Nikolai Lozgaĉev
LOZGAĈEV, Nikolai Viktoroviĉ.
1957-1998. Ruso; inĝeniero, grafika dezajnisto. Naskiĝis en Permo. Poeto, tradukanto, kanzonisto. Aktiva esperantisto de 1981. Tradukis kantojn de Vysockij jam en 1983. Li prezidis la Esperanto-rondon Kulturo, formiĝintan ĉirkaŭ la samizdata kultura almanako Sezonoj (1984-91), por kiu li artikolis pri kaj tradukis el la rusa poezio, redaktante ĝin ekde 1990. Li regule kontribuis al E-periodaĵoj, precipe al "Literatura Foiro" kaj al "La Ondo de Esperanto", kies grafikan koncepton li aŭtoris. Li muzikigis kaj barde kantis poemojn siajn kaj de aliaj E-aŭtoroj. Kiam post la falo de Sovetunio fondiĝis Ruslanda Esperanto-Asocio (REA), Lozgaĉev agadis kiel ĝia unua prezidanto ĝis la unuiĝo de Rusia E-ista Unio kaj REA en 1994, kiun unuiĝon li mem proponis. Tradukis du el la Malgrandaj tragedioj de Puŝkin.
/ Revuo Esperanto 1106.
Verkoj: Legu poemon de Nikolai Lozgaĉev.
Legu eseeton de István Ertl el 1996: LA "RUSA" KONTRIBUO Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |
|