TTT-ejo de UEA

Agrabla stilo de Ueyama


jun 1981

Mi amas ... , de Masao Ueyama. Kioto: L’Omnibuso, 1977; lOOp. Ilus. 19cm. Prezo: 11,70 gld.

Havas sian specialan ĉarmon legado de aŭtobiografiaĵoj, kaj se temas pri fora lando, tio aldonas kroman ĉarmon. Du bonaj kialoj por konsili, ke oni legu tiun ĉi libreton.

Ueyama posedas stilon agrablan kaj scias rakonti la malgravaĵojn de la vivo: pri sia junaĝo, sed ankaŭ pri postaj tempoj. Enestas eĉ la kutima fi-besto esperantisma: la parazito, kiu ja ankaŭ lin foje plagis. Kvankam mi tion ne atendis, li sen prudo tuŝas eĉ la seksan flankon de la vivo, kutime tre delikate, sed unufoje lia esprimo ŝokis min kiel senkiale kruda (paĝ. 23). La lombardistaj aventuroj verŝajne estas pli rakontindaj ol spertindaj.

Mi diris ke la stilo estas agrabla, kvankam li mem ”kaptante nur angulon de Esperanto” opinias la lingvon tamen malfacila. Pri vortoj li estas - en prozo! - vere malavara: plurajn mi dum legado lernis! Tamen, miaopinie Ueyama foje iom eraras lingve: paĝ. 46 unu ne troas. Kaj kial uzi ekspekti apud atendi sen distingo je signifo?

Verkante pri la japana vivo, kompreneble, li foje uzas (tre ŝpareme) japandevenajn terminojn. Fina glosaro helpas pri nekonataĵoj. Preseraroj estas iom tro oftaj, kvankam ne vere ĝenaj. Kaj la ilustraĵoj de Eizo Saito estas belegaj.

Isai Sumber (Nederlando)

 

Reen al:

Mi amas... M Ueyama Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo