Stellan Engholm
ENGHOLM, Stellan.
1899-1960. Svedo. Instruisto en elementa lernejo. Verkisto. Naskiĝis en Stokholmo sed vivis la tutan vivon en urbetoj de fermina kaj feruzina regiono. Ekkonis Esperanton en 1920; aktiva esperantisto de 1927 ĝis la morto. Kunlaboranto de "Literatura Mondo". Komencis sian literaturan karieron kiel unuaranga tradukisto (proza kaj poezia). Poste elvolviĝis lia eminenta, klara proza verkista talento, aperinta en verkoj kun vivoplenaj figuroj de homoj de la humo. Engholm estis grava reprezentanto de realismo plena de sobra humanismo kaj idealismo. En ĉiuj verkoj, precipe en siaj eseoj, li montris sin senkompromisa serĉanto de la vero. Kiel gazetisto kaj redaktoro li montris sin escepte kapabla. Lia "Malgranda Revuo", malgraŭ la modesta aspekto, estis unu el la plej enhavoriĉaj, seriozaj revuoj de nia gazetaro (1943-1952).
Kunlaboranto de Sveda Antologio (1934), kaj per artikoloj kaj beletraĵoj en multaj Esperanto-organoj, unuavice en "La Espero", "Literatura Mondo", "Norda Prismo". Verkis ankaŭ svede.Legu eseon pri Stellan Engholm de Sten Johansson, 2000!
Legu la novelon Maljunulo migras.
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj