TTT-ejo de UEA

Scivolo pri tria...


marto 1977:

Recenzas Tazio Carlevaro (Svislando):

Transe, de Lorjak. Helsinki: Fondumo Esperanto, 1976. 153p. 18cm. ISBN 951-9005-38-2.

Jen dua romaneto de Lorjak, nova stelo sur la beletra Esperanta ĉielo. Ĝi plenumas multon el tio, kion ni atendis de li. Temas pri — nature — romaneto sen granda literatura pretendo, sed kun rakontframo multe pli malsimpla ol tiu de la unua verko (Neologisme), kaj kun rakontinventemo multe pli vigla. La lingvo estas same viveca kaj paroleca, iusence ekzempla por la nova lingvo-uzo de la esperantistoj.

La temo estas minimume eksterordinara: Iu virino, en Usono, ĉiunokte sonĝas pri kromvivo, kiun ŝi havas en Francio kiel viro (artisto). Sed tiu ĉi lasta, siavice, ĉiunokte sonĝas pri kromvivo, kiun li havas en Usono, kiel virino... Kiu estas vera: ĉu la usona, ĉu la franca vivo? Kiu estas la sonĝo? Ĉar tiu kurioza afero daŭras ekde plej frua junaĝo, li en Francio kaj ŝi en Usono frekventas (mi agnosku: profesie plej strangajn) psiko-analizistojn, kiuj (nature) nenion komprenas el la fenomeno. Ni do legas pri du paralelaj vivoj, kiujn la aŭtoro prezentas al ni alternative, laŭ la endormiĝo- kaj revekiĝo-ritmo (fakte, laŭ la aŭtoro, Parizo kaj San-Francisko troviĝas je la antipodoj). Ni do spektas kuriozajn aventurojn kun gangsteroj, dentistoj, ĵaluzaj virinoj, kuriozaj estaĵoj vivantaj en la artismaj medioj de Parizo ... ĝis la momento, kiam ambaŭ “paralelaj” rolantoj decidas enketi unu pri la ekzisto de la alia. La rezulto estas, ke la “alia” ne ekzistas... sed, ĉar unu tre bone scias pri la alia, tio kreas kompreneblan angoron pri la propra neekzisto. Finfine, ambaŭ decidas renkontiĝi... Kio okazos tiam? Tion mi ne intencas rakonti.

Temas pri rakonto de neverŝajnaĵoj, konstruitaj tiel lerte kaj tiel atentokapte (kaj en lingvo ŝpruca kaj vigla), ke, se oni komencas legi la libron, oni vere ne povas ĝin formeti antaŭ finlego. Nepre aĉetu la libron: tio povus instigi la aŭtoron verki trian...

 

Reen al:

Transe Lorjak Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo