TTT-ejo de UEA

Omnibusa kolekto


apr 1981

Recenzas Klaus Schubert (FR Germanio):

L’omnibuso kun la tri pasaĝeroj, de Masao Miyamoto (1913-), Masao Ueyama (1910-) kaj Ezo Saito. Kioto: L’omnibuso, 1980. 65p. 18cm.

Jen libreto originala kaj tradukita, proza kaj poezia, de du aŭtoroj, aŭ eble de tri. Entute, mirinda libro. Mirinda kolekto el tradukoj de japanaj poemoj, hajkoj kaj utaoj, el la nuna jarmilo, el originalaj poemoj kaj prozaĵoj pri tiel malsamaj temoj aŭ cerbuminstigiloj kiel la konkero de Okinavo fare de la usona armeo en 1945 aŭ la aspekto de la vitroj en la fenestroj de kristana kapelo: de ekstere nigraj, de interne fluo de koloroj. La poemoj spiras ne tiel okazaĵojn aŭ faktojn, kiel sentojn kaj impresojn, lerte vestitajn en vortoj. Kaj ankaŭ la prozaĵoj estas siaspeca poezio. Ili uzas, samkiel la poemoj, la tre vastan vortprovizon de poeto kaj vi prefere metu vian PlVon apude, kiam vi legas ĉi tiun libron. Sume, sur sesdeko da paĝoj prezentiĝas 23 revigaj kaj pensigaj kontribuaĵoj.

Ĉi tiu multfaceta japanaĵo estas dividita en la partojn de Masao Miyamoto kaj de Masao Ueyama. Kiel trian aŭtoron la titolpaĝo kaj la postparolo mencias nomon eble malpli konatan: Ezo Saito. Sed la leganto ne ekscias, kion fakte verkis li. Unu lia kontribuo tamen estas certa: Ezo Saito estas la posedanto kaj ŝoforo de L’ omnibuso, tiu kultura revuo kaj eldonejo, kiun Esperanto en perspektivo nomas ”modesta sed agema”. Ambaŭ Masaoj dediĉas la libron al la deksesjariĝo de tiu omnibuso.

 

Reen al:

L'Omnibuso kun la tri pasaĝeroj M Miyamoto M Ueyama Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo