Poul Thorsen

THORSEN, Poul. 1915-2006. Dano; instruisto. Esperantisto de 1931. De 1933 abunde aperigis originalajn poemojn kaj tradukojn el la dana. Kunredaktoro de Eta krestomatio (1944) kaj de Tra densa mallumo (1942). Kunfondinto de Dana Laborista Esperanto-Asocio kaj la Komuna Konversacia Klubo (Kopenhago); direktoro de la eldonejo KOKO. Kunlaboranto kaj dum 1957-1974 kunredaktoro de "Norda Prismo". Lia verkaro estas forte influita de spertoj akiritaj dum vojaĝoj tra pli ol 70 landoj. Premiita en la Belartaj Konkursoj. Kontribuis al "La nica literatura revuo", "Literatura Foiro", "Monato" kaj "Fonto".

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Faktoj pri Danlando (1948)
Bibliografio pri dana literaturo tradukita en Esperanton (1952)
Rozoj kaj Urtikoj (poemoj originalaj kaj tradukitaj, 1954)
Kumbel: Gruk (tradukitaj satiraj poemetoj 1956)
Pluk (1960)
Sen paraŝuto (poemoj originalaj kaj tradukitaj, 1963)
Du el (kun Marjorie Boulton, 1985)
Stokita vino (Rakontoj 1995)
Babile kun mi mem (1996)

Liaj verkoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984), Sub la signo de socia muzo (1987) kaj kaj Trezoro - la Esperanta novelarto (1989).

Novelo aperis en "Tempo fuĝas" (1995).


Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko 2014:
Poul Thorsen

Legu poemojn de Poul Thorsen:
Akrostike
Annika
Kapricoj

Reen al: Aŭtoroj - RomanojNoveloj/rakontoj