TTT-ejo de UEA

Scivolo pri tria...


marto 1977:

Recenzas Tazio Carlevaro (Svislando):

Neologisme, de Lorjak (pseŭdonimo). Helsinki: Fondumo Esperanto, 1975. 88p. 18cm. ISBN 951-9005- 35-8.

Ie en la mondo ekzistas stranga lando. Ne temas, ĉi-koncerne, pri “Esperantujo”, sed pri lando, kie funkcias kaj prosperas firmaoj, kiuj okupiĝas pri enporto kaj elporto de neologismoj. En unu el tiuj firmaoj la direktantaro iĝas iom post iom timema, ĉar ŝajnas (laŭ rondiranta interna onidiro), ke iu aparte belforma sekretariino tatuis sur sian postaĵon, mokocele, la nomojn de siaj estroj. Nature, neniu kuraĝas ŝin rekte akuzi, kaj eĉ malpli vidkontroli la onidiraĵojn. Tial oni proponas al juna dungito, avida leganto de krim-romanoj, ke li iĝu detektivo en la servo de la firmo, kaj finfine provu klarigi la tutan aferon. La junulo estas ja naiva, sed ne tro, kaj li malkovras, ke malantaŭ tiu onidiraĵo kaŝiĝas grava afero koncernanta firmo-spionadon, (jes, ja, en tiu feliĉa lando ekzistas ne nur ekonomia spionado, sed ankaŭ prineologisma spionado!). Kaj li ankaŭ malkovras, ke la suspektatino fakte estas senkulpa. Malgraŭ tio, ŝi estas punata, sed tiam ŝi venĝas sin en ... tre vidagrabla maniero.

Temas evidente pri romaneto agrabla, sed sen literatura pretendo. La tuta framo estas sprite konstruita, kaj ĝin subtenas lingvo akurata kaj tre viveca. Oni diras, ke kelkaj rolantoj estas fakte iuj “famaj” esperantistoj. Tio povas esti, sed mi opinias, ke ekzistas malantaŭ tiu fakto neniu satira intenco: efektive, ĉiu rolanto, kvankam “simbolo” de iu esperantisto bone konata, havas propran, apartan karakteron sendependan rilate la karakteron de la celata esperantisto.

Lorjak estas je sia unua roman(et)o. De li, sur la kampo de amuza kaj senpretenda literaturo, oni povas multon atendi. Se vi volas agrable pasigi horon en kuneco de neverŝajnaj imagpersonoj, nepre aĉetu la libreton.

 

Reen al:

Neologisme Lorjak Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo