Ligo al Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj el Beletra Almanako

Al ĉiuj recenzoj

Al ĉefpaĝo Originala literaturo

 

Norberto Díaz Guevara

Komisaro en tri labirintoj

Pro kio?, de Argus (Friedrich Ellersiek), eld. Mondial, 2008

Policromano kutime paŝigas la leganton tra komplika aŭ ne komplika labirinto de duboj, divenoj kaj supozoj, ĝis la fina momento, kiam eblas klare scii kio okazis, kial, kaj krome identigi la kulpulon.

Estas tiel, ke la verko Pro kio?, kun 156 paĝoj en la eldono de Mondial 2008, malfermas al la leganto la unuan pordon per la prezento, jam en la komenca paĝo, de murdo, kiu devas esti solvita de menslerta kaj analizema policano veninta el Berlino al la urbeto Altburg.

La kriminal-komisaro von Merten povas ekkoni detalojn, kiuj por aliaj troviĝas malantaŭ densa nebulo. Je la unua rigardo li povas doni precizajn informojn pri la viktimo, kaj poste trovi kaj identigi spurojn de la murdisto. Estas atentoveka la detala ekspliko de von Merten pri lia aserto, ke la viktimo estas angla homo, kion li argumentas per analizado de piedoj kaj surbaze de haŭtbruniĝo.

"Rigardu ankoraŭfoje la piedon, piedoj estas tre instruaj", diras Merten al la urbestro en la komenco de la eksplikoj. Poste li aldonas: "La vizaĝo kaj kolo [...] estas iom bruniĝintaj, dum la manoj estas tute blankaj", kaj el tio li faras trafajn konkludojn pri la deveno de la viktimo.

En la kvin komencaj paĝoj la leganto konatiĝas kun vere lerta komisaro, kiu afable respondas la demandojn de la scivolema urbestro, simile al la tradiciaj kutimoj de la famkonata paro Sherlock Holmes / D-ro Watson. La analiza metodo enkondukita de Edgar Allan Poe pere de Chevalier Auguste Dupin, kaj poste uzata de Arthur Conan Doyle, Agatha Christie kaj aliaj, rekte influas la kriminalkomisaron von Merten, kies observofontaj divenoj estas detale eksplikataj al la demandema urbestro, kiu estas klara reprezentanto de la leganto.

Tamen, en la posta evoluo de la afero, la analizemo de la kriminalisto donas variajn ideojn, kiuj konsistigas labirinton ĉi-foje ne tiom komplikan, ĝis la malkovro de la murdisto.

Kun la supre menciata labirinto interkruciĝas dua: la ama; ĉar la policano, en la serĉado de homoj kaj spuroj rilataj al la esplorata murdo, trovas fraŭlinon rekte ligitan al la viktimo. Edito Mac Kennon kaj von Merten estas la ĉefrolantoj ankaŭ en la medio de homrilatoj, kaj per ili la aŭtoro Friedrich Ellersiek esprimas sin pri tiamaj kutimoj la verko aperis en 1920 en apartaj hemisferoj: "La inerteco, kun kiu la amerikaninoj tutajn kaj duonajn tagojn povas kuŝi en balancoseĝo, okupiĝante pri legaĵoj kaj frandaĵoj, dum ilia edzo aŭ patro seninterrompe laboras kaj penadas [...]", diras la fraŭlino dum vigla babilado.

Konatiĝo, reciproka ŝato kaj naskiĝo de amo estas etapoj de la homrilata labirinto, tra kiu la aŭtoro donas difinojn pri la personecoj de ambaŭ homoj pere de dialogoj tamen foje longaj kaj mankaj je gvidaj vortoj por povi pli facile identigi la parolanton.

La novelo enkadriĝas en la unua etapo de la kriminalromana literaturo (ĝis 1930), kiam la ĉefa linio estis la intrigo, kaj la problemoj de la prezentata historio solviĝis pere de analizado. Ĉi-kaze, do, ne multe gravas la psikologiaj eksplikoj de la faktoj, kaj ne estas tiom kruda realismo kaj perforto.

Preter la literatura kaj policstila valoroj estas tre interese, ke al la labirinto krimul-polica ĉi-foje akompanata de amaj interkruciĝantaj vojoj, sumiĝas tria: lingva. Tie moviĝas la germano Friedrich Ellersiek por trovi manieron prezenti la literaturajn faktojn, priskribojn kaj dialogojn al la leganto, en tiu ĉi verko, kiu estas ankaŭ lingva aventuro, kiel prave diras Ulrich Becker en la enkonduko al la eldono.

La spertoj de Argus pseŭdonimo uzata de la aŭtoro kiel posedanto de la eldonejo Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek, kaj redaktoro de Germana Esperantisto de 1910 ĝis 1914, puŝis lin al navigado en la tiamaj vortouzado kaj gramatikaj interpretoj por prezenti la esprimojn de rolantoj en la socia kaj polica medioj.

La koncerna eldono anstataŭigis frazojn kaj formojn de la originalo, kiuj estis malklaraj kaj ja tedaj, kiel "tiu al la mano estas iom malklara, tiu al la fingropinto pli klara" (fariĝis: "tiu ĉe la mano estas iom malklara, tiu ĉe la fingropinto pli klara"); "la trovo al la murdisto" (fariĝis: "la trovo de la murdisto"); "Same malmulte plaĉis al ŝi la revivigo de mezepoka romantiko en la prezentataj kun gitarakompano kantoj de vaganta fraŭlino..." (fariĝis: "Same malmulte plaĉis al ŝi la revivigo de mezepoka romantiko en la kantoj de vaganta fraŭlino prezentataj kun gitarakompano"). Sed troveblas interesaj konstruoj kiel "en kia maniero?", "bona partio", "ĵus alveturis aŭtomobilo".

La tri labirintoj havas tamen ion komunan: malkovron de la vero pri la murdo. Tiurilate la aŭtoro respektas la leganton kaj solvas la problemojn, kun la identigo de la krimulo kaj eksplikoj de la faktoj.

Fine de la libro legeblas notoj, kun eksplikoj pri ŝanĝoj rilate al la originalo, kaj tio donas bildojn pri la lingva labirinto de vortoj kaj frazoj uzataj kaj foje certe proponataj de la aŭtoro. Estintus konvene, tamen, aldoni la paĝnumeron ĉe ĉiu noto, tiel ke estus pli facile trovi ĝin en la libro, cele al eventuala konsulto.

Mi volas fini per aliaj vortoj de Ulrich Becker en la enkonduko:

"Ĝi verŝajne ne estas literatura majstroverko, sed ĝi havas ĉiujn trajtojn de ĉarmo de la unuaj provoj de neprofesiaj esperantistaj verkistoj establi originalan literaturon." Do ni, esperantistoj, havas certe valoran studobjekton en tiu ĉi leginda libro, kies nuna eldono bonaspektas, krome kun konvenaj litertipoj por facila legado.

 

 


Argus (Friedrich Ellersiek)

Pro kio?