Ligo al Norda Prismo

Norda Prismo 1958:

LA DUA GULIVERO

Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio. 320 p. broŝ. Eldonis SAT, Parizo 1958. Prezo: Sv. kr. 13:50.

Brita kuracisto post ironie priskribita militŝip-rompiĝo atingas al mirinda insulo: Kazohinio. Tie li troviĝas en al perfekte racia socio de robothomoj, inter la hinoj. Ilia materia vivo funkcias modele, abundas provizoj, kaj nek laboro nek distribuo estas problemoj, nur mankas ĉia homa enhavo. Oni ne konas pasiojn aŭ estetikon, eĉ ne la plej modestan esprimon de sentimento aŭ religio. Ili estas senanimaj, kaj sole kultas KAZOn, t. e. la klara prudento.

Parte per konversacioj, parte per observado ni ekkonas tiun ŝajne idealan ŝtaton. Ne tre malfacile ni deduktas multajn satirojn pri nia propra homvivo, kutime tiel hipokritiva rilate naciismon, moralon kaj religion.

Larĝe - foje eĉ tro - fluas la dialektika elokvento, la seketa filozofado. Efektive la rakontado nur fariĝas vere originala kaj tial atenton kaptanta, kiam la aŭtoro babiligas siajn personojn anstataŭ oratori, roli.

Ekzemplo bona estas la kurioza "amludo", dum kiu li romantikas, volas idealisme konstrui en ŝi animon, dum ŝi logikege interrompas: Ĉu vi estas kapabla aŭ nekapabla por seksa laboro!" - Ĉi tie ni flugilfrape sentas blovon de alia mondo. Ne mirige, ke draste finiĝas tiu "amo" antaŭ la malvarmduŝa konstato, ke la profesio de tiu ĉi tiel nomata virino konsistas en makabra dissekcio de kadavroj, kies ĉiuj partetoj estas industrie kaj medicine ekspluatataj.

Sed precipe vigliĝas la rakontado, kiam Gulivero sin montrinta nepre netaŭga en la senbrua formikejo de la hinoj estas sendata al la behinoj.

Ĉe ili, kontraŭ, tumultas la pasioj, la plena konfuzo de la animo! La behina socio ĉiel estas groteska spegulbildo al tiu de la hinoj. Frapas terure nia vizito en lernejo, ĉar spite al ĉia absurdo, la spektaklo ne tute fremdas. Ve, la lunatika behina socio tamen pli similas al nia ol al la planeca hina! Nur la tabuoj havas frenezan inversecon: Ĉiu infano manĝas en aparta, obskura niĉo. Instruo pri la okuloj ne decas. Oni salutas gratante postaĵojn aŭ premante piedojn! - Konscie oni kripligas sanajn cerbojn. Neniu vorto ilia havas rilaton al la realo! Ili falsigas la geometrion nomante elipson cirklo. Ili inokulas ŝovinismajn, kastajn antaŭjuĝojn. Superregas ĉion la "fendologio", ŝoke familiara al - teologio, kiu ja ankaŭ ĉe ni tro ofte koliziadas kun naturscienco.

La behinojn turmentas miriga tabuo: Ili hontas pri la manĝado! Ne rajtas eĉ nomi ĝin. Precipe la virinoj neas, ke ili entute kutimas manĝi kaj konsternite rifuzas nutraĵon proponitan de viro. Sed post iaspeca ceremonio (edziniĝo?) la virino ne nur akceptas, sed rekte postulas nutraĵon.

Klimakso de la galimatio estas rabia religi-milito inter la partioj de la kvadrato kaj de la cirklo, kiuj ĉiam malpacas, escepte se temas pri komuna krucumo al iu sokrato, poste lin sanktuligante.

Ankaŭ nian prudan, filistran Guliveron oni intencas martirigi, kiam en mirinda maniero li estas savita.

Kiun instruon donas al ni tiu ĉi grimaca satiro? Multflankan, nur ne, ke ni grace kontentu pri nia "plej bona el ĉiuj mondoj". - Kompreneble la koro de Szathmari nek estas ĉe la teknike perfektaj senanimuloj nek ĉe la ĉion fuŝantaj spirituloj. Kiel la beataj enciklopedistoj li volas nur akrigi nian skeptikon. Ni profunde dubu pri ĉio, antaŭ ol ni racie, sed ankaŭ homece decidas.

La hungaro Szathmari verkis tiun ĉi tre konsiderninde aktualan libregon jam antaŭ la dua mondmilito. Ĝi estas originala espverko, sed ankaŭ aperis hungare 1941, 1946 kaj 1957. Ĝi enhavas novelecan antaŭparolon de K. Kalocsay, multrilate sagacan, eĉ ĝi pli taŭgus kiel epilogo.

La lingvo sub revizio de Kalocsay estas preskaŭ senriproĉa, tamen kelkfoje iom lakona. Ĝenas ia nekonsekvenco; ekz la multaj "artefaritaj" vortoj en Kazohinio aperas arbitre kun kaj sen finaĵoj. - Preseraroj maloftas, sed la tipografio efikas kiel ofte ĉe SAT-eldonaĵoj - tro densa. Krome oni nekonvene ŝparis pri la kvalito de la papera kovraĵo. Domaĝe, ke tiel altvalora, granda verko aperas sub tia kolortristo.

Kc ĝuste eldonis SAT, oni bone komprenas post tiel jama merito eldoninte Kandidon (Tri verkojn de Volter). Tiaj libroj estas dum-dum-municio kontraŭ blinda naciismo kaj dogma venenigo. Ĉiu ŝatanto de kruda sarkasmo, de mordanta travestiado, alte taksos la potencan fantazion de Sandor Szathmari.

Poul Thorsen.

 

Reen al:

Vojaĝo al Kazohinio Sándor Szathmári Listo de recenzoj en Norda Prismo Ĉefpaĝo originala literaturo