TTT-ejo de UEA

93 poemoj pri sufero


dec 1981

Sur la vivopado, de Nicolino Rossi (1939-). La Chaux-de-Fonds/Milano: LF-Koop, 1980. 112p. 24cm. Prezo: 15,90gld.

La plaĉe aranĝita libro (bona papero, klara preso, kovrildesegno de Alda Vercesi) konsistas el tri partoj de malsama amplekso. La unua, Ĝoje kaj sufere (1968-1971), enhavas 55 poemojn, la dua, Gaje kaj sufere (1971-1974), kaj la tria, Karme kaj sufere (1975-1978), enhavas po 19 poemojn. Entute temas do pri 93 poemoj el dek jaroj, kiuj prezentas la plej freŝan kvaronon de la vivopado de la poeto.

Kio ekde la komenco plej multe frapas, estas la trifoje uzata vorto ”sufere” en la subtitoloj kaj ĝia stranga kunigo kun ”ĝoje, gaje” kaj ”karme”. La granda temo de tiu poemaro do estas la sufero. Tio perfekte harmonias kun la traduko, kiun Nicolino Rossi faris en 1975: La doloro de Ungaretti. Kio alia estas sufero ol senti doloron, ĉu fizikan, ĉu spiritan? Vortoj, kiuj ofte revenas, estas tiuj, kiuj estas formataj el la radikoj sufer’, sol’ kaj izol’. La poeto sentas sin izolita, sola kaj li suferas pri la vivo kaj pri ties amaraj kruelaĵoj, ĉu tiuj nun estas amdeziroj plenumitaj aŭ malesperaj, sento de anima malpleneco, obskura tristeco de la koro, pro laboristo mortigita de la polico dum manifestacio aŭ pro la patro mortinta en aŭtomobila akcidento. Vidalvide de la timigaj teruroj de la ekzisto, pri kiuj la poeto ĉiam denove kortuŝe insistas, tiuj versoj, kiuj ŝajnas pravigi la titolajn adverbojn ”ĝoje” kaj ”gaje” verdire nur reliefigas la suferon per kontrasto. Ĝojo kaj gajo preskaŭ neniam estas puraj, senmakulaj, ne malhelpataj.

Se oni nun pensus, ke tia legaĵo estas turmenta aŭ premega afero, oni vere erarus. Ĉi tie nome efikas io, kio verŝajne estas la sekreto de la poezio. La nekontestebla beleco de la versoj, la elstara forma forto de la poeto ŝanĝas ĉion. Pro ili la teruro fariĝas tolerebla, eltenebla. La poemoj ne afliktas. lli konsolas. Ui ne timigas. Ili edifas. Ili eĉ provokas estetikan ĝuon.

Mi supozas, ke tre ofte, kiam io turmentas aŭ ĉagrenas la poeton, li ĝuste per sia poezia verkado, per la serĉado de la plej taŭgaj vortoj kaj esprimoj, per ilia enligo en severan versaĵan forrnon, per la arta mastrado kaj eleganta rimado, kiuj ambaŭ — ne povas esti alie postulas egan mensan streĉon, sukcesis superi la amaran sperton kaj liberigi sin de ĝi, sukcesis tiel forigi la premegon kaj retrovi sian animan ekvilibron.

Kiel ĝojo kaj gajo ne estas tro malsimilaj konceptoj, tiel ankaŭ la diferenco inter la poemoj de la unua kaj dua grupo ne estas tro granda. Ĝi estas precipe formala. La unua parto komenciĝas per naŭ sonetoj, poste aperas aliaj poemoj konsistantaj el regulaj strofoj kun rimataj versoj, la sonetoj rariĝas, preskaŭ tute malaperas, aperas ĉiam pli ofte ankaŭ versoj blankaj, la ritmoj pli kaj pli liberiĝas, varias, sen ke la versoj perdas sian belan sonecon. La belo de la lingvo konserviĝas, fariĝas nur pli mistera, malpli travidebla por la menso.

La tria parto enhavas forte novan akcenton. La kristana mondkoncepto cedas alorientiĝo laŭ hinduismo kaj jogo. Ripetfoje aperas la vorto karmo. Samtempe tiel almenaŭ ŝajnas - estiĝas ĉe la poeto malklara sento pri ebla sekiĝo de la fonto, el kiu venas lia poezia verkado. Mi ne povas ne vidi ĉi tie iun interrilaton. La mastrado de la vivo per krea agado aŭ verkado estas sufiĉe fremda al la aziaj religioj. La karmon oni eble ekkonas, sed oni ne superas ĝin per arta aŭ alia verkado.

Rikardo Ŝulco (FR Germanio)

 

Reen al:

Sur la vivopado Nicolino Rossi Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo