TTT-ejo de UEA

Beletre senpretenda, lingve interesa


feb 1980

Recenzas Vladimir V. Samodaj (Soveta Unio):

Retoj, de Lorjak. Helsinki: Fondumo Esperanto, 1978. 207p. 18cm. ISBN 951-9005-45-5.

Verŝajne ĉi tiu libro meritas klasifon inter aventuraj rakontoj. Por novelo ĝi estas tro longa, por romano — ne sufiĉe ”eposa”. La enhavo konsistas el simpla historio pri junulo, perdinta sian laboron, trafinta pro la senlaboreco la ”retojn” de juvelfalsa bando. Tute hazarde la junulo heredis grandan monsumon kaj la grafan titolon, strebis liberiĝi el la ”retoj” kaj tiujn strebojn akompanis diversaj aventuroj, kie ne mankis ankaŭ fuĝoj, persekutoj, murdoj kaj belulinoj.

Por pretendema leganto la verko ŝajnos banala, sed ĝi povas trovi ankaŭ ĝuantojn. Se la enhavo ne estas spirhaltiga, do almenaŭ la lingvaĵo parte kompensas la legotempon, ĉar la aŭtoro lerte manipulas lingvolatentojn de Esperanto kaj prezentas konsiderindan kvanton da interesaj esprimoj.

Tamen kelkloke la aŭtoro perfortas sian lingvokrean fantazion kaj regalas la leganton per jenaj kungluajoj:

”leter-en-unu-mane, kaj razil-en-la-alie”; ”mi rehejmenvenas”; ”enbankuvulo”; ”katido miridiotigita”; ”buŝo kokidaĵfektrua”. Pro tio la teksto iĝas peza kaj malfacile prononcebla, eĉ senvoĉe. Lorjak ankaŭ gramatike eksperimentas iom nekutime, ekzemple: ”... laboro konsistis el restuki la murojn”; ”unu el ili okupiĝis malplenigi per sia buŝo botelon”; ”sen atendo la respondon”. Plurfoje vekas la atenton la adverbigo: ”kajtielplue”; ”la apartamento 6-e numera”; ”tio estas vie tre afabla”; ”sekvis ilin kiel eble plej ĉee”; ”talento... tre lie propra”.

Similaj libroj, malgraŭ ke ili ne havas grandan belartan valoron, estas tamen utilaj por la lingvoevoluo, ĉar ili donas materialon por interŝanĝo de opinioj, por prikonsidero de nove proponitaj formoj, kaj poste la multmensa opinio de diversnaciaj lingvouzantoj praktike decidas, kiuj el tiuj proponoj estas uzindaj kaj kiuj ne meritas atenton.

 

Reen al:

Retoj Lorjak Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo