Leonard Noel Mansell Newell
NEWELL, Leonard Noel Mansell. Pseŭdonime ankaŭ "Eleno Vinfero". 1902-1968. Anglo. Instruisto, asekuristo k.a. Vivis en pluraj landoj, interalie en Aŭstralio. Naskiĝis en Londono. Esperantisto de 1916. Estrarano de Londona Esperanto-klubo. Kunaranĝinto de la UK en Oksfordo, 1930. 1926-1930 ĉefredaktoro de "International Language". Instruis Esperanton en Egiptio 1933-35. Post la dua mondmilito li migris en Aŭstralion, kie li aktivis en la Esperanto-movado. Kunlaboranto de multaj revuoj, i.a. "Literatura Mondo", "La nica literatura revuo", "Norda Prismo". Kuntradukis (kun Sturmer) La hantataj ŝipoj de Cunningham (1928). Publikigis (1964) Pointers to Poetry (angla studo pri poezio). Bakŝiŝ, lia klasika altnivela novelaro, aperis en 1938. Hamleto, formfidela traduko de la Shakespeare-dramo, aperis en 1964. Li estas eminenta prozisto, tute originala, ŝajne senemfaza, sed kun forta konvinka sugesto. Iluziojn li ne montras kaj ne havas multe, sed kompaton des pli al la malfortuloj. La novelaro enhavas egiptajn novelojn. Newell iom memorigas per sia teĥniko al Somerset Maugham, sed la asociacio signifas nur la surfacon: esence Newell estas pli penetrema kaj socie pli objektiva. Kiel poeto li havas senson al la klaraj, tamen ne varmaj koloroj. Li multe tradukis el la angla poezio, kaj kontribuis multajn tradukojn (inkluzive de La Maljuna Maristo de Coleridge) al Angla Antologio, Vol. II. Verkis ankaŭ lernolibrojn. Poemoj en Dekdu poetoj (1934).
/33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964.
Newell - bel-kulto, vers-aklamo.
Blondo, pli ol de sonĝa damo,
Kaj Muzoj nutris lin per mamo, Newell - bel-kulto, vers-aklamo. / Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.
"Malmulte produktanta, sed multflanka, tre zorge laboranta poeto, cizelanta siajn versojn kun ekstrema artista konscienco. Jen impresisman skizon li donas pri grandurba strato, malvarm-objektive observitan; jen dolĉan melankolion de forvojaĝo li sentigas en mielpezaj versoj, jen la eternan pason kaj pereon li revelacias al ni per martele forĝita poemo, el kiu nin alspiras la frosta blovo de l' senfino. Kaj - subite li ekpinĉas ironian kordon. Poste - per ĉarme ludema kanzono li konfesas sian amon al Parizo. Kvin poemoj - kvin sferoj. Sed ĉiuj kvin artbrile perfektaj en sia speco. Juveloj. Ne multaj. Sed ankau la konko ne produktas multajn perlojn." / Kálmán Kalocsay, Dekdu poetoj.
Verkoj: Legu poemojn de L.N. Newell: el la libro Dekdu Poetoj Legu la novelon Edziĝpropono el Bakŝiŝ. Li kontribuis al Trezoro - la Esperanta novelarto (1989).
Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko 2010:
|
|
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj