Suke kaj moderne

Abel Montagut: La enigmo de l' ar@neo. Romano. 279 p. Internacia Esperanto-Muzeo, Vieno 2003.

Mi apenaŭ kredus ke tio eblas, se iu dirus al mi, ke oni kombinis en retmesaĝa romano junulan aventuron kun detektivado kaj spurado de krimoj kaj enigmoj kun prezentado de la monda literaturhistorio kaj kun satiraĵo pri la Esperanto-kulturo kaj hodiaŭaj sociaj temoj kiel ekstremismaj sektoj. Tamen tio evidente eblas, ĉar faris tion Abel Montagut kun tre konvinka kaj kohera rezulto!

Montagut plej konatas pro sia epopeo Poemo de Utnoa el 1993. La nuna romano estas ĉiel alispeca verko, kvankam en ĝia intrigo troviĝas grava aludo al lia epopeo, tamen aperanta sub alia titolo. La aŭtoro sukcesis inkluzivi plurajn konatajn esperantistojn kulture aktivajn en sian rakonton, interalie la tutan iberan grupon (inkluzive sin mem), sub kaŝnomoj, kiel kutimas inter ni. Tamen tiu flanko de la verko ne estas la plej grava. Ankaŭ la literaturhistoriaj resumoj – kvankam tre interesaj kaj trafaj – ne estas la kerna afero. Gravas la kritika traktado de diversaj "memmortigaj" sektoj, kiuj ĉe Montagut malkaŝiĝas kiel cinikaj trompoj fare de senmoralaj kaj monavidaj amasmurdistoj. Sed pli ol tio la romano estas vigla disvolvado de junula agado kun amatora detektivado miksita kun ĉiutagaĵoj, lernejaj zorgoj kaj amaferetoj. Kaj tiun junulan vivon li prezentas per lingvaĵo ege flua, elasta, sprita, vortoriĉa kaj sufiĉe konvinka. Oni vere partoprenas en la babilado certagrade efekto-serĉa de duopo da intelekte viglaj gimnazianoj, kiuj senĉese strebas babili malkliŝe.

Principe la plej granda parto de la teksto konsistas el retpoŝtaj mesaĝoj de la ĉefa 18-jara protagonisto Eladi al lia forestanta koramikino Mirjam. Tiu formo tamen estas ĉefe preteksto por komforte povi rakonti pri ĉio kio okazas sinsekve. Iufoje aperas ankaŭ mesaĝoj de Mirjam, sed pli gravan rolon havas la amiko Kalu, kiu plenumas sola aŭ kun Eladi la plej gravan detektivadon. Ilia lingvaĵo plenas de slangaĵoj, kiujn Montagut ĉerpis el diversaj fontoj aŭ mem kreis, sufiĉe sukcese, laŭ mia opinio. Jen ekzemploj: "Ne rondiraĉu. Forku la kolbason, knabo." Kaj: "Nu, solvu ĉi aferon, ĉar la groŝoj ne kreskas mem en poŝoj." Plue: "Nu, ĉerpu klaran akvon antaŭ ol plenumiĝos la limdato, Super-Vinĉi." Kaj fine: "Ulo, vi min trafis senprepara." "Iomete vringu vian cerbon."

La ĉeftemo inkluzivas murdminacon, kiun necesas eviti per diversaj esploroj literaturaj kaj aliaj. Kvankam fundamente la intrigo relative strangas, tamen la aŭtoro sukcesas glutigi ĝin dum kreskanta ekscito. Mi avide plulegis unu post la alia el la 25 ĉapitroj. Ĝuste kiam mi komencis antaŭtimi enuon pro ripetiĝo de similaj aferoj, Montagut ŝanĝas rapidumon kaj akcelas la veturon per pli dramaj eventoj.

Okazas ankaŭ murdoj aŭ almenaŭ suspektaj mortoj. Oni povus iom plendi, ke la plej proksimaj koncernatoj ŝajnas strange malforte tuŝataj de tiuj afliktoj. Bone, tiu detalo sufiĉe oftas ankaŭ en tradiciaj krimromanoj.

La fino – nu, kion diri? Ĝi funkcias, la aŭtoro nodas ĉiujn fadenojn, kvankam eble per iom tro facila truko: ni rajtas legi la taglibron de la ĉefa mistifikulo.

La plej grava valoraĵo de ĉi tiu verko verŝajne estas ĝia tre vigla rakonta stilo kaj la suke slangaj dialogoj de Eladi kaj Kalu. Kroma merito estas, ke ĝi situas tre firme en nia moderna reala socio, malgraŭ la fantazia intrigo. Kaj la nunepoka realo ne estas ĉiutagaĵo en la Esperanta literaturo.

Sten Johansson

 

Reen al:

La enigmo de l' ar@neo Abel Montagut Ĉefpaĝo originala literaturo