paĝo tute malaperis). En la nuna rapida evoluo de TTT, tio simple ne estas evitebla.

Reen al:


Tio ĉi estas http://www.esperanto.net/veb/steloj.html.
NE kopiu ĉi tiun paĝon! Sed hiperligoj al ĝi estas bonvenaj.
Lasta ŝanĝo - Last modified: Sat Oct 10 13:59:22 MET DST 1998