TTT-ejo de UEA

Szathmári restas pinte inter ĉiuj


jun 1980

Recenzas Charles R.L. Power (Nederlando):

Kain kaj Abel, de Sándor Szathmári (1897-1974). Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1977. 288p. 19 cm. ISBN963 571 006 2.

Ekde la eldono de Vojaĝo al Kazohinio en 1958, amantoj de la Esperanta literaturo konscias pri la satira genio de Szathmari, inda posteulo de Swift kaj Voltaire. Tiun juĝon konfirmis Maŝinmondo kaj aliaj noveloj en 1964, kaj poste ankaŭ diversaj prozaĵoj en niaj revuoj. Tiuj noveloj — dudek tri entute, inkluzive de tri antaŭe ne aperintaj — formas ĉi tiun libron. La kvalito ne tenas konstante altan nivelon. Szathmari verkis ne por krei belan prozon (lia stilo eĉ en la plej bona kazo estas nelerta), sed por transdoni ideojn. Kvankam li evitas rektan predikon, malsubtila mokado povas same difekti artverkon, kion ĝi plurloke faras ĉi tie, ekzemple en ”Perfekta civitano” kaj ”Honorigo”.

Sed kiam li verkis atente, Szathmari kreis kelkajn el la plej bonaj noveloj de nia literaturo. Kiu ciniko pli perfektas ol tiu, per kiu li tiel majstre malrekte nin frontas en ”Muŝoj”? Ĉu la frenezo de la milito iam pli perfekte bildiĝis ol en ”La barbaro”? Kaj malgraŭ iuj nebonvene farsaj ludoj kun nomoj (Korpulentos, Krethenes), ĉu ”Pythagoras” ne maksimume taŭge priskribas la mistraktadon de la scienco sub tirana reĝimo? Pri multaj detaloj oni povas plendi: la neaŭtentikeco de la ekzotikaj fonoj, kiujn Szathmari preferas uzi, la kurioza neesperantigo de propraj nomoj kaj eĉ aliaj terminoj (”phoenix” anstataŭ ”fenikso”), diversaj devojiĝoj de la gramatiko. Ne malplej plendinda estas la teknika aspekto: tiel grava kolekto ne devus prezentiĝi kun tia abundo da preseraroj, kaj preskaŭa manko de apudspina marĝeno malfaciligas manipuladon de la libro.

La idea enhavo, tamen! Nia literaturo ne abundas je talentaj novelistoj, kaj por simpla pensinstigo Szathmari ankoraŭ troviĝas pinte inter ĉiuj.

 

Reen al:

Kain kaj Abel Sándor Szathmári Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo